Reen al Eli Urbanová

Eseeto el Literatura Foiro, 256, aprilo 2012.

Carlo Minnaja

PASIS LA TEMP’ … KAJ FINIĜIS DANCO

(Memoro pri Eli Urbanová)

 

La 20an de januaro 2012 en la Armea Hospitalo en Prago forpasis fama esperantlingva poetino Eli Urbanová….

Kvankam pli aŭ malpli frue atendebla, la seka sciigo frapis min funebre. Kun Eli (1922-2012), naskita Eliška Vrzáková, mi havis mallongan, sed intensan kontakton. Unua intervidiĝo estis nur supraĵa: dum la UK en Sofio (1963) ŝi estis jam celebrata poetino, dum mi ankoraŭ krablis en la TEJO-estraro. Sed ŝian fruan poemon, En arbaro, mi estis knabaĝe aŭskultinta ankoraŭ dum la belartkonkursa kunveno en Oslo (1952), tiam premiitan per dua loko (premiojn ŝi gajnis dekkelkfoje dum kvaronjarcento). De tiam ŝiaj poemoj aperis dise, sed min tute fascinis ŝia unua poemaro, Nur tri kolorojn (1960), kiuj estis: nigreta, nigra kaj nigrega.[1] ofte tiam dum la kutimaj konfrontoj de junulo kun si mem mi ripetis al mi ŝian epilogon el versaĵo Rivaloj: Pugno frapis la fiulon. / En spegulon! / En spegulon! Kaj de tiu ŝia unua libreto min impresis la cic-elmontraj gravuraĵoj…

Min ĉarmis ne nur la glataj, orelkaresaj rimoj, sed ankaŭ la sincero kaj malprudo radianta el tiu poemaro; kiam knabinoj ne rajtis paroli pri siaj sensaj emocioj, Eli aspektis al mi kvazaŭ dek ok jarojn pli aĝa fratino. Ĉu eble ankaŭ tial, ke same kiel mi ŝi diris “paĉjo” al Julio Baghy? Ĉu eble ankaŭ tial, ke same kiel mi, ŝi ploris ĉe legado de lia Printempo en la aŭtuno? Fratino pli sperta, sed ankoraŭ tute juneca, malgraŭ ke tiu poemaro aperis kiam ŝi estis jam 38-jara. Ja, ŝi estis jam aprezata verkistino en la ĉeĥa, kaj unua publikigo en tiu lingvo okazis kiam ŝi estis ankoraŭ 13-jara, kaj plena volumeto, Zrdcadlo (Spegulo) aperis, sub pseŭdonimo, kiam ŝi 18-jaris. Efektive ŝiaj vivperiodoj lernejaj, unualaboraj, edzinaj estis ĉiuj antaŭ ŝia esperantistiĝo; al matura esperanta liriko ŝi alvenas fakte malfrue. Eble, ni diru, eĉ ne en la plej ĝusta momento por famiĝo kiel virino en nia parnaso, tiam, se tiel diri, invadita de la verstorento de Marjorie Boulton.

Ŝia vivo trediĝas tra ŝiaj amoj (ŝi estis, ĉiuaĝe, bela kaj alloga virino): unue samklasano Alan (kiu ŝin ‘sukcesis deflori’, kiel ŝi deklaras en Ĉion kulpas viroj[2]), al kiu ŝi poste preferos sian profesoron, la pli maljunan Ŝtefo Urban, kies edzino ŝi iĝis en 1942. Esperantistiĝo de ambaŭ: 1948, kaj Ŝtefo poetos kaj verkos novelojn. [3] Ekde 1953 jen granda amo kun Jan Zemek, kiu ŝin fascinas per rakontoj pri Hindio kaj el kies spertoj ŝi suĉas la hindan koncepton pri interhomaj rilatoj, kiun ŝi resumas en kvin punktoj: neatakado, neenmiksiĝo, obstine kaj ĉiam severe paroli la veron, ĉiun homon lasi vivi propravole, persista kunlaboro. Tiu intensa sento kaŭzas fortan ĵaluzon ĉe Ŝtefo, de kiu ŝi fuĝas en 1954 kaj divorcas la postan jaron. Iom malfacilas do la vivo por virino sola, kiu devas serĉi loĝejon kaj kies moralon la familio kaj parto de la ĉirkaŭa medio kritikas. Intertempe ŝia profesio evoluas, ŝi fariĝas instruistino en popollernejo, poste edukistino de junularo, kun verkado de ĉeĥlingva pedagogia helpilo. La morto de Zemek (1960), poste de ŝia eks-edzo (1974), poste de alia amato Ernesto Chira (1982) ŝin skuas; poemoj estas verkataj, sed nova verskolekto, El subaj fontoj, sekvas nur en 1981, iom modeste kiel almanako de Starto, eldonite de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Rimoj ĉi tie oftas laŭ slava aŭdsensivo: samsonas la laste akcentita vokalo, ne necese la postaj konsonantoj, tiel ke ni trovas ‘malpurajn’ rimojn, kiel plenaj / almenaŭ / promenaskrurojn / muro / karuloj; sed post ioma alkutimiĝo orelo ne plendas.

Ĉe apero de antologieto el ŝiaj antaŭaj kolektoj, Verso kaj larmo,[4] la recenzo de Nicolino Rossi tiel resumas la personecon de la poetino:[5] “Emociplena kaj verva esprimo de amsopiroj, amdesapontoj, vivsuferoj kaj de tiu subtila primoko de l’ vivtragedioj kaj elreviĝoj homaj, kiuj tiel elstare fajnigas ŝian prozodion. Urbanova ĉiam elegante regas la versteknikon je la servo de l’ plej adekvata envortigo de ĉiu unuopa poemenhavo, kiu neniam banaliĝas, eĉ kiam temas pri ŝajna frivolaĵo.” Kaj Rumler klasas ĝin “versa romano”, kie “… alternas: hetajro, bajadero, naivulino, malvarma edzino, koketulino, sorĉistino, vidvino, putino, oldulino, silfo, indiĝenino, ciganino… Skalo plenumanta unusolan taskon: ĝi celas mapigi inan sentmondon.”[6]

Novan rektan kontakton kun ŝi per amika interleterado mi havis ĉe la eldono de Kvarfolio (1976), literatura suplemento al revuo Paco (mi gardas la de ŝi al mi donacitan kopion kun dediĉo). Tie aperas poemoj ŝiaj el Verso kaj larmo kaj ankaŭ didaktika Letero al komencantaj poetinoj, kun bonaj konsiloj; krome, en la broŝuro percepteblas verŝajne la embria ero de koagliĝo de la Praga skolo, neoficiala nomo de kelkopo de beletristoj orbitantaj ĉirkaŭ pragaj korifeoj. La sinnomanta “Praga altliteratura skolo”, naskita en 1981, ekvekis ioman bruon, feliĉe mallonge daŭrintan, per la broŝuro de Josef Rumler Abunde kaj redunde.[7] En tiu broŝuro aperas poemoj kaj eseoj plej influataj de la piĉisma stilo, kun multaj neologismoj kelfoje tute novaj, alifoje re-prenitaj el abortitaj proponoj de la unuaj pioniroj. Eli, ĵus elektita en la Akademion (ŝi servos nur dum unu mandato 1986-1995, pro propravola nerekandidatiĝo), sentas sin tre ĉeĥa kaj forte defendas tiun stilon per artikolo Arta traduko esperanten eblas. Sekvos debato, al kiu estos dediĉitaj pluraj artikoloj en Literatura foiro. La tuto estis poste resume prezentita en Debato pri la “Praga skolo” kie Eli Urbanova ree prezentas siajn tezojn, per ĉefartikolo Lingva evoluo kaj beletra praktiko, kiun ĉefe rebatas Giorgio Silfer.[8] La sekvinta polemiko nun estas forgesita, sed tiam Urbanová aspektis kiel ĉefa (ĉar la plej kvalifikita beletre kaj sola akademianino el la grupo) reprezentantino de tiu skolo. Ŝin kontraŭbatalis (ne ĉiam kavalirece) alitezuloj, kiuj insistis ke ne ja novaj vortoj garantias evoluon, sed nova maniero uzi la vortojn.

Verkistan movadon ŝi ĉiam inter la unuaj partoprenis, kaj la Internacian Verkistan Asocion de 1956 kaj la fenikse reviviĝintan Esperantlingvan Verkistan Asocion (1983-2008). En la periodo 1975-1977 ŝi rolis kiel juĝantino pri originala poezio en la BKoj de UEA.

Ŝia Hetajro dancas (sub tiu titolo estis jam aperinta poemciklo en antaŭa verko) estas impona: pli ol 300 paĝoj![9] Post longa prilaborado aperas ĉi verko: ŝi nomas ĝin romano, sed fakte temas pri aŭtobiografio, kie aperas senkaŝe pasiaj amoj kaj seksaj deziroj nekontentigitaj, malfaciloj pri loĝado, rilatoj kun pluraj movadanoj (eble ne ĉiuj konsentis nek kontentis pri la situacio en kiu ili estas prirakontataj…); sed eĉ kiel aŭtobiografio, ĝi ne havas kontinuon, sed konsistas el kunigo de epizodoj ne ĉiam kunligitaj. La animo, la pasio, la esperantista vivo, letereletiraĵoj de Baghy kaj Pumpr, nocioj pri la hinda filozofio: ĉio, kungluita, donas altreliefan bildon pri la poetino, kiu nudigas sain animon (kaj ofte sian korpon). La piĉeska stilo apenaŭas, ŝi retretis el la tro avangardaj pozicioj de la antaŭa jarkvino.

La romano furoris: ĝi ankaŭ gajnis la OSIEK-premion kaj estis proklamita la “verko de la jaro” en 2001. Ĝi estas preskaŭ unikaĵo en nia beletro: Fonto gastigis eĉ kvar sinsekvajn recenzojn! Tial supozeblis, ke ŝi, jam pli ol 70-jara, nenion novan havas dirinda poste. Fakte ŝiaj pluaj poemkolektoj ne aldonas sensaciaĵojn: Vino, viroj kaj kanto (1996) entenas tridekon da poeziaĵoj ĝuste kun la temoj menciitaj en la titolo, sed la lingvaĵo iĝis jam tute normala, sen eskcesaj poeziaj licencoj. Aperas poste la esperanta-ĉeĥa Peza vino (1996) kun Rumler, El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp’ (2003), kiun ŝi konsideris jam sia cigna kanto, kaj la vere lasta Prefere ne tro rigardi retro (2007), kiu estas selektita antologio de ŝiaj antaŭaj verkoj. Revenas al la menso la amo kaj amoro kun sento de ioma nostalgio, sed plejan freŝon prezentas la versoj verkitaj en la 1950aj jaroj kaj tie represitaj.

Recenzoj pri ŝiaj verkoj abundis en la gazetaro, precipe tiuj de la lastaj verkoj, kaj ili retrospekte rakontis pri ŝia vivo kaj ŝiaj temoj:[10] tio jam indikas longe daŭrintan popularecon kaj tre verŝajne ankoraŭ longe daŭrontan.

Carlo Minnaja



[1] Stafeto, Beletraj kajeroj.

[2] En P. Chrdle (red.): Intimaj temoj en la Esperanto-beletro, Kava-Pech, 2005, p. 66.

[3] Nova Ezopo, Stafeto, 1961; rakontoj aperas en 33 rakontoj kaj pluraj restas manuskriptaj.

[4] Ĉe ILTIS, 1986.

[5] En Literatura foiro, 102, marto 1987.

[6] J. Rumler: Poezia ventumilo de Eli Urbanová, en Karen, Rumler, Urbanová, Vidman: Kvarfolio, p. 6-8.

[7] Literatura suplemento al Paco, 1986.

[8] Eld. Kooperativo de Literatura Foiro, 1989.

[9] Eld. Fonto, 1995.

[10] Ekzemple, C. Minnaja: Ankoraŭfoje: retrorigardo, Monato, 2004.



Reen al Eli Urbanová