Margarethe-Greta Stoll

STOLL, Margarethe-Greta . 1912-2007. Svisdevena jugoslavino; aktorino. Naskiĝis en Beogrado, vivis infanaĝe en Beogrado kaj Svislando. De 1931 jugoslavia civitano. Aktoris en Beogrado kaj en vojaĝantaj teatroj. Studis kantadon en Parizo. Esperantisto de 1953, movade aktiva de 1956. Verkis en Esperanto poemojn, novelojn, teatraĵojn, tradukis el la serba.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Miozoto (poemaro, 2006)

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj