|
Jorge Camacho
Tiam
ĉi tiam
El sisma zono, de
Mikaelo Giŝpling, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, 1994, 109 p., ISBN 9071205568.
Eola harpo, de
Mikaelo Giŝpling, eld. Eŭropa Jura Universitato, Moskvo, 1999, 106 p.
Tie ĉi tie, de
Mikaelo Giŝpling, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2003, 104 p., ISBN 9077066101.
Vespere, de Mikaelo Giŝpling, eld. “Impeto” /
Eŭropa Universitato Justo, Moskvo, 2008, 126 p., ISBN 9785716101838.
Geoffrey Sutton
konsideras Mikaelon Giŝpling (1924) unu el la 46 plej gravaj aŭtoroj de la
E-literaturo[1]. En
antaŭparolo al la unua poemaro de Giŝpling, El
sisma zono (1994), William Auld esprimis sian “admiregon” pri la verko,
tamen timante ke oni pensos jene: “Jen tiu facilanime laŭdema Auld denove
troigas sian entuziasmon”.
Mi emas konsenti
kun tiu eble nur retorika timo de Auld. Efektive, mi ne sukcesis trovi en El sisma zono eĉ unu solan elstaran poemon. Plurajn bonajn, certe
jes: la simpatie koncizan kaj ironian Beata
nesciado (p. 28); tiun sentitolan pri la prefikso “mis-” sur p. 42;
versleteron al nederlandaj amikoj (Elkore.
Junio 1993, p. 91-98), en kiu li raportas pri la tiamaj eventoj en Rusujo
post la disfalo de Sovet-Unio; aŭ la miaopinie plej bonan poemon en la kolekto,
La liberiĝo, sur p. 83. Sed tiujn
erojn apudas kaj ĉirkaŭas pecoj iom tro plataj, supraĵaj kaj eksplicitaj; pecoj
forme kaj enhave oscedigaj; ĉenoj da strofoj jen konstruitaj per formuloj, jen
muzeinde ali-epokaj, jen tro patosaj; kaj poemoj kiuj, paradokse!, sonas proze,
kvazaŭ temus pri ordinara prozo distranĉita en rimitajn frazojn[2].
En recenzo[3]
de Moskvaj sonoriloj[4],
antologio de poemoj fare de anoj de la “moskva skolo” de la esperanta poezio,
mi skribis: “Supozante ke la antologio reprezentas taŭge la verkarojn de
moskvaj versistoj laŭlonge de multaj jardekoj, mi havas la impreson trovi en ĝi
[…] lingve ali-vestitan daŭrigon de rusa tradicio”. “Ne tiom ia moskve rusfona
skolo de
Ĉi-rilate, Eola harpo ne prezentas multajn novaĵojn[5].
Enhave temas pri poemaro pli diversa ol la unua, kiun veftis starpunkta ateismo
kaj vidpunkta pesimismo ĉe kaj laŭ la rando de l’ kolapso de Sovetio. En Eola harpo la aŭtoro, jam 75-jara,
priversas siajn rememorojn kaj (daŭre dampitajn) esperojn; sian mornan filozofion;
plendojn kontraŭ ia verŝajne nur simbola dio; relegon de bibliaj rakontoj (vidu
poste); indignon kontraŭ la mensogoj kaj manipuloj de l’ politikistoj (sur p.
71-79 legeblas verve longa versletero grandparte pri Jelcin); aŭ sian koncepton
de arto.
Ĝenerale la versoj legiĝas tre kompreneble, iom pli flue ol en El sisma zono, sen la abundo da strangaj tordoj plagantaj tiom da parnasismaj versistoj en Esperantujo. Tamen multaj, tre multaj el la poemoj de Giŝpling plu sonas same moderne kiel, ni diru, versaĵoj de Zamenhof. Ni legu la unuan el la 10 strofoj de Malnova tombejo, en Eola harpo (p. 11:
Ni pasas… Kaj mankas eĉ spuro de ni.
Ne revu pri nia reveno.
Nur blankas ostetoj kaj gapas krani’
En herbo sub fora vimeno.
…kaj tiel plu ĝis
la deka strof’! Ĉio des pli ŝablona, ju oni relegas la versojn, la frazojn, la
vortojn. Al tio mi aldonu ke la majuskligo de ĉiuj verskomencoj, sendepende de la
ĵus antaŭa interpunkcio, ne nur kontribuas al la malmoderna impreso sed foje ankaŭ
stumbligas la komprenon.
Idean kaj bildan
banalon substrekas ankaŭ la sindevigo rimi, kiel ĉe plia poemkomenco (p. 14):
Loĝantoj de l’ merita libra ŝrank’ –
Amikoj miaj el malnovaj libroj,
Ĉeestas vi en ĉiuj miaj fibroj,
En miaj vejnoj fluas via sang’.
Aŭ en la unua
strofo de Antaŭvintre (p. 18):
Jen pasis la somero. Folion ruĝe flavan
Algluis nokta pluvo al la fenestra vitro.
Prezentas la aŭtuno paletron sian ravan,
Sed jam el nuba nordo per frosto spiras vintro.
La lastaj sunaj tagoj gravedaj je malvarmo
Ankoraŭ nin dorlotas, sed velkas la esper’:
Al ni alproksimiĝas la tempo de alarmo –
Ĉu venos, ĉu ne venos la nova primaver’[6]?
Mi povus citi plue
specimenojn de ŝablonpoezio (p. 37, 40, 46, 47-48) aŭ de, tutsimple, malpoezio
(p. 28). Tamen ŝajnas ke ĉi tiaj poemoj plaĉas al multaj homoj, ankaŭ al
recenzantoj kaj al ĵurianoj de konkursoj belartaj…
Kiel menciite, interesa
elemento estas serio de reinterpretoj de la bibliaj mitoj (p. 56-68): Kaino, Noa, Raĥel, Kredo (pri Moseo), Eliro, Rut, Ijobo. Laŭ mia kompreno, Giŝpling
rekonceptas ne sian ateismon, kiu restas firma, sed sian judecon kaj sian
skeptikan rigardon pri la homa naturo kaj pri la nuntempo. Ne hazarde tio
okazas ĵus antaŭ lia transloĝiĝo[7]
en 1998 al Jerusalemo (malgraŭ la eldonjaro 1999, la aŭtoro datis ĉiujn poemojn
antaŭaj al la la fino de 1997). En tiu serio ni trovas poemojn kaj versojn pli
bonajn ol la averaĝa nivelo de la tuta libro, kiel jenaj du strofoj el Eliro (p. 65):
Vi pli bonan vivon petas.
Ĉu vi mem al tio pretas?
Malgraŭ via sorĉa savo
Akompanos vin malben’:
Sklavo ĉiam restos sklavo –
En katen’ kaj sen katen’.
Mankas nun al vi eĉ signo
De honesto, virtoj, digno,
Kaj por vi ne estas grave,
Ke vi iras al liber’…
Sklavo agos ĉiam sklave
Eĉ en Promesita Ter’.
Vibras ankaŭ lia
poezio pli senpere politika, kiel ĉi unua vladimiro[8]
(pri Rusujo) sur p. 70:
Mia kara povra land’ –
Regno de stultuloj,
Kiuj en grandega kvant’
Svarmas kiel kuloj…
Aŭ ĉi kvaro el p.
76:
Kaj la antipodoj de l’ tempo pasinta
Nun jam unuiĝas… Kaj estas nun ŝanco,
Ke venkos la stranga al ni alianco
De kruco, svastiko kaj stelo kvinpinta.
Aŭ, fine, versoj
resumantaj lian mondbildon, kiel fine de p. 34:
Kaj vana estas nia fido
Pri dia volo kaj destin’…
Laŭ striktaj leĝoj universaj
En manieroj plej diversaj
Hazardo blinda regas nin.
Simile sur p. 72,
aŭ en Senpente (p. 90-93). Kune kun
eroj kiel Sabato (p. 95) aŭ Transveturo (p. 101), ĉi tiaj poemoj
konsistigas la kremon de ĉi libro enhave kaj kvalite malebena, sed certe
preferinda kiel legaĵo al la pelmela Moskvaj
sonoriloj.
Pli ekvilibra
montriĝas Tie ĉi tie. Kiel klarigas
Giŝpling en antaŭparolo: “La poemoj […] plejparte estas skribitaj en la tempo,
kiam en la vivo de la aŭtoro okazis tre gravaj por li eventoj: li transloĝiĝis
el Moskvo en Jerusalemon”. Rezulte ni trovas tri partojn, kio donas ian
strukturon al la kolekto: Mio, kun
diversaj rememoroj; Neĝa fantazio,
nostalgia je lia vivo en la neĝoza Rusujo; kaj la mozaika Kalejdoskopo. Al la antaŭparolo ne mankas kelklinia poetiko:
“[E]ble iu nomos la manieron, en kiu estas skribitaj la versaĵoj, eksmoda kaj
malmoderna. Li estos tute prava. La aŭtoro konscie penas eviti artifikojn kaj
poezian nebulon. Laŭ lia opinio, Esperanto devas esti klara kaj komprenebla al
la leganto el ĉiu mondparto”[9].
Neeviteble oni trovos do ĉi-verke la samajn virtojn (aŭ pekojn) de la du
antaŭaj, ĉefe la ŝablonan stilon aŭ mikrostilon
pritraktitan en mia recenzo de Moskvaj
sonoriloj kaj la emon al orel- kaj neŭron-martela metriko[10].
Skribas Christian
Declerck en sia ege favora enkonduko[11]
ke “[la verkado de Giŝpling] estas la vivo mem: lia kaj nia, ĉar la okazaĵoj,
la ĝojoj kaj doloroj de la vivo, la subitaĵoj – la tiroj, puŝoj kaj batoj –
formas la ĉiaman temon de ĉi poeto filozofa”. Prave, en la senco ke la poeto
priversas kvazaŭ taglibre sian ĉiutagon kiel bazon aŭ fonon por iom pli
altflugaj meditoj.
La temon de sia
judeco li retraktas en tre bona sentitola poemo sur p. 18 (“Mi estas judo kaj
samtempe ruso…”). Tamen, kompare kun Rusujo, al Israelo li turnas multe malpli
da atento, kaj des malpli al la hodiaŭa Palestino. Ĉi lastan oni ne konfuzu kun
Sed se Hagar kaj Sara kunvivus sen kverelo,
Se povus Abrahamo starigi ordon decan,
Idar’ de Isaako, idar’ de Iŝmaelo
Hodiaŭ konsistigus popolon unuecan.
Israelo, lia nova
hejmo, fakte kutimas aperi kontraste kun la nun sopirata Rusujo, kiel en Tie ĉi tie (p. 49), kiu same povus
titoliĝi Tiam ĉi tiam[12].
Esceptoj estas la parabola Anĝelo (p.
85); Oazo (p. 17), kie li malsenpartie
mencias “
Trans multaj jarcentoj ripetas Katono:
Frakasu Kartagon en polvon kaj rubon,
Por bono komuna detruu la urbon,
Ke sur ties loko ne restu eĉ ŝtono!
Do trafu min sago, do piku min lanco,
Sed al malamiko ne restu eĉ ŝanco!
…kio ne facile kongruas
kun liaj vortoj ke “sed antaŭ ĉio ni ja estas homoj!” (p. 18) aŭ kun prireligia
poemo kiel La mitoj (p. 77). Sed, nu,
Giŝpling estas poeto de kontrastoj kaj kontraŭdiroj (en la mondo kaj en si
mem), kaj do, turnante paĝojn, oni trovos kaj povos legi, ekzemple, la simpatian
Per si mem (p. 31), kies leĝera stilo
pensigas pri Marjorie Boulton, ne nur pro la kata temo.
Fine, la kvara titolo:
Vespere. Ĝi prezentas 63 paĝojn
da originalaj poemoj, plus 47 paĝojn da similtonaj tradukoj el la rusa (de poemoj
de i.a. Aĥmatova, Blok, Mandelŝtam, Pasternak aŭ Puŝkin) kaj la germana (Heine),
el originaloj verkitaj inter 1822 kaj 1976. En la originala parto ni retrovas ne
nur la stilon de la tri antaŭaj libroj (kun ekuzo de kelkaj abortaj rimoj) sed
ankaŭ plurajn temojn karajn al la aŭtoro, kiel Rusujo (Kiam?, p. 24) kaj ateismo (Promeno,
p. 29, aŭ
La koro haltis. Ĉesis la dolor’.
Samtempe ankaŭ ĉesis la ekzisto.
Animo mia tiuj ekflugis sor
El la azilo de sufer’ kaj tristo.
Pri la ĝisnuna
verkaro de Giŝpling mi povas do diri nur tiom ĉi tiom… kun unu aldono. En BA3 (septembro 2008, p. 110-122) publikiĝis
lia menciinda poemciklo Rekviemo,
ricevinta la unuan premion en la tiujaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Surprize,
la lasta poemo en la ciklo, Lux æterna,
ne havis rimojn. Mi ŝatus inviti la poeton plu versi tiel, senrime, mal- aŭ
preter-parnase; kaj eble li ankaŭ provu komponi poezian prozon (prozpoemojn) aŭ
poemojn solstare unuversajn.
[1]
Concise
Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, de Geoffrey Sutton, eld. Mondial, New York, 2008, X + 728 p.,
p. 18. Recenzoj pri ĝi aperis en BA5
(junio 2009), p. 123-125, kaj BA7
(februaro 2010), p. 132-139.
[2]
Pluraj ekzemploj legeblas sur p.
13, 18, 27, 37, 38, 45, 68-75, 99-101.
[3] Malpretertempe, en BA8
(junio 2010), p. 133-140.
[4] Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj, eld. Rusia Esperantista Unio kaj Impeto, Moskvo, 2007, 159 p.
[5]
“Inter la unua kaj la dua
liaj poemaroj […] aperis 20-paĝa poemkolekto sub la rubriko ‘Solistas Mikaelo
Giŝpling’ en la revuo ‘Scienco kaj Kulturo’ (1997), kiun ekde 1995 eldonadas
Eŭropa Jura Universitato Justo” – Vladimir
Samodaj en la aŭtorprezento komence de Vespere,
p. 4.
[6]
Parenteze, Giŝpling ne
anatemas t.n. neologismojn, kaj en la kvar poemaroj krom “primavero” li uzas
i.a.: alo (t.e. flugilo, ekzemple
aglina), amori, aperta, arida, avio, bagno,
bakanalo (t.e. bakĥanalio), basa, ĉipa, degeli, delico, desaponti, despero,
dura, emerĝi, farniento, fatamorgano, febla, filandro, flabelo (t.e.
ventumilo), fola, frida, friska, futuro, galgo (t.e. pendingo aŭ pendumilo), guno, gvidoro (t.e. popol-gvidanto aŭ
-estro), hanti, hasti, hati, hida, horto, incendio, karbolo (?), kebabo, kompano, koŝmaro, kovarda, kurta,
langvoro, lanta, lazura, liva, lontana, lugubra (t.e. malĝojiga, animprema), mava, merdo, minca, morbo, moroza, nelga, nupto,
obskura, olda, paseo, pigra, povra, prohibi, puca, pugo, rara, rodo, rojo, ruro,
siesto, sinistra, sob, softa, sombra, sor, spero (t.e. espero), spontanea,
stulta, sutlerino (t.e. armea provizistino), svaga, ŝaŝliko, ŝlako (speco de skorio?), ŝorto, tarda, trista, turpa, vrako, vokto, vorko…
[7]
Mi prefere skribus
“transmondiĝo”, se tio ne pensigus pri postmorta ekzisto. Transmondiĝo aŭ
“eliro” kurioze paralela al tiu de Edwin de Kock (1930) el Sudafrikio al Usono
en 1994, pri kio legeblas en BA5
(junio 2009), p. 157-164; Sudafrikio:
Respubliko de Sud-Afriko.
[8] vladimiro: Kvarversa strofo, kiel en La
bapto de caro Vladimir de Karel Havlíček Borovský (trad. Tomáš Pumpr).
[9]
Feliĉe lia strebo al klareco
kaj komprenebleco ne implicas neologismofobian bonalingvismon!
[10] Mi reskribu, kun aldonoj kaj modifoj,
alineon de mia recenzo jam menciita: multaj naci-lingvaj poetoj de la 20a
jarcento ribelis kontraŭ la rigora metriko de pli fruaj epokoj vaste uzante la
t.n. liberan verson. En la rusa poezio mi, bedaŭrinde, konas nur unu nomon:
Majakovskij. En Esperantujo tian rompon aŭ liberiĝon alportis, krom William
Auld, Edwin de Kock kaj, plej abunde kaj profunde, Baldur Ragnarsson, ankaŭ
aliaj aŭtoroj, de
[11] Declerck nomas lin i.a.
“benita talento”, “erudita poeto” kaj “majstro de la metaforo”.
[12] Ken Miner blogis jene je
23.08.2010: “[Se la tempo estas dimensio,] ‘pasinta’ evento ne ‘ĉesas ekzisti’
sed restas en sia loko laŭ la dimensio – kiel en signifohava rakonto (mito).” (http://www.airbits.com/~miner/TAGLIBRO_package/Auxgusto_2010.html).