Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Christian Declerck

Ĉi poemaron legi – ĉu frivola tempokupo?

Jorge Camacho: Koploj kaj filandroj, Mondial, 2009

Camacho estas aŭtoro kiu movas ion. Naskita poeto, purrasa, li fojfoje montriĝas vera vort-(al)ĥemiisto. Spontane li mobiliziĝas de aktualaĵoj, precipe dramaj eventoj kaj specife la homkaŭzataj. Siavice li mobilizas aliajn, unualoke recenzantojn kaj poezi-kolegojn. Junule tratrempita en Esperanto, vojaĝema kaj jam vojaĝoza, krome imagiva kaj sentiva, li verkas per sagaca, ege akra menso. Post lia partopreno en Ibere libere, ĉi tiu – Koploj kaj filandroj – estas la kvara poemaro tute propra; denove en nigra kovrilo same kiel Celakantoj, Saturno, kaj Eklipsas. La filandroj, strekitaj sur la kovrilo, estas verdaj, kaj ilin produktas (amuze) eteta verda araneo (kiun mi ne tuj rimarkis). Troveblas en ĉi libro, krom blankaj kaj liberaj, ankaŭ rimitaj versoj, pleje diversformaj versaĵetoj asonancaj. Estas koploj, limerikoj, filandroj, gregerioj kaj unuversoj, sed ne mankas longaj senrimaj poemoj, ŝercpoemoj (sensenca poezio), kaj prozpoemoj. Filandroj? – kelkaj similas al specimenoj de modere konkreta poezio (grafika, bildeca poezio; alilande ankaŭ nomata emblemeca – angle, aŭ vida – germane).

Camacho enkondukas sian novan poemaron per Invit' al asonanco, pledante por vokalrimoj, tipe hispana tradiciaĵo; persistante sur nova vojo. Ja sur tiu fundamento prozodia apogas sin la tuta poemaro. Per ĝi, insistante pri tiu 'natura' poezia evoluo, li faras instigan eksperimenton. Li vivas poete, verkas poege. Multe.

La ofte survoja poeto trovas tempon por pensi pri la hodiaŭa mondo; tiel La lasta flugo aludas la energi-problemon. Kaj la novaĵoj raportas pri diverslandaj situacioj, kiuj inspiras lin, interalie en en Afriko. Unu fojon, en Dum longe for, poemo pri inundanta uragano, ni trovas iom solecan aliteracion: "vidas vojojn kaj vivojn vanui sub la fluo".

Disonanco, kvazaŭsoneto nefinita, temanta pri l' kontrasto de la olimpikoj kaj bombobataloj, finiĝas en maniero kiu subite tiel forte streĉas la tepidan konsenton al akuta jesemo ke la emocia kordo krevas. Strange, ĝuste tiu interparentezo, ŝajne tute akcesora diro, tiel akre trafas kaj traŝiras la koron. Iel ĝi bruske vekas, rekonsciigas nin. Tio nepre apoteoze fortigas la enhavon.

La koploj esprimas nur ekpenson, efemeran kiel eklipso, aŭ prefere: kiel fulmo; kvazaŭ reflektoro momente prilumas evidentan pravaĵon: numeroj 6, 8, 12, 13, 14, 15 (bela aliteracio: "didelfoj, dafnoj, delfenoj, / sorikoj, spikoj kaj ŝarkoj"; – Ĉu la tiel nomata absurdeco de la ekzistado akordas kun la miraklo de la evoluo?), 17, 21, 22, 25, 26, 29, 30 (meditindaĵo), 33. Legeblas ankaŭ La dilemo:

En ĉiu hom’ insidas la dilemo
enradikiĝi, tamen disradii.
Ho mikso de stabilo kaj flugemo!

… kiu parafrazas jenan strofon de Reto Rossetti:

En ĉiu homo brulas la dilemo
sin apartigi, tamen aparteni.
Ho mikso de izolo kaj gregemo!

Vortoj estas primeditenda penskolekto. Revokon de momento aŭ loko en la memoron ni trovas interalie en La pasero.

Arto poetika estas lerte bela, longa, rimita poemo pri moderna poezio; arto poezia, male, montras vidpunkton personan, interesan penson, preferon. Mi volonte koncedas al ĝi pravon; sed miaopinie, tamen, iuj poemoj ja estas kaj restas vere netradukeblaj. Sed estas certe praveco ankaŭ en koplo 29:

De parnasaj rimoj, strofoj,
malfacilas liberiĝi,
kiel de potencaj drogoj.

Ie tamen devas esti limo, limo kiu poezion dividas disde prozo; svaga limo, malfacile difinebla, sed limo. Povas esti poezio en prozo, tamen finfine, ĉu La luno, krom la komenca kaj la lasta frazo, kiuj estas preskaŭ la sama, entute estas poezio? Cetere, ĉarma poemeto, tiu tradukita de Fernández (p. 142), sed ĉu iu iam realigis la eksperimenton proponatan en ĝi? Kaj kion li/ŝi rezultigis? Kia poezio estis?

Prozpoemoj estas ankaŭ Nia patro, Hrojno, Fiŝo, La revo de l' vikingoj, Transebrio kaj La sovaĝulo.

Movadaj poemoj ne mankas: jen Romanco pri Esperantujo, asonanca, kaj En vespera horo (pri niaj poetoj), rimita. Mirigas: ĝi mencias la poetinon Ungar, unupoemaran, sed ne la elstaran kaj similtalentan poeton Giŝpling, jam kvarlibran.

Pluraj poemoj estas titole direktitaj al iu alia poeto kaj reatentigas pri fakto aŭ atingo de nia kulturo. En Al Nicola Ruggiero Camacho avertas junan poeton per siaj propraj vivospertoj. En ĝi tri vortoj – hungarino, Finnujo, Tajvano – sufiĉas por resumi kaj rememorigi pri liaj ĝisnunaj amoj. La dupaĝa poemo Romanco pri la gripa grupo, asonanca, simile aludas pasean kaj postan spertadon de la vivo. Jen kelkaj versoj:

Karajn bebojn hodiaŭajn
vivospertoj mem instruos
pli decide kaj konvinke
ol mentoroj kaj guruoj.

La saman temon ni jam renkontis en koploj 13 kaj 33. En la poemo krome sonas eĥo de Vidpunktoj (en Eklipsas): "Notu bone, junuloj: vi ne estas la futuro."

Satiri estas ĉevaleto de Camacho, sed kelkaj poemetoj pri la Civito kaj ties inciatinto neniel povus atingi la artan nivelon de La Majstro kaj Martinelli.

Postebrio pensigas ne sole (laŭforme) pri Ebrio de Auld, sed (laŭenhave) ankaŭ pri ties Postebrio (Humoroj); ĉar estas ne nur la homa humoro, sed ankaŭ la ĥaosa stato en kiu postrestas la ĉambro: post ajna 'diboĉo' kaj 'malŝparo' restas 'fatraso, ruboj kaj soifego'.

Ni renkontas la vortludeman Camacho en Rutino, diversskeme rimita, kaj la puzliston ni rekonas en La nokto, rimarkinda poemo pro la alegoria enhavo kaj, pluse, pro la fascinaj rimoj, bazitaj sur la konsonantoj g kaj kt, donantaj rimvortojn… kvazaŭ ĥemiisto kombinis atomojn por formi parencajn molekulojn el iu karbona derivaĵovico. Alia alegoria, sed asonanca poemo estas La sav-armeo.

La sociale engaĝita Camacho aŭdigas sin denove en kiom ĝene (pri vivkontrastoj en la mondo), sed precipe en la pli ol sespaĝa Blanka gazalo pri Gazao. Ĝi montras la aŭdacan starpunkton de la aŭtoro. La ĉiam aktuala konflikto estas eĉ pli tia post la ĵusa masakro israelkulpa. La poemo riĉas je aliteracio: kompleze al kaprico; pretekstaj pratekstoj; konvinkaj venkoj; ekstermetaforaj ekstermejoj; krusto, karapac', kiraso; gruntajn enmigruntojn; la komplice plata kaj pilata kristismo.

Longa (24-paĝa) esea postparolo de Miguel Fernández prikomentas kaj pliklarigas la poezion de Camacho. Fine sekvas Notoj kaj Kie kaj kiam (lokoj kaj datoj de l' verkado).

Legi poemaron de Camacho ne estas frivola ago, nek nura eskapismo. Leganto tamen havu ian intereson pri poezio entute kaj ĝenerale, ĉar gravas ĉi tie teoriaj aspektoj de strofoformoj kaj rimspecoj, de versaj blanko kaj libero. Sed ankaŭ enhave ĉi tiu kolekto estas nutra.

Notoj

gregerio: ĝenro de la hispana literaturo kreita de Ramón Gómez de la Serna (1888-1963) kaj konsistanta el tre kurta teksto, plej ofte unufraza, kun ia observo pri la realo, en stilo samtempe humura, inĝenia kaj metafora.

stabilo: stabileco (laŭ NPIV, stabilo estus nur aŭ unuavice "speco de skulptaĵo, kiu staras sur firma bazo, sed kies kelkaj elementoj moviĝas laŭ la aerfluoj").

hrojno: (el la islanda "hraun", prononcata proksimume kiel [hröjn]) solidiĝinta, petriĝinta aŭ ŝtoniĝinta lafo. hrojnejo: grandega maso de lafo fluinta sur flanko de vulkano kaj poste hrojniĝinta.

 

 


Jorge Camacho

Koploj kaj filandroj