Jan Werner
WERNER, Jan. 1933. Ĉeĥo; inĝeniero. Venis el Ostrava al Brno en la 1950-aj jaroj. Junaĝe redaktis gazetojn Fajrero kaj Tagiĝo . Gajnis premiojn pro eseoj en la Belartaj Konkursoj. Verkis pli ol dudek fakajn verkojn en Esperanto, interalie pri konstrutekniko kaj terminologio. Redaktis pliajn verkojn diverstemajn. Kunlaboris pri vortaroj.
/Vikipedio 2012.
Verko:
Versa neversa mozaiko (poemoj kaj prozo, 2012)
Traduko:
Eda Jitzovský Fieraj koroj (romano, 2010)
Reen al: Aŭtoroj Romanoj Noveloj/rakontoj Poemaroj Dramoj