Henri Paul Vatré
VATRÉ, Henri Paul. Pseŭdonime ankaŭ Henri Baupierre.
1908-1998. Franco; administranto. Esperantisto de 1927. Oficis dum du jaroj en la biblioteko de UEA en Ĝenevo; laboris ankaŭ dum du jaroj ĉe la redakcio de "Literatura mondo" en Budapeŝto; regule kontrolis manuskriptojn kaj presprovaĵojn por la eldonejo Stafeto kaj aliaj; zorgis pri la Korektada Servo de Kultura Centro Esperantista, en Svislando. Kontribuis beletre kaj recenze al "Literatura Mondo", "La nica literatura revuo" (1959-63) kaj aliaj revuoj. Kuntradukis La floroj de l' malbono de Baudelaire (1958). Verkis sub pseŭdonimo H Beaupierre la pastiĉaron Specimene (1962), kun stilparodioj pri kvardeko da Esperanto-verkistoj. Abunde reviziis kaj lingve konsilis pri eldonaĵoj, beletraj kaj aliaj, de Stafeto kaj aliaj. Faris ankaŭ vortstatistikajn esplorojn.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984. / Revuo Esperanto. Verkoj: Nia lingvo Esperanto (ses kajeroj, 1952-53) Specimene (1962) Disaj gutoj : versaĵoj (1989) Tekstoj de Vatré aperis en Beletra kolekto de Ĝenevaj aŭtoroj (2011) Tradukis el la franca, interalie Antoine de Saint-Exupéry: Nokta flugo kaj Legu novelon de Henri Baupierre (Vatré).
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
![]()
|