Paulo Sérgio Viana

VIANA, Paulo Sérgio.
1948. Brazilano; kuracisto. Aktivulo de la brazila Esperantomovado. Multe tradukis el la portugala. Plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj.

Verkoj:
Nigra birdo kaj aliaj rakontoj (noveloj, 2018)
Al ĉiu tago ĝia legaĵo (tekstoj diverstemaj, 2018)
Al ĉiu tago ĝia legaĵo, vol. 2 (tekstoj diverstemaj)
Estu purigita – preskaŭ hereze (novelaro PDF)
Dek du rakontoj (novelaro, 2023)

Tradukoj:
Mário M. Chaves: Sano. Strategio por ŝanĝo (socimedicina verko, 1988)
Joaquim Maria Machado de Assis: La alienisto (romantraduko, 1997)
Joaquim Maria Machado de Assis: Postmortaj rememoroj de Brás Cubas (romantraduko, 2006)
Joaquim Maria Machado de Assis: Dom Casmurro (romantraduko, 2007)
José Saramago: Rakonto pri Nekonata Insulo (novelo, 2016)
Joaquim Maria Machado de Assis: Esav kaj Jakob (romantraduko, 2019)

Novelo aperis en Vizaĝoj (2010).



Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj