Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 


Nicolino Rossi

 

La Ragnarssona fenomeno

 

La lingvo serena. Plena originala verkaro,
de Baldur Ragnarsson, eld. Edistudio, Pisa,
2007. 799 p., ISBN
9788870360783.

 

Iu lin diras poeto duklinga, ne, poeziisto tia. Laŭ aliula pritakso: proceza poeto, kiu nin instigas serĉi precizojn. Kaj tio nin puŝu stampi mortaj niajn poezi-konceptajn ŝablonojn. Cetera komentisto nin kondukas de tradiciismo al modernismo, mangvide kaj instrue, tra lia esperanta verkaro poezia kaj proza. Kaj lian poetikon, librokomence, oni alrigardas tra prismaj perspektivoj iluminaj por niaj menso kaj koro. Eĉ ĉerizarbojn, elvokantajn sud-italajn Lukulajn vilaojn, oni enfokusigas por prilumi kelkajn ecojn de la Ragnarssona poezi-arto, eĥanta Kavafis’eskajn sobrojn… Sed ne sufiĉas: kompetentulo al ni porciume detalas la anhelan antaŭenmarŝon de Baldur Ragnarsson sur la poezia vojo, laŭ dezerto retorika, sinue tra liaj esprimivaj atingoj kaj serĉe pri surfaciĝintaj influoj aliulaj. Kaj plie, pens-instigaj komparoj de Edwin de Kock pri siaj kultur-engaĝaj poeziaj spertoj kaj pri la Ragnarssonaj, en la esperanta poetiko: similoj kaj apartaĵoj…

Kia libro estas La lingvo serena? Certe poezia kaj proza libro de Baldur Ragnarsson entenanta la du ĝistiamajn poemarojn, datitajn je 1959 kaj 1973, plurajn liajn eseojn kaj iom plie. La libro atestas pri la vivoverko, ĝis la jaro 2006, de unu el la ĉefaj kolonoj (mi ja dirus: portanta piliero) de la esperanta kulturo entute. Fakte ne lia tuta verkaro, ĉar post tiu dato aperis du pliaj liaj poemaroj, La neceso akceptebla kaj La fontoj nevideblaj[1].

La lingvo serena estas verko de artisto kaj pri artisto: la artisto vorta kaj esprima, do la poeto. Jen libro kompleksa, ĉar temas ne nur pri originalaj poemoj en esperanto de Baldur Ragnarsson, sed pri ĉi ties sinteno intelekta kaj senta al la propra poezio kaj al la esperanta literaturo entute. Recenzi ĉi libron estus rerakonti la verkistan vivovojon de nia islanda poeto, kion mi apenaŭ kapablus.

Mi klopodos skizi kelkajn disajn pripensojn pri lia versarto, kiuj stimulu legontojn al pliaj pritaksoj direkte al ekkono de la Ragnarssona fenomeno. Lia poezio similas juvelon dissendantan lumrebrilojn ĉiam novajn kaj malsamajn, depende de la lumfontoj ĝin trafintaj. Ni legantoj estas tiuj humilaj lumfontoj enfokusigantaj la verkon, kiu resendas al ni diversnuancajn reflektojn ekkomprenajn.

Nia kompreno pri la Ragnarssona poetado dependas de nia enluma amokvanto, per kiu ni ĝin envolvas kaj sukcesas trapenetri: la lumo de nia intuicia kompreno. Aliro al lia poezio estas trasenti samvibre kaj prigvati malsamperspektive lian mens- kaj sento-mondon, kiun ĉiu individuo perceptas diverse kaj plurfacete, tra lia poezia kreivo. Kiom multflankas kaj unikas la Ragnarssona mondkonceptaro?

Konceptoj metamorfoziĝas daŭre, sin submetas al pulsado de la sentoj je la servo de la amo, por konstrui propran universon el vivopulsaj brikoj, preter tuŝoj kaj rezonoj, por akuŝi esprimojn neprajn sed maldefinitivajn. Konceptoj kreaj, kaj miroj kaj deziroj interŝanĝiĝaj, cedemaj, ĉar

 

mi konstruas
mian universon
sen anguloj
ĝi portiĝas
tra la vejnoj
en la oran nebulon
de la deziroj…

(Esploroj, Odo al la ruĝa koro)

 

La poeto ne havas, ne povas alpreni definitivan starpunkton pri la vero, kiu neniel konturiĝas precize, ĉiam je kelkaj coloj ĝi sin formovas pli distancen. La veroserĉanta homo apenaŭ povas pravigi tiujn, kiuj trabatalis al si vojon pro vero pruviĝonta friponaĵo, ĉar

 

neniam
desegnas sin
oratore
la vero.

(Esploroj, Ĉe la rando)

 

Ofte la vero poeta situas malsamnivele ol tiu, kiun ni ordinaruloj meziomaj, civitanoj de l’ ĉiutageco perceptas tia. La intensa vibroplena esprimklopodo poetika igas la poeton pli akravida, pli ricevema, pli palpokapabla trasenti la tensiojn de l’ sopiroj, la klingajn akrojn de la desapontoj. Trapenetri la veron postulas altajn kostojn je tempo kaj memesplora sindediĉemo, altrudas korfundajn suferojn, akumulas surfacajn spertojn, kiujn endas esplori por respuri al

 

memoroj
endorme viziteblaj
okuloj
enrigardeblaj
diskonscie.

(Esploroj, Difinoj 2)

 

Kaj por insulloĝanto, kiel nia islanda poeto, maro kaj akvo estas elementoj plurnivele ĉeestaj kaj diversdirekte inspiraj: … kaj denove akvo en ties pluroblaj formoj: nebulo, maro, riveroj, glacio tratrempas lian versarton kaj surprizas nin emocie.

Ekde la jubilondaj sentoj fontantaj de juneca vervo

 

Sunoŝaŭme maro ŝvelas
sub la klar’ de l’ norda bluo…

Gaje dancas sur la ondoj
sub lazura ark’ ĉiela
mia bark’ al novaj mondoj…

(Ŝtupoj sen nomo, X, 1)

 

en esperoplena serĉemo por eltrovo de novaj vojoj ĉe klaraj sukcesohorizontoj de la vivo, ĉar indas kanti:

 

Al la maro mi deziras
gaje kuri por plezuro,
vidi ondojn laŭe randi
blankan bordon de la fjordo.

(ŜSN, XIX, 1)

 

Indas kuri al tiuj feaj, pensorevaj bordoj, kie poetoj kaj bardoj povas planti kaj kreskigi siajn poemkantojn kvazaŭ bon-odorajn florojn. Sed la nigra marofundo estas por la poeto ankaŭ plia simbolo de tristo kaj timo, pro plenda malespero kaj faŭkanta mavfata futuro. Tro ofte la homa animo grizas kaj la homa koro sombras pro faktotrempita realo, aŭ inkubsonĝa vizio, kiujn simbolas verse ago apenaŭ imagebla, se ĝin plenumas maro:

Falas maroj: pezan bruon
eĥas sombre mia koro.
Saman tombon ni okupas,
la poet’ kaj nigra floro.

(ŜSN, VII, 2)

 

Apenaŭ imageblas marofalo: ĝi falas de kie kien? Al kiu loko? Maro ondadas, ondokreste ŝaŭmas, ventvipate sin kirlas muĝe, disbatiĝas roken, sed… ĉu falas ĝi? La poeta vizio levas maron alinivelen, igas ĝin simbolo de nia turmentoplena memo falonta en nigron de estonto malcerta, ĉar

 

En koro mia malluma
velka voĉo ululas,
tremanta noktoblovo
fride kordojn modulas.

(ŜSN, XII, 2)

 

Kaj tamen li kaj la maro kunfande alipersoniĝas, vizie fuĝas alidimensien. Per bildecaj metaforoj la poezia tensio sin levas esprimive ĝis altoj neimageblaj, en perfekta ekvilibro de senco kaj sonoro vortaj, de sufiĉo kaj kompakto mesaĝaj:

 

Ĉielo maras. Ŝtalegriza fluo
muras. La realo dronas.
Osmozo korpa. Ĉiela menstruo.
Pluvoblo tifonas.

Ni vadas…

(ŜSN, XI, 2)

 

Jes ni vadas. La homoj vadas sub pluvoza ĉielo, tra kotoplenaj vadejoj, sur glaci-kovritaj vojoj, tra la likvaj sufer-ondoj de la vivo, kiujn tamen, foje, freŝa pluv-akvo mildige pansas, kvazaŭ larmobeno esperiga:

 

Kiel freŝigan pluvon
mi faligas miajn larmojn
sur la pensan drivon.

(ŜSN, XVI, 3)

 

Jes ja, la poetaj pensoj, kiel ĉe la ceteraj homoj, drivas plurdirekten, iras kaj fluas revene, diseriĝas centfadenen, implikiĝas sonĝe kaj nostalgie, sin reflektas spegule, sur diafane kvazaŭ akvaj speguloj, kiujn eta spiro povas krispige perturbi…

 

La speguloj de la akvoj
senĉese trafluas mian menson,
diseriĝas en mil mil facojn mikroskopajn
rekuniĝas…

… Tiel delikataj estas tiuj bildoj
ke la plej eta penso
agitas iliajn surfacojn
difektas la harmonion…

(Esploroj, Speguloj)

 

Harmonion celas ajna poeto. Harmonian ekvilibron de la sencohava vorto kaj de ties sonoro alstrebas celkonscia poeto, kiel B. Ragnarsson, kies faktece kompetentaj analizoj pri la ĝenerala esperanta poezi-evoluo estas ĉi-libre legeblaj. Li plurloke ŝajnas pledi, en siaj poezi-teoriaj pritaksoj, por nepra, sencohava mesaĝo nemiskompreneble komunikebla per ĉiu unuopa verso, aŭ versgrupo. Ne tiom gravas, laŭ Ragnarsson, la vortsonora liriko en poemo, kiom ĝia sencoporta komunikota mesaĝo. Ni ne povas ne konsenti kun tiu aserto, kvankam mi ne povas plene akcepti ian duarangigon de la verssonoro, ĉe sukcesinta poezi-lingvo. Ne senutile, unu el niaj majstroj de la esperanta poezio, Mauro Nervi, difinas poezion jene, en sia poemaro Havenoj: “Poezio estas fizika lerto / kaj sento de malpleno…”, do iaspeca ŝnurdancista, ĉiam necesa ekvilibro inter sencoporta enhavo kaj ties lingva sonoro.

La mesaĝo versa esence gravas por nia islanda poeto, kies poetado estas tutcerte pli ofte fakteca ol lirika, pli influita de la poemoj de iu kiel Konstantinos P. Kavafis, ol de esperantaj lirikistoj parnasismaj:

 

Oni transdonis
la mesaĝon en mian manon
mi prenis ĝin
kaj rigardis
al la malklara horizonto.

(Esploroj, La kuriero)

Ĉi kvinversan strofon ni povus dismeti unulinie kvazaŭ prozon: la saman mesaĝan komunikon ni ricevus, sed ĉu ni tiam konstatus, ke temas pri poezia esprimivo? Do, kio faras ĉi tripredikatan frazon (oni transdonis / mi prenis kaj rigardis) poezio?

Laŭ mia humila pritakso la demando respondindas dunivele: unue oni pritaksu poemon en ĝia tuteco. La supre cititan strofon influas
poezi-tensie kaj esprim-elvokive ankaŭ la kompakto senca kaj la elvokiveco vortsonora de la du ceteraj strofoj kunkreantaj la tutan poeziaĵon. La unuopaj vortoj kaj frazeroj sin reciproke influas per aludoj kaj resendoj al signifoj kaj subsignifoj, kiuj trateksas la tuton. Cito de alia strofofragmento helpus pli bone kompreni ĉi mian vidpunkton:

 

Ĉirkaŭe la homoj silentis
kiel spektroj..

… silentis/ kiel spektroj[2] resendas alude kaj subsignife, per subtila poezia tensio, al la lastaj du versoj antaŭstrofaj: kaj rigardis / al la malklara horizonto, tiel teksante ian poezian vibron per aludo, sin reciproke influanta, al iu sombroprema horizonto minaca, kiu silentigas homojn ĉirkaŭstarajn per ia deprimo spektr-etosa, timodona.

Due, ni konsideru nur la komencan kaj tutsolan strofon jam cititan, kiu grafike, proze dismetite, impresas kvazaŭ plata kaj ĉiutageca. Sed tia ĝi ne estas, se ni enplektas, dumlege, ioman emocion kaj mensan engaĝon. Kaj krome kaj ne malgrave, la titolo La kuriero neniel duarangas en la elspurado de la poezia tensio subtenanta la strofon. Titolhavaj poemoj ĉiam entiras gvidfadene la titolon en la peradan rolon mesaĝi poezian kunvibron al ajna legonto. Mi, la kuriero, ricevis transdonotan mesaĝon, ĝi kuŝas miamane, sed mi timigite perpleksas antaŭ la malklara minaco de sombr-aspekta horizonto. Kiajn danĝerojn kaŝas tiu malklara horizonto minaconta plenumon de mia kuriera misio? Jen kelkaj subsignifoj perantaj ian aludan eksenton pri poezia tensio, kiu subtenas la nur ŝajne platan vortumon.

La poeto foje inspire, sed plejofte pene, akuŝas sian poemon, kiun la leganto/traĝuanto kunkreas partoprene per cerbostreĉa elkodigo de aludoj kaj signifo-resendoj. Tiel elŝeliĝas la dolĉa kerno gustuminda de frukto nur supraĵe durŝela. Plejofte ni tion forgesas, ĉar nepre…

 

Ni forgesis
aŭskulti la flustron de l’ koro…

Ni forgesis
ke ankaŭ hodiaŭ matene
sin levis la suno.

(ŜSN, XIX, 39)

 

Ja valoras la penon al si meti tian legoklopodon por plene traĝui la Ragnarssonan poemarton, lian poetikan esploron.

 

Calvizzano, 08.01.2011

 

 



[1]   Eld. Mondial, Novjorko, resp. 2008 kaj 2010.

 

[2]   spektro: fantomo, aperaĵo, videbla senkorpa spririto, speciale se te­rura aŭ de mortinto (uzita i.a. ankaŭ de Chaves: “tiu forgesita io spek­trojn formas”, Ciklo de deliro, I, en Animo prisma (1959; p. 63); la sig­nifo “lumgamo” estas scienca metaforo uzita de Neŭtono en 1671) – Red.

 

Baldur Ragnarsson

La lingvo serena