Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Senproporcie

Sten Johansson

João José Mendes Quiterno dos Santos: Aŭtodafeo – triakta tragedikomedio.

La verketo Aŭtodafeo havas karakteron de klubvespera skeĉo tute mallonga kun satira intenco. Ĝia mesaĝo estas, ke esperantistoj parolu Esperanton, ne krokodilu kaj ne okupiĝu pri kvazaŭreligiaj ritoj. La enhavo do estas banala naivaĵo. Ĝia formo estas tute diletanta rilate dramaturgion. Mankas agado, mankas vera dialogo, mankas kapablo kapti la atenton de spektantoj. Sursceneje kvar rolantoj tajpas sur kvar komputiloj – jen ĉio. Ĉi tiun tedaĵon la aŭtoro prezentas per megalomaniaj pretendoj, indikoj pri teknikaj rimedoj praktike nerealigeblaj kaj absoluta manko de kompreno pri kio estas teatraĵo. Li ŝajnas havi nenian kontakton kun la reala mondo.

Kial oni trovas en la esperantista mondo tian mankon de sento pri proporcioj? Ĉio esperanta estas mirinde bonega; ĉio ekstera terure malbonega. Jen trajto tipa de sektoj.

Laŭ mi, la ekzisto de amatoraj verkantoj de beletro en la artefarita lingvo Esperanto estas fenomeno kuraĝiga. Se la arta nivelo ne ĉiam estas alta, tio neniel surprizas. Temas pri lingvo juna, lingvo minoritata eĉ en preskaŭ ĉiu uzanto, lingvo lernata, lingvo ofte nur balbutata. Sed kiam homoj proponas kelkajn el tiuj amatoroj por nobelpremio, mi demandas min, kien malaperis ilia sento pri proporcioj. Multaj esperantistoj ja aperas preskaŭ normalaj en sia eksteresperanta vivo. Sed kiam temas pri nia kara afero, ili ekŝvebas foren de realoj.

Tamen, kion fari? Se la esperantistoj estus pli realismaj, ili eble neniam iĝus esperantistoj. Kaj se la aŭtoro de Aŭtodafeo konscius pri sia verka nivelo, li restus ĉe Facebook aŭ blogejo.

 

 


Reen al:

Aŭtodafeo João José Mendes Quiterno dos Santos Listo de recenzoj en Beletra Almanako Ĉefpaĝo originala literaturo