Anina Stecay

Komforta detektivromano

 

Briĝo kun veneno, de Ronald Cecil Gates, eld. Flandra Esperanto Ligo,

Antverpeno, 2014, 92p, ISBN 9789077066515.

 

Antaŭ nelonge aperis la kvina romaneto en la detektivfikcia serio de R.

C. Gates, kiu disvolviĝas ĉirkaŭ la aŭstralia polickomisaro Elis.

La viktimo ĉi-foje estas Adriano Inglis, universitata profesoro pri

filozofio. Li mortas trinkinte kafon dum kunveno de la loka briĝa klubo.

Manpleno da klubanoj en tiu momento ĉirkaŭis lin, kaj al komisaro

Elis dekomence evidentas, ke nur unu el ili havis la eblon meti la

venenon en la kafotason de la profesoro… Kutima komenco de averaĝa

detektivromano. La enketanta triopo, al kiu aliĝas ĉi-foje krom la jam

konata amiko Petro Tomsen ankaŭ la edzino de la polickomisaro,

malkovras eksteredzecajn rilatojn kaj profesian kaj kluban konkurencon

inter la suspektuloj.

Briĝo kun venen’ kiel la aliaj romanoj de Gates

apartenas al la speco de tielnomataj “komfortaj

detektivromanoj”, kiuj estas pluevoluo de la

angleca enigma romano laŭ stilo de A. Christie.

Tio signifas, ke ĝi entenas nek perforton, nek rektan

priskribon de seksa kuniĝo, la viktimo

mortas sensange kaj la eblaj motivoj restas pure

individuaj. La enketo disvolviĝas iom antaŭvideble

per la serĉado pri alibioj kaj motivoj kaj

rimedoj. Ĝis nun la esperanta libromerkato ne

naskis alispecajn krimromanojn, kiel ekzemple

nigrajn romanojn, serimurdintojn kaj jurmedicinistajn

romanojn, kiuj ja floras en la etnolingvaj

merkatoj. Tamen la Gates-a verko, kiu komenciĝas kun la kutima situacio

de “izolita loko”, nome kun ŝajne limigita grupo de suspektuloj,

entenas dum la posta esplorado iun neatenditan solvon.

Sed estas ankaŭ kelkaj negativaj punktoj. Kvankam Gates post entute

ses detektivromanoj ja povas esti konsiderata kiel sperta aŭtoro, kelkaj

aferoj rilate la intrigon malglatas: Ekzemple tute ne realecas, ke la polico

igas privatulinon uzi novan, science ankoraŭ ne aprobitan metodon por

identigi la venenon, ĉar tio neniam povus taŭgi poste antaŭ kortumo

kiel pruva metodo. Iom strange post la unua vespero la polico ne plu

sisteme pridemandadas la ĉeestintojn – kelkaj el ili do eĉ ne unu fojon

parolas kun la komisaro, kvankam teorie ili estas suspektuloj. Alia afero,

kiun oni bedaŭrinde ofte renkontas en esperantaj detektivromanoj,

estas, ke la fina pruvo de kulpeco okazas iom deus-ex-machina-e 1: ne

pro kunmetado de indikoj kaj pruvoj flanke de la komisaro, sed la

krimulo elperfidas sin mem en interparolado – post kiam li ĝis tiam

tiel ruze ĉion planis kaj pripensis. Kaj same kiel en siaj antaŭaj romanoj

Gates ankaŭ en ĉi verko rakontas tre detale pri ĉiutagaj aŭ tute flankaj

aferoj (ekz. li prezentas dum 3 paĝoj la sid- kaj ŝanĝiĝordon dum iu

briĝa vespero, kio estas sufiĉe laciga por ĉiuj kiuj ne entuziasmas pri

briĝo, kaj alportas nenion al la intrigo). La problemo tamen ne estas la

detalemo en si mem – sed ke Gates ne sukcesas montri iun konflikton en

tiuj ĉiutagaĵoj, kiun la leganto volus nepre sekvi.

Verkante recenzon pri beletro mi hezitas skribi pri la lingvouzo:

tro forta estas la kutimo en Esperantujo serĉi mankantajn akuzativojn

kaj komenti neologismojn – aŭ tion, kion la recenzisto konsideras

neologismo. Tamen ia komento pri la stilo ja necesas.

La lingvo de Gates estas flua, klara kaj senpretenda, kiel en liaj

aliaj romanetoj. Ili bone legeblas ankaŭ por komencintoj. Neologismoj

malmultas, anglismoj nur de tempo al tempo aperas: ekzemploj estu

“doktora tezo” anstataŭ “doktora disertacio”, aŭ la esprimo “ties vizaĝo

estis nigra” (p. 89) – supozeble Gates celis “malgaja”.

Resume Briĝo kun veneno restas laŭ stilo kaj rakontmaniero tute en

la tradicio de la antaŭaj Gates-aj verkoj. Kiu ŝatis la antaŭajn, do ankaŭ

kun ĝuo legos tiun ĉi. Ĉar lingve mankas kaj malglataĵoj kaj spritaĵoj, ĝi

estas legebla por komencintoj same kiel por progresintoj. Sed al veraj

fanatikuloj de la ĝenro, kiuj legas ankaŭ multajn etnolingvajn verkojn,

mi ne povas senkondiĉe rekomendi ĝin.

 

___________________________

1        Latine: “dio el la (teatro)maŝino”, esprimo referenca al la antikva tragedio: en la

fino de teatraĵo aŭ literaturaĵo la konfliktojn solvas iu persono aŭ okazaĵo, kies

apero estis tute neatendita.