Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Bjørn A. Bojesen

Nekropsio 1

Morto de artisto, de Anna Löwenstein, eld. FEL, Antverpeno, 2008, 619 p., ISBN 9789077066393.

Dum mia finlegado de la freŝa romano de Anna Löwenstein, Morto de artisto, mi stumblis je retartikolo pri la itala ĉefministro Berlusconi kaj ties laŭklaĉa emo al tre junaj belulinoj. "En Italujo nenio nova," mi iom antaŭjuĝe ekpensis. Sed al tio mi revenu.

Morto de artisto apartenas al la nebula ĝenro "historia fikcio". Kie la scienca fikcio priskribas eblajn ontojn, tie la historia fikcio celas elvoki eblajn (eĉ: verŝajnajn) intojn. Tra preskaŭ 600 paĝoj, la aŭtoro vigle imagas la vivon kaj farojn de Nerono (latine: Nero), estro de la iama Roma Imperio inter la jaroj 54 kaj 68 de la Komuna Erao. La leganto estas klarlingve gvidata tra la teatroj kaj stratoj, bordeloj kaj palacokoridoroj de tiu marmora mirlando kiun ŝli probable jam konas de Asteriks kaj eble el filmoj kiel Gladiator (2000). La propraj vivospertoj de Anna Löwenstein – ŝi loĝas en Italujo – donas al Morto de artisto tre verecan vernison. Kvazaŭ ŝi priskribas sian propran loĝlandon, nur antikviginte la materiajn kulisojn.

Tamen indas memori ke historia fikcio same fikcias kiel scienca fikcio. La du variabloj ’tempo’ kaj ’spaco’ povas senfine varii. Por mi la esenca demando estas ĉu la fikcio funkcias kiel rakonto. (Se oni scivolemas pri la konjektoj de arkeologoj, oni konsultu faklibron.)

Ĉu la fikcio de Morto de artisto funkcias? Jes kaj ne. Löwenstein pentras sian mondon tre zorge kaj scioplene, sed iom tro proze. Leginte kelkajn ĉapitrojn, mi trovis min saturita de informoj, sed malsata je misteroj.

Por prezenti la potenculon, Löwenstein elektis konatan 2 formulon: ŝi videbligas lin tra la okuloj de proksima aliulo. Prokulpio, la mi-persono, estas adoleska sklavo, kiu Rome aktoras en teatra trupo. Dum iu spektaklo lin vidas Nerono, adoptofilo de la imperiestro. La du knaboj amikiĝas, kaj subite la vojo de Prokulpio ŝajnas pavimita por libero kaj prospero… Per tiu interkonatiĝo la romano ekas, daŭrante ĝis la morto de Nerono. Kiel ĝena librotitolo! Ne bezonatas multe da imagopovo por kompreni kiu artistas, kaj, rezulte, kien iras la tutaĵo. Tiu antaŭscio iel deviigis mian atenton de la rakonta spino, nome la rilato inter du viroj, naskitaj kun maksimuma socia interdistanco.

Leginte la tuton, mi demandas min ĉu la ĉefroluloj efektive aliiĝas, aŭ ĉu nur plifortiĝas dekomencaj ecoj. (Eble mi devus relegi?) Nerono pli kaj pli paranojiĝas, timante komploton ĉie. Prokulpio, dank’ al sia potenca amiko, fariĝas pli kaj pli hava, sed ankaŭ pli kaj pli senprotesta antaŭ la Neronaj ekscesoj.

Je pli eksterpsika nivelo, gravaj ŝanĝoj por ambaŭ estas iliaj diversaj (eks)edziĝoj (Prokulpio eĉ plurfoje patriĝas). Jen tempo reveni al Berlusconi 3 . Kvankam multe pli junaj ol tiu ulo, kaj Prokulpio kaj Nerono ŝajnas esti Berlusconi-eskaj viroj – kontentegaj pri si mem kaj sia potenco; obseditaj de virinaj korpoj, sed ne same komprenemaj pri virinaj koroj. Pluraj scenoj (frandu ekzemple paĝojn 426–7) vole-nevole pensigis min pri la ĵusaj gazetaraj skandalfotoj de duonnuduloj apud Berlusconi-a vilao.)

Sendube la romanaj priskriboj de (seks)rilatoj multe fontas el la historiaj esploroj fare de la verkisto (vidu la postrakontan libroliston), kaj estus seksisme de mi legi la romanon kiel inisman nur ĉar la aŭtoro estas virino. Tamen mi ne povas ne flari ian kritikon. La mi-persono je aĝo 17 baneje hontas "senvestiĝi antaŭ Nerono" (p. 37), sed sen detektebla honto fikas bordelaninojn dum la vesperoj. (En paĝo 149 li retrosopiras "Same kiel eksprostituitino, kiu je sia propra surprizo memoras kun nostalgio sian vivon en la bordelo".) En siaj pli stabilaj rilatoj li elstaras per sia malfideleco, kaj sintenoj kiaj povus veni rekte el kontraŭmasklisma karikaturo: ke li havas rajton "bati mian propran edzinon" (p. 259), ke lia amegata amatino "apenaŭ havus kialon plendi pri iom da sensignifa amuziĝo kun sklavido." (p. 468). Nu, kion scias mi pri la Romaj valoroj.

Tamen la mi-persono montras mildigajn trajtojn. (Komika aktoro ne povas esti tute malsimpatia!) Severe agresinte sian "bat-rajtigan" edzinon, li ŝajnas sincere penti: "Mi sentis kulpon pro mia rolo […] kvankam mi nur agis same kiel farus iu ajn edzo" (p. 261.). Kaj sur paĝo 414 li ploras pro la morto de amiko, la filozofo Seneko.

La agoj de Nerono estas, el nuntempa vidpunkto, multe pli abomenindaj. Kiel histeria praonklo de Augusto Pinochet li "purigas" sian ĉirkaŭon. Mi aparte menciu lian ordonon amasekzekuti la frukristanojn. Samtempe li alstrebas altan idealon: Li volas esti la plej lerta artisto de la mondo. Tiu daŭra kontrasto inter la revoj kaj agoj Neronaj estis por mi la plej interesa aspekto de la libro. Vera frando satireska estas la malfrua ĉapitro pri la Nerona vojaĝo al la Olimpikaj Ludoj en Grekujo. Kion faras imperiestro kiu volas pli ol veni-vidi? Aldone al perfido, perforto kaj koruptiĝo, gravega temo de la romano estas … arto. (Memoru denove la titolon!) Multnombras la citoj el la poezio latina, la priskriboj de teatraĵaj prepariĝoj kaj prezentoj, dancado, poeziaj vesperoj, kaj super ĉio la hontigaj lirokoncertoj de Nerono, sekvataj de ĝentila sed falsa aplaŭdo. (Kelkfoje mi havis la senton ĉeesti iujn el la pli malprofesiaj spektakloj de tipa Esperanto-renkontiĝo…)

Sed: Priskribo de skeĉo ne povas ridigi. Priskribo de dancmovo ne povas sentigi al oni la antaŭparolan stuporon je eleganta rapideco. Tro, tro, tro da vortoj enhavas tiu klopode ellaborita romano de Anna Löwenstein, spite al ĝia interesa bazkoncepto. "Mi revenis post la somero al Lanuvio surĉevale" komenciĝas la deka ĉapitro de la tria parto (p. 256). Sed kial do ŝarĝi tiun facilventan ekon per la superflua klarigo "– temis pri donaco de la imperiestro"? Estas ironie ke pluraj el la priartaj diskutoj de la romano kvazaŭ temas pri la romano mem: "Ĝi estis malfacila peco, kies senco ne estis tuj kaptebla" (p. 67.) ."Ni ne havis elekton krom plukuŝi, ŝtoniĝintaj pro enuo, dum nia gastiganto laŭtlegis senfinajn eltiraĵojn el sia ankoraŭ kompletigota familia historio, aŭ, eĉ pli malbone, siajn filozofiajn cerbumaĵojn" (p. 146.).

Je la fina triono, Morto de artisto por mi fariĝis vere atentokapta, kiel bona krimromano. Jen plievidentiĝas la frenezo de Nerono, la ritmo akceliĝas, kaj mi komencis kuntimi kaj kunesperi kun la roluloj. Jam antaŭ tio mi certe havis agrablajn legomomentojn, sed pli ofte mi devis discipline devigi min mem tralegi la longajn babilojn kaj detalajn priskribojn. Eĉ ne la fojaj tikloj de sekso, perforto kaj skandaloj helpas sur tiel zigzaga vojo.

Resume: Morto de artisto estas tro longeca, ĝia mi-persono tro supraĵe emocia (ne sufiĉe kunsentiga), kaj ĝia intrigo tro disa kaj lante evoluanta por mia gusto. Por semajno sur plaĝa bantuko ĝi certe taŭgas kiel distraĵo, sed se vi esperas je spirhaltiga historia fikcio, eble konsideru alian libron.

Fine mi volas emfazi ke nova Esperanta romano estas maloftaĵo, kaj pro tio ne indas subtaksi la niakulturan valoron de Morto de artisto. Nun la ĉapellitera publiko decidu ĉu ĝi same populariĝu kiel la unua E-romano de Löwenstein – La ŝtona urbo, kiu ja tiel brile furoris.

 

Noto

ŝli: ŝi aŭ li.

1 nekropsio: (laŭ Reta Vortaro) "Esplora dissekco de kadavro." Mi pensis ke jen taŭga titolo por verko nomiĝanta "Morto de…"

2 Ekzemploj pri tiuspecaj romanoj estus interalie The Great Gatsby ("La grandioza Gatsby") de F. S. Fitzgerald kaj Dracula ("Drakulo") de Bram Stoker, kie Gatsby kaj Dracula, respektive, estas pentrataj per la vortoj de malpli gravaj ĉeestantoj.

3 Kiel li aperas en la klaĉgazetoj

 


Anna Löwenstein

Morto de artisto