Vladimir Varankin
VARANKIN, Vladimir Valentinoviĉ. 1902-1938. Ruso. Naskiĝis en Niĵnij Novgorod. Lernis Esperanton en 1919. En 1921 li estis unu el la fondantoj de Sovetrespublikara Esperanto-Unio, kaj jam junaĝe li tre aktivis en la movado loka kaj landa, i.a. per eldonado de gazeto. Instruisto en kavaleria lernejo, poste direktoro de pedagogia instituto kaj docento pri historio. Gvidis la propagandan laboron de Sovetiaj esperantistoj. Verkis lernolibrojn kaj la romanon Metropoliteno, el kiu partoj aperis felietone en la Sovetia revuo Nova etapo en 1932, libroforme en Nederlando en 1933. Esperantigis verkojn de Lenin. Verkis ankaŭ ruslingvan amromanon. Ano de la Lingva komitato de la Akademio de Esperanto. Arestita, kondamnita kaj mortpafita en 1938.Legu la tutan romanon Interrete: Metropoliteno
Legu poemon de Vladimir Varankin:
Al la Nordo
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj