Lode Van de Velde

VAN DE VELDE, Lode. 1971. Belgo; kemiisto, fotisto, sekretario en artlernejo. Esperantistiĝis en 1993. Profesie li instruis Esperanton en Japanio dum 2 jaroj. Prezidanto de Flandra Esperanto-Ligo kaj redaktoro de ties organo Horizontaal. Verkis kaj tradukis literaturon.
Verkoj:
Vortludoj (2003)
Kolorigu la bestojn kaj lernu la alfabeton! (2005)
Sudokoj (2006)
Nigra-blanko (art-fotolibro 2009)
Epizodoj (poemaro 2010)
Aspiroj (romano 2020)
La Alieniĝo (ilustrita prozo 2020)

Tradukoj:
Leopold Vermeiren: La bela petveturantino (1996)
Leopold Vermeiren: La egipta dancistino (1999)
Ouida: Hundo de Flandrio (2004)
Herman de Coninck: La supla amo (2007)
/Vikipedio, 2011

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj