Varma Thilander

THILANDER, Varma (denaske JÄRVENPÄÄ). 1899-1986. Finnino; masaĝistino kaj manlaboristino. Naskiĝis en Illo. Blindiĝis sed poste rericevis ioman vidpovon. Lernis Esperanton junaĝe. Verkis originale kaj tradukis poemojn, premiitajn en la Floraj Ludoj. Vivis en Svedio de 1928 post edziniĝo al Harald Thilander, sveda blinda esperantisto, en kies brajla presejo ŝi laboris ĝis la 1970-aj jaroj.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Ĉe la lulilo (drameto, 1934)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj