Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Jorge Camacho

Poeto alidimensie

Sub fremdaj ĉieloj, de Edwin de Kock, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2007, 288 p., ISBN 9789077066331

En 2006 la sudafrikia 1) poeto Edwin de Kock (naskita en 1930, nun loĝanta en Usono) aperigis ne libroforme sed en datendisko sian verkon Testamente (Poezio kaj prozo), kun materialo nur parte komuna kun la nun recenzata libro Sub fremdaj ĉieloj. Testamente inkludas i.a. ankaŭ ampleksan sortimenton da poemoj el ĉiuj liaj pli fruaj poemaroj, ekzemple la tri verkitajn kantojn de la nefinita kaj nefinota epopeo La konflikto de la epokoj.

La blu-kovrila Sub fremdaj ĉieloj konsistas el jenaj 3 (aŭ 8) partoj: 1) interesa antaŭparolo de Arno Kucharzik, longdaŭra amiko de De Kock; 2) 51 poemoj (sume nur 65 p. el la 288 p. de la tuta libro), el kiuj 9 jam publikiĝis en BA1; 3) la bloko Pri kaj ĉirkaŭ Edwin de Kock, siavice konsistanta el: 3.1) Aŭtoro superrigardas sian karieron (20 p.), kun aparta pritrakto de sep diversaj metrikoj aŭ verkmanieroj uzitaj de De Kock; 3.2) Homoj kiuj multe rilatis kun mi persone (15 p.), kun unuapersonaj skribaĵoj ne aparte atentindaj, escepte de tiu fare de la menciita Kucharzik; 3.3) Cent jaroj da Esperanto en Sud-Afriko (24 p.), sendube informoriĉa por historiistoj de nia lingvo; 3.4) Iom pri mi kaj pri mia verkado (39 p.), iom adaptita kaj aktualigita versio de la leginda respondaro al demandoj de Jirí Karen, jam publikigita en la antaŭa poemaro Vojaĝoj kaj aliaj poemoj (1992); 3.5) Kronika daŭrigo de la antaŭa, atinganta ĝis la jaro 2007 (70 p.); kaj 3.6) La Regula Stafeto kaj la originala Esperanta poezio (18 p.), eseo represita el Serta Gratulatoria in Honorem Juan Régulo, II Esperantismo (1987). Kvankam sume ili donas al la libro miksan karakteron, temas pri tekstoj legindaj por interesiĝantoj pri la homo kaj pri la poeto Edwin de Kock. Ekzemple, en Iom pri mi kaj pri mia verkado, li rakontas, ke en 1955 li decidis lerni esperanton "kun la specifa celo uzi ĝin kiel mian novan instrumenton verkistan".

Mi tamen turnos min al la poemaro en la libro, al 65 paĝoj da poemoj, kaj tiucele eble sukcesos respondi grupe kaj senorde la 4 demandojn starigitajn de Kucharzik en sia antaŭparolo: 1) Ĉu, alproksimiĝante sian okdekan jaron, li restis poeto de la fruaj sesdekaj jaroj, aŭ ĉu li iel pliaktualiĝis?; 2) Ĉu lia verkado daŭrigas liajn iamajn mondrigardon kaj sociajn koncernojn aŭ ĉu ŝanĝiĝis liaj bazaj ideoj?; 3) Ĉu ĉi poemoj spegulas la fakton, ke li forlasis sian landon denaskan por pli-malpli nova vivo en Usono, antaŭnelonge, efektive nur en 1994?; kaj 4) Kiel kompariĝas la kvalito de ĉi novaj versaĵoj kun liaj plej bonaj el la pasinteco?

Mi komencu dirante, ke Edwin de Kock ne nur estas granda poeto, sed ja unu el la plej grandaj poetoj en la historio de la esperanta literaturo. Bedaŭrinde, la tema, stila kaj metrika originalecoj de liaj unuaj du poemaroj, siatempe ne komprenitaj de la parnasestroj Kalocsay kaj Waringhien, kombine kun lia geografia periferieco, ne faris lin pli populara por nia eta publiko. Poste sekvis kelkaj poemlibroj tro modeste eldonitaj de li mem, sen sufiĉa eĥo en la cetero de Esperantujo. Kvankam FEL donis sufiĉe dignan veston al liaj du lastaj poemaroj (Vojaĝoj kaj aliaj poemoj kaj Sub fremdaj ĉieloj), necesos iam kuneldoni ĉiujn liajn poemojn unuvolume, kun akompanaj eseoj kaj recenzoj, simile al En barko senpilota de Auld kaj La lingvo serena de Ragnarsson, aperintaj ĉe Edistudio. Parenteze, se tio iam realiĝos, tiam – laŭ klara indiko de De Kock – oni remetu la apostrofojn al tiuj poemaroj, kie ili mankis.

Edwin de Kock neniam estis poeto nur aŭ ĉefe de la fruaj sesdekaj jaroj, ĉar li daŭre verkis pri la homoj ĉi-tempaj kaj ĉiutempaj, kaj pri ĉi ties ekzisto en la kosmo, en la naturo kaj en la mondo de ili mem kreita, samtempe rigardante (kiel Jano) al la plej ombraj paseoj kaj al ajnaj futuroj nebule imageblaj. En lia poezio, ĉiam aktuala, pluraj temoj insiste, eĉ obsede ripetiĝas: morto, tempopaso, Dio. Jen temo(j) eminente universala(j), ĉu ne?, nome la signifeco de la hom-ekzisto.

Antaŭe mi menciis la geografian periferiecon de De Kock, ĉefe rilate al la skota skolo kaj al aliaj literaturaj aktivejoj esperantaj en Eŭropo aŭ Japanujo tra la jardekoj. Sed nia poeto montriĝas periferia, iusence eĉ anakronisma, ankaŭ tempe kaj idee: li estas Adventisto de la Sepa Tago de kiam, en 1935, lia patrino aliĝis al tiu eklezio forlasante la eklezion kalvinisman (pri kio li skribas en Iom pri mi kaj pri mia verkado: "Kvankam nur kvinjara, mi bone komprenis la aferon, kaj decidis fari la samon").

Jen kion li skribas kiel klarigan noton por la ĉi-poemara Adiaŭ al la memo (p. 89-90): "Kiel Adventisto de la Sepa Tago mi ne kredas je spirito aŭ animo kiu povas ekzisti sen korpo kaj resti konscia post la morto: "La vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion" (La Predikanto 9:5). La homo ne havas animon sed estas animo. Ĉi tio originis kiam la korpo kuniĝas kun vivprincipo: "Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo" (Gen. 2:7). Ĉe la morto okazas la kontraŭo. La spiro aŭ spirito forlasas la korpon kaj mortas la animo: "Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos" (Jeĥezkel 18:4, 20). Post tio, homo fakte ne plu ekzistas, krom en la menso de Dio, kiu precize konservas ĉies identecon. Kiam Kristo revenos, okazos korpa releviĝo – fakte rekreo – de la mortintoj. Tiam la savitoj akiros senmortecon, dum la ceteraj ricevos punon per fajro kiu ne turmentos eterne sed tute kaj por eterne detruos ilin. Por pli da detaloj pri ĉi tiuj ideoj (aŭ por eventuale kontraŭargumenti ilin) konsultu Adventistan predikanton. Unu konsekvenco de mia kredo pri tiaĵoj estas, ke mi konsideras la aktualan mondon materian grava kaj plene valida. Per tio mi tute kontrastas kun la Mezepokuloj kaj la spiritistoj. Konscii pri tiaj ideoj ĉe mi gravas por kompreni kaj taksi ne nur ĉi poemon sed ankaŭ multajn aliajn."

Unuflanke ni vidas homon, kun kies (miaopinie) morna religiemo kaj "kredo pri tiaĵoj" principe mi havus nenion komunan.2) Ekzemple, en Saluton al la suno (1983) legeblas lia Darwin finas The origin of species, unu el la plej konservativaj, reakciaj kaj eĉ obskurismaj poemoj iam ajn verkitaj en esperanto, io ege surpriza ĉe poeto kutime aperta kaj konscia je sciencaj sferoj kiel astrofiziko, atomfiziko kaj la relativeca teorio; feliĉe temas pri escepto en lia poezia kariero.

Aliflanke, se ni ventumas for la adventisman pajlon, la punon per fajro ktp, kion ni legas?: "Mi ne kredas je spirito aŭ animo kiu povas ekzisti sen korpo kaj resti konscia post la morto; la homo ne havas animon sed estas animo; unu konsekvenco de mia kredo pri tiaĵoj estas, ke mi konsideras la aktualan mondon materian grava kaj plene valida". Mi povus subskribi preskaŭ plene la ĵus cititajn frazojn, fakte trovas ilin kongruaj kun mia ekzistismo; tiom, ke mi verdire sentas multon komunan kun tia poeto verkanta pri homeco en nesignifa universo, kiun li kredas kreita de kristopatra kreinto. 3)

Tiurilate mi nomas lin "poeto alidimensie", donante al la vortfina "-dimensie" ne la signifon "-tempe" (kiel en Ombroj de la kvara dimensio, 1961), sed "ie en la menso de [alia] dio": poeto ali-di-mens-ie. Mi tamen nek volas nek povas verki nun eseon pri lia tuta poezia kariero, sed nur recenzon pri Sub fremdaj ĉieloj. Ĉu, post tiom da jardekoj, okazis evoluo en lia poeziado? Ni komparu, ekzemple, la ribelajn lastajn versojn de Odo al la morto, kun dato 16.7.1959 (en Ombroj de la kvara dimensio, p. 40-43):

Ĉar vi ja ĉiam venkas. Jes, mi iros,
ankaŭ, suben laŭ la mortkloako
el la mondo. Eĉ la propraj jaroj,
histoj de la vivo, min konsumas,
estas, perfidantoj, viaj iloj;
sed la grandan pekon mi rifuzos
cedi aŭ submeti min volonte.
Mi sopiras fali kun malamo
kiel brila klingo en la mano.
Vivi, vivi kiel arda forno
mi deziras, por postlasi fine
kontraŭ vi malbenon en la cindroj.

… aŭ la defie finan trion de Estante mi…(27.6.1962, en Fajro sur mia lango, 1967, p. 73-74):

Sur posttagmez’ oblikvas ĉi radioj,
la akrevido de la dura suno,
sed jen mi staras, kaj mi ĵetas ombron!

… kun, 40 jarojn poste, la serene rezignacia komenco de la ĉi-poemara Laŭdi la morton (legebla ankaŭ en BA1):

Celebru kun mi virton de la morto,
la nuran fakton – ne la manierojn.
Cerbojn, en kiuj fosiliiĝis pensoj
nocaj, ĝi putrigas, dum novaj kapoj
kaj koroj freŝimage portos plu
l’ eternajn temojn […].

Inter tiuj eternaj temoj troviĝas plu la jam menciitaj tempopaso kaj mortproksimo, sed kun rigardo vaste kaj senhaste retro. Aliaj poemoj havas politikan temon aŭ fonon, foje pli diskurse ol diskursive, kiel F. W. de Klerk klarigas en la parlamentejo aŭ la tria koreeska ŝiĝo 4) sur p. 47:

Hodiaŭ oni ne ferias,
kvankam Herooj-tago.
Mi doloras pro Bura naci’
iama. Ho flagoj, kantoj!
Ĉu vere ĝi pereis
sen pliaj celebrantoj?

Por kompreno de la unuaj du versoj ne nur konvenas sed ja necesas legi klarigan noton. Simile okazas ĉe aliaj poemoj iom tro notdependaj, kiel la hermeta, alegoria, kvazaŭ ĉifrita kvina ŝiĝo, kie la diskontinentaj bestoj antilopo, tasmania tigro kaj bizono signifu ankaŭ la homajn praloĝantojn de resp. Sudafrikio, Aŭstralio kaj Usono. Verŝajne la poemo gajnus per pli eksplica prezento.

Sed ni reiru al la ĵus represita ŝiĝo. Ĉu temas pri naciisma poemo? Mi dirus, ke pri poemo naci-vea, naci-sopira. Por nia aŭtoro la disfalo de la sudafrikia apartisma reĝimo inter 1990 kaj 1994 signifas ankaŭ la malaperon (aŭ diasporiĝon) de la bura nacio – kaj lian definitivan, senrevenan translandiĝon al Usono en 1994. Jen drasta cezuro aŭ rompo en lia vivo (ĉi tial mi preferus pure laŭtempan sinsekvon de la poemoj, des pli ĉe poeto, kiu precize indikas la lokon kaj daton de verkado de ĉiu teksto). La titolo mem Sub fremdaj ĉieloj, prenita el la tankao Foriroj (kiom da diamante belaj japaneskoj ĉi-kolekte!), aludas tiun forlason de la propraj lando kaj paseo:

Foriroj

Diri adiaŭ,
reankri la koron sub
fremdaj ĉieloj,
ĉe l’ dekajiĝoj aŭdi
plorventon en la veloj.

En pluraj poemoj tiu distanco fandiĝas kun mira konscio pri la vasteco de la terglobo, sur kiu "ni estas gastoj" (p. 77). Ekzemple:

Tie someras

Nun fremda nordo
jam la dekduan fojon
vintrosolstice
tra glacidentoj siblas,
kaj stulta kor’ al
sia sudo sopiras –
kiel hirundo
kun flugilo rompita,
kiu ne plu reiras.

En ĉi poemaro evidente ŝanĝiĝis la perspektivo, dum restas la alta kvalito de lia poezio. Kvalito, kiun leganto trasentas same en la impona, 8-paĝa Rekviemo por la Albigensoj 5) (pri la anoj de la religia komunumo ekstermitaj de la katolika Inkvizicio en la 13a jc, nomataj ankaŭ kataristoj aŭ, laŭ NPIV, kataroj) kiel en la konciza Al la Aztekoj:

Mi vin malamis,
elŝirintojn de koroj;
sed vi nur timis,
ke la sunaĉ’ forkuros
nokten el ĉiuj horoj
.

Nur elstara poeto povas, en la denso de kvin versoj plenaj je kontrastoj kaj nuancoj, traarki la tempajn kaj mensajn abismojn disigantajn nin de aztekoj por redemandi sin pri konvenciaj veroj, por identigi sin kun la universalaj pratimoj, sur kiuj baziĝas ĉiaj dogmoj, regiloj, religioj.

PS La lastajn jarojn Edwin de Kock dediĉas tempegon kaj energion al verkado de religia traktaĵo pri la bibliaj profetaĵoj rilataj al la nombro 666 (la apokalipsa "numero de la besto"). Kiel mi skribis al li en privata retmesaĝo, mi tre bedaŭras tion. Ne pro mia ateismo (ĉiu kredu sian [ne]kredon), sed ĉar 1) ion tian povus verki aliaj personoj en la mondo (des pli en la angla lingvo); 2) pokaj legos ĝin, kaj verŝajne temos pri jamaj kredantoj, ne pri konvinkotoj; 3) lia dio, se ĝi ekzistas, kredeble ne bezonas, ke iu ajn defendu, klarigu ktp lian krearon per ajnaj libroj; kaj 4), plej grave, neniu alia povos anstataŭi lin kiel poeton en la esperanta literaturo. Fakte 4) estas la sola grava motivo; lia dediĉo al religia verkado senigas nian beletron je eminenta poeto, sendiskute unu el la plej grandaj en ĝia longeta historio.

 

Piednotoj:

1 Sudafrikio: alia nomo por la regno nomata [Respubliko de] Sud-Afriko; sudafrikia, sudafrikiano: rilata al tiu regno, kaj ano de ĝi; sud-afrika: rilata al la sudo de la afrika kontinento.

2 Parenteze, kaj kiel mi skribis en recenzo pri la poemaro Taglibro de nenifaranto, de Nicola Ruggiero, oni ne konfuzu la pronomon "mi" de ies poemo kun la poeto, des malpli kun la persono, la "sinjoro poeto" mem. Verkante pri si, poetoj vole-nevole rekreas, kun pli aŭ malpli da jen faktaj jen fikciaj elementoj, sian biografion, sian personecon. Aldone, ĉiu leganto kunfaras sian propran rekreon de "la poeto".

3 Pluparenteze: Poemo komunikas aŭ, fakte, kreas la iluzion, la efekton komuniki ne senton mem, sed la kontemplon de individua sento, de individua anima aŭ psika entenaĵo, kiun la leganto perceptu kaj sentu kiel realan, sendepende de eventualaj konsento aŭ disopinieco pri ĝia enhavo, kaj kies "aŭtoron" la leganto trovu home aprobebla, kapjesebla - jen kial nuntempe apenaŭ eblus legi rasisman poemon, ĉar la leganto neniel povas aprobi rasiston kiel aŭtoron (ĉi-rilate mi sekvas la hispanan poeton kaj literaturologon Carlos Bousoño en la 2-volume 1120-paĝa verko Teoría de la expresión poética [Teorio de la poezia esprimado, 6a ampleksigita eldono, Madrido 1976]).

4 ŝiĝo: kore-devena poemo konsistanta el pli-malpli 45 silaboj; laŭ la silabokalkulo ĝi estas pli elasta ol la skemoj ĉinaj aŭ japanaj; en la korea oni skribas la sigon sur tri linioj.

5 Baldur Ragnarsson detale pritraktas ĝin en sia recenzo aperinta en La Ondo de Esperanto, 2008, n-ro 11 (169).

 


Edwin de Kock

Sub fremdaj ĉieloj