Josip Velebit

VELEBIT, Josip. 1911-2000. Kroato; mezlerneja profesoro pri la germana lingvo. Naskiĝis en Rijeka. Esperantisto de 1930. Poeto en Esperanto kaj la kroata. Kunlaboris al "La suda stelo" kaj "Voĉo". Tradukis kroatan k.a. literaturon. Kunlaboris en "Norda prismo", "Fonto" k.a. revuoj.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Kanto al mia koro (tradukoj, 1936)
Fabletoj por etuloj kaj plenkreskuloj (traduko, 1962)
La morto de Smail-agao Ĉengiĉ (traduko, 1972)
Girlando da sonetoj (traduko, 1973)
Ventoj (traduko, 1976)
Kanto de telegrafistoj (1996)

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj