Lajos Tárkony

TÁRKONY, Lajos (TOTSCHE, Ludoviko). 1902-1978. Hungaro; ŝtatoficisto en la financa ministerio. Naskiĝis en Budapeŝto. Esperantistiĝis en 1919; samjare aperis lia unua noveltraduko en "Hungara Esperantisto". Gvidis kursojn. Publikigis poemojn kaj recenzojn en "Literatura Mondo". Kunredaktoro de "Literatura Mondo", "Bibliografia gazeto" kaj "Lingvo-Libro". Konata recenzinto. Poemoj en Dekdu poetoj (1934).

"En 'De paĝo al paĝo' li kritike pristudis niajn ĉefajn verkistojn postmilitajn. Liaj kriterioj rifuzis la legolibran tradicion de niaj recenzistoj, kies kritikado estis plie lingva ol literatura. Jam estas tempo taksi serioze la verajn valorojn de nia literaturo, kaj la kritiko mem estu literatura formo: tia estis lia principa sinteno, kaj ĝi enhavis ankaŭ lian pretendon, ke nia literaturo jam liveras taŭgan materialon por kultureca kritiko." W.B. Johnson, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 541-542

Legu la verkon'De paĝo al paĝo': De paĝo al paĝo

Lajos Totsche, vizaĝo lakta,
Animo kun mimoza tremo,
Li verŝus sangon por poemo,
Kaj por mistika bel' abstrakta.

Kritikas li en stil' ekzakta
Severe kaj kun precizemo,
Lajos Totsche, vizaĝo lakta,
Animo kun mimoza tremo.

Se en korfundo profundŝakta
Li minos por juvela temo,
Donacos nin per vera gemo
Lia anim' sopirbarakta ...

Lajos Totsche, vizaĝo lakta.

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

Verkoj:
De paĝo al paĝo (originalaj studoj pri la esperanta literaturo, 1932)
Hungara antologio (kontribuinto, 1933)
Karinthy: Vojaĝo en Faremidon (tradukitaj noveloj, 1934)
Soifo (originala poemaro, 1964).
Liaj verkoj publikigitaj antaŭ la Dua Mondmilito aperis sub la nomo Ludoviko Totsche.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 541.

Legu poemojn de Ludoviko Totsche: el la libro Dekdu Poetoj
Kateno
La kvindektria jaro
Vespera sopiro

Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko, poste aperinta en Libera Folio 2005:
Tárkony - la fondinto de literatura kritiko en Esperanto


Jen troviĝas verkoj de Lajos Tárkony.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj