Solomon Vysokovskij
Solomon Naumoviĉ VYSOKOVSKIJ.
1933-2005. Naskiĝis en en Krivoj Rog (Ukrainio),
studis metalurgion en Sverdlovsk (nun -
Jekaterinburg). En Moskvo loĝis ekde 1966.
Esperantistiĝis en 1988 kaj tuj provis traduki rusen "Ho, mia
kor'". "Cerbe kaj kore" enhavas multe da liaj kontribuaĵoj - originalaj poemoj,
tradukoj el la rusa kaj rusigoj de esperantaj poemoj, interalie de Ludmila Jevseeva, Georgo Deŝkin, Nikolaj Hohlov.
Liaj poemoj estis publikigitaj en "Litova Stelo", "Moskva gazeto", "Scienco
kaj kulturo", "Dia Regno" kaj "Monato". Ili ricevis premiojn en literaturaj
konkursoj.
Esperanto estis por li ĉefe lingvo de poezio,
kiun li uzis por esprimo de siaj sentoj kaj pensoj. Ankaŭ en la rusa
li versis, kaj kelkaj poemoj liaj ekzistas ambaŭlingve. /Nikolao Gudskov, 2002. Verkoj: Moskvaro (poemaro, 1998, kun Melnikov, Ilutoviĉ, Dadaev) Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|