Richard Schultz (Rikardo Ŝulco)

SCHULZ, Richard (ŜULCO, Rikardo).
1906-1997. Germano; gimnazia instruisto pri la franca. Verkis originale poezion kaj tradukis prozon kaj poezion. Unu el la plej fekundaj kaj diskutvekaj figuroj de la Esperanta kulturo. Li konatiĝis kun Esperanto en la 20aj jaroj, sed dediĉis sin al ĝi nur post la emeritiĝo, ĉ. 1970. Inspirite de la verkaro de L. Mimó Espinalt, li iniciatis la analizan skolon, kiu - konsiderante Esperanton nur kiel planlingvon - insistas pri ties reguleco kaj logikeco, pro timo ke alie ĝin disfaligus facilanimaĵoj kaj kapricoj en la uzado.
Lia verkarto inkluzivas plurajn milojn da paĝoj (vidu sube).
Verkoj:
Pledo por unueca lingvo (1985)
Sur la vojoj de la Analiza Skolo (1987)
La esenco de la Analiza Skolo (1988)
Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj (1989)
La trombonoj de Jeriko (1984)
Vespero jam fariĝis (1985)
La mago : agregaĵoj kaj pantunetoj (1989)
Sonette = Sonetoj (1988)
Abismo/Abyssos (poemaro 1988)
La viro en la luno (1994)
Ĉirkaŭ la Skolo Analiza (1997)
Tradukoj:
Böll: La perdita honoro de iu Katarino Blum (1978)
Morgenstern: Pendumilaj lidoj (1980)
Morgenstern: Palmŝtrojmo (1983)
Amuza legado pri Til' Strigospegul' (1987)
Czersky: Banalaj historioj (1991)
La muzino (poemtradukoj el deko da lingvoj, 1992)

/ Revuo Esperanto 1099.


Legu poemon de Rikardo Ŝulco:
Advento

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj