Ye Junjian (Cicio Mar)

YE Junjian (Chün-chien) (Cicio Mar). 1914-1999. Ĉino; verkisto, tradukisto. Pioniro de la Ĉina Esperanto-movado, komitatano 1980-92 de UEA. Ano de la ĉina parlamento, vicprez. de Ĉina Tradukista Asocio kaj de la PEN-Centro de Ĉinio, konsiliano de Ĉina Verkista Asocio. Lernis Esperanton en 1931, ekverkis en 1932. Verkis ankaŭ ĉine kaj angle, kaj konis pliajn ses lingvojn. Redaktis la revuon "Ĉina Literaturo" en la angla kaj franca. Ĉinigis verkojn de Andersen, García Lorca, Tolstoj k.a. Lia angle verkita romano Montara vilaĝo en 1984 aperis en Esperanto-versio de W Auld.

/ Revuo Esperanto.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Forgesitaj homoj (novelaro, 1985)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj