Armand Su

SU, Armand. 1936-1990. Propranome SU Chengzong. Ĉino; eldoneja redaktoro. Naskiĝis en Tianjin. Esperantisto de 1956. Kiel E-poeto debutis en 1960. Verkis poemojn Esperante kaj itale. Kunlaboris kun "Monda kulturo", "Norda prismo", "Penseo", "Fonto" k.a. revuoj. Premiitaj hajkoj en Utafesta poemaro (1966). Dum la kultura revolucio li estis kondamnita je 15-jara malliberigo pro sia Esperanta verkado kaj korspondado. En 1978 li estis liberigita kaj deklarita senkulpa. Komitatano de Ĉina Esperanto-Ligo.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Poesie dalla cina (poemaro japan-itala, 1979)
Poemoj (originalaj poemoj, 1992)

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984) kaj Sub la signo de socia muzo (1987).

Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2011:
Armand Su (1936-1990)

Legu poemon de Armand Su:
Liang Ŝanbo kaj Ĝu Intaj

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj