Eli Urbanová

URBANOVÁ, Eli (Eliška) 1922-2012. Ĉeĥino; instruistino. Naskiĝis en Čáslav. Studis en pedagogia instituto en la naskiĝurbo kaj en muziklernejo en Prago. Jam en 1940 aperis ŝia unua poemaro ĉeĥlingva. Ŝi lernis Esperanton en 1948 kaj ekverkis Esperante en 1950. Post la Dua Mondmilito ŝiaj poemoj aperadis en la ĉefaj kulturaj revuoj. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Unu el la fondintoj de Esperantlingva Verkista Asocio en 1956. Akademiano 1986-95.
Verkoj:
Nur tri kolorojn (1960)
Kvarfolio (poemaro kun Rumler, Kořínek, Vidman, 1976)
El subaj fontoj (1981).
Verso kaj larmo (Elektitaj poemoj, 1986).
Hetajro dancas (aŭtobiografio 1995)
Vino, viroj kaj kanto (poemoj 1995)
Peza vino (kun Josef Rumler, dulingva poemaro esperanta-ĉeĥa 1996)
El mia buduaro (kun aliaj, poemaro 2001)
Rapide pasis la temp' (poemaro, 2003)
Prefere ne tro rigardi retro (poemaro, 2007)

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.


Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2010:
Eli Urbanová

Legu eseeton de Carlo Minnaja, origine en Literatura Foiro, 256, aprilo 2012:
PASIS LA TEMP’ … KAJ FINIĜIS DANCO

Legu poemon de Eli Urbanová:
Tuko

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj