Ŝtefo Urban

URBAN, Ŝtefo (Štěpán). 1913-1974. Ĉeĥo; komponisto, muzikprofesoro ĉe la Ŝtata Konservatorio en Prago. Esperantisto de 1950. Verkis novelojn, artikolojn kaj satirajn, epigramecajn versaĵojn, el kiuj nur relative malmultaj aperis en diversaj gazetoj.
Kiel komponisto Urban aŭtoris vicojn da originalaj kantaĵoj je versoj de Kalocsay, Baghy, Privat, Auld, kaj ampleksan kantaron satiran. Liaj noveloj estis premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA dufoje en 1953 kaj ree dufoje en 1954. Kiel prozisto Urban estas multflanka. En liaj laŭteme vastskalaj noveloj lia konscia kompozicia arto, lirika stilo kaj ceteraj prozistaj kapabloj rezultigas daŭran efekton kaj eĥon.
Verkoj:
Nova Ezopo (poemaro, 1961)

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.


Legu novelon de Ŝtefo Urban:
La lasta tago

Legu poemon de Ŝtefo Urban:
Preĝo

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj