Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Recenzo de Sten Johansson
el BA 37, feb 2020

 

Kiu ĉasas du leporojn...

Lode Van de Velde: Aspiroj. Kroniko de neanoncita murdo. 241 p. Eldonejo Libera, 2020.

En la unua paĝo de ĉi romano okazas murdo. Sekvas polica murdenketo, sed eĉ pli ol ĝi aperas dialogoj inter diversaj duopoj da personoj kun aŭ sen rilato al la murdo. Dorse oni klarigas ke ĝi ne estas klasika detektiva romano en kiu oni serĉas la kulpinton, sed psikologia mozaik-romano.

De Van de Velde aperis en 2011 la poemaro Epizodoj, krome li verkis infanrakonton, libron pri vegana nutrado k.a. Sed verŝajne li estas pli konata kiel lastatempa eldonanto, precipe de aro da verkoj de Julian Modest. Nun li do eldonis sian unuan propran romanon.

La okazaĵoj lokiĝas en Novburgo, en Germanio, kaj la plej multaj personaj nomoj estas germanecaj. Praktike mankas priskriboj aŭ scenoj de la medio, kaj ankaŭ la personoj aperas preskaŭ nur per siaj diraĵoj, kaj kelkfoje agoj. Ĉiuj nomoj de kvartaloj, stratoj, restoracioj, firmaoj k.s. estas Esperantaj, kaj la teksto eksplicas ke la loĝantoj parolas Esperanton. Kelkaj el ili tamen babilas en aparta ĵargono. En pluraj lokoj oni eĉ trovas aludojn kaj ŝercojn pri aferoj konataj nur al esperantistoj. (Peter Peneter, novelaro “Ekstermoj” de la Siberia skolo, gvidlibro pri Litomiŝlo, Streĉita Kordo de Kalocsay, vortludoj de iu Istvan, romano de iu Johansson k.a.) Mi certas ke multaj legantoj tre aprezos tiujn okulumojn. Laŭ mia opinio ili tamen ĉefe kontribuas al la impreso ke ĉi tiu romano okazas en mondo plejparte fantazia.

Ĝenerale mi havas la senton ke la Novburganoj ne estas la plej sagacaj homoj de la mondo. La polico ne agas tre lerte, fojfoje eĉ tute fuŝe, en la poŝto kaj la loka ĵurnalo oni ŝajnas nur modere kompetentaj, kaj eĉ en la hospitalo mi ne tute fidus la dungitojn. Suspektema leganto ja povus pensi ke kulpas sciomankoj de la aŭtoro, sed kredeble la mallerteco estas intenca – almenaŭ tiu de la polico.

En la komenco iom ĝenis min manio de la aŭtoro tro pedante klarigi evidentaĵojn kaj malgravaĵojn, iam eĉ dufoje, ne fidante ke la leganto scias pensi. Jen tipa frazo:

Ili eniras la aŭton, metas la sekurzonojn kaj ekveturas al la direkto de la aŭtoŝoseo. [p. 52]

Sed poste tiu impreso malfortiĝas, sendube dank’ al la mozaika karaktero de la verko. Oni saltas inter la dialogoj de la diversaj duopoj, kaj tiuj saltoj funkcias bone.

Aperas trideko da homoj en la verko, kaj pro tiu nombro oni povus riski konfuzi ilin dumlege. Sed Van de Velde bone sukcesis prezenti ilin kun tiaj diferencoj ke mi plej ofte distingas ilin. Al tio helpas librokomenca listo de la 28 ĉefaj roluloj.

Krom en la komenco, preskaŭ la tuta libro konsistas el dialogoj. Mi ŝatas dialogojn; ili utilas en pluraj manieroj, kaj eble plej multe en leĝera verko kiel krimromano. Verki bonajn realismajn dialogojn estas aparta arto. Gravas ke la parolantoj havu ion por diri. Sed gravas same multe ke ili diru tion en natura kaj kredinda maniero. Oni povas lerni tiun arton, se oni multe aŭskultas, kiel homoj parolas en ajna lingvo. Sed necesas ankaŭ multe ekzerci sin kaj elprovi diversajn diraĵojn, ekzemple per laŭtlegado. Ne ĉiuj verkistoj sukcesas same bone pri siaj dialogoj.

Bedaŭrinde mi devas konfesi ke la dialogoj en Aspiroj elrevigis min. Kulpas laŭ mi pluraj aferoj. Kelkaj el la babilantaj duopoj ne gravas al la murdenketo kaj ankaŭ cetere ne tre interesas min. Ili havas nenion por diri, ŝajnas al mi, kaj tion ili diras per nenaturaj frazoj. Pluraj dialogoj vere tedas min. La rolantoj tute ne ekvivas sed restas marionetoj.

– Otto?
– Jes?
– Ĉu vi estas feliĉa?
– Certe jes. Kial?
– Nur, por scii.
– Kaj vi?
– Certe.
[p. 195]

Nu, okazis murdo. Dorse oni aŭguras ke Atentema leganto tamen trovos la solvon. Jes, dankon, mi trovis ĝin sur paĝo 21, kaj la plua rakonto pravigis mian supozon, kvankam iuj ŝatantoj de krimromanoj eble trovos la finon nekontentiga. En la Ĉu-romanoj de Valano mi neniam sukcesis diveni la solvon. Mi fakte ne scias, kio estas preferinda. Verŝajne ne tre gravas, kondiĉe ke ia ekscito estas konservata tra la tuto, sed tio bedaŭrinde apenaŭ okazas en Aspiroj.

Kiel mi jam menciis, kelkaj personoj babilas en ĵargono, kiu celas esti malaltklasa sociolekto (1).

– Ja, ja, ir’ ir’, rapid’! Ne malŝalt’.
– Okej.
– Sbir’ atend’ ĉe l’enir’.
– Merd’.
[p. 117]

Oni jam provis skribtable krei plurajn dialektojn aŭ sociolektojn en Esperanto. Sensukcese, laŭ mi. Sed ĉi tio devas esti rekorda fiasko.

Parolante pri la lingvo, mi menciu ke aperas unu riisto (2); krome unu persono uzas la prepozicion na por akuzativo de persona nomo (tamen nur unufoje). Cetere la aŭtoro tute fajfas pri akuzativo de personaj nomoj, kio laŭ mi estas en ordo, kvankam en kazoj kiel oni metis Moreno en rulseĝon [p. 92] la akuzativo ja iomete mankas al mi.

Kiel tutaĵo la lingvaĵo de la verko estas akceptebla, sed oni jen kaj jen trovas iom strangan frazaranĝon aŭ fuŝan gramatikon:

Kiam revenas Pavel, la edzo de Edita hejmen, li trovas ŝin sur la sofo gapantan la televidilon [p. 55].

Kiun vi pensas ke vi estas? [p. 63]

Edita aĉetis malnovan tekruĉon kiu pensigas sin pri sia avino [p. 186]

Krome, kiel multaj Esperantaj verkistoj, Van de Velde flegas proprajn lingvajn ĉevaletojn. Li ŝatas almeti la vorton ankaŭ frazfine: La patrino venas de bona familio ankaŭ [p. 33]; lin ni ne povos pridemandi ankaŭ [p. 161]. Ĉi-libre oni preskaŭ ĉiupaĝe telefonas per poteo (= portebla telefono, do poŝtelefono). Oni abandonas (= forlasas) terenon [p. 107, 130]. Aperas oftege la interjekcio okej! (= bone, en ordo), krome plurfoje sam’! (= la samon, ankaŭ mi) kaj bŭaaaa! [p. 78, 79], kies sencon mi ne sukcesis diveni laŭ la kunteksto. Kaj ĉe li tanĝas la haŭteton inter ŝiaj vulvoj kaj ĉe la klitoro [p. 129] mi hezitas, ĉu temas pri apartaĵo lingva aŭ anatomia.

Resume ŝajnas al mi ke la aŭtoro volis verki krimromanon kaj samtempe ion alian, kie la ĉiutaga vivo de aro da ordinaraj homoj speguliĝas en iliaj dialogoj. Mi ne kuraĝas diri, ĉu tio estis bona ideo aŭ ne, interalie ĉar mi konfesas ke mi mem iam provis ion similan. Sed mi ne povas trovi ke Aspiroj tre sukcesas pri tiu aspiro. Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun.


(1) lingva varianto parolata de klaso aŭ socia grupo kun propra subkulturo

(2) persono diranta ri anstataŭ li aŭ ŝi

Sten Johansson

 

 


Reen al:

Aspiroj       Lode Van de Velde