![]() |
![]() |
Jorge Camacho
Malpretertempe
Moskvaj
sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj, eld. Rusia
Esperantista Unio kaj Impeto, Moskvo, 2007, 159 p., ISBN 9785716101395.
Jen antologio de
poemoj fare de anoj de la “moskva skolo” de la esperanta poezio. Ĉu tia
skolo ekzistas? Laŭ la antaŭparolo de la kompilinto Nikolao Gudskov,
jes ja, kaj ĝi ekformiĝis fine de la 1950aj jaroj kaj daŭras
ĝis nun. Tiu vidpunkto ne kongruas kun mia kompreno de la etikedo “skolo”,
kia ĝi estas uzata por rakonti la historion de la esperanta literaturo. Laŭ
mia kompreno, “skolo” estas la nomo donata al aro da homoj pli-malpli samlokaj
kaj sam-epokaj, ofte sed ne nepre samgeneraciaj, kaj sen devigo havi skolestro(j)n.
Konataj ekzemploj estas la t.n. skoloj budapeŝta, skota kaj, se oni permesas
ke mi mem tion menciu, ibera, kiun ĝiaj anoj preferas nomi simple “la ibera
grupo”. La geografia kaj tempa proksimecoj ebligas intensan kaj fluan
kunlaboradon, komunajn trajtojn, interefikojn, kunprojektojn. Ŝajnas do ke
Gudskov uzas la koncepton “skolo” malpli strikte – aŭ eble ne, kiel ni
vidos poste.
La libro estas
dividita en 4 partojn kun iom bizaraj subtitoloj: Genezo (t.e. Deŝkin, Hohlov, Nekrasov kaj Logvin), Profetoj (Gusev, Tornado, Samodaj,
Ĥoves, Tonti, Lubjanovskij, Bronŝtejn, Lukjanec kaj Novikova), Nova testamento (Melnikov, Povorin,
Giŝpling, Vysokovskij, Naumov, Ilutoviĉ, Ĉajka/Dadaev kaj
Arosev) kaj Epistoloj (Aroloviĉ,
Besĉastnov, Edelŝtejn, Gonĉarov, Gonĉarova, Gudskov,
Ĥmelinskij, Zisman, Zlotnikova plus “la kabeintoj” Basko, Iljina,
Jakovlev, Motylova, Rjabov kaj Soljakova/Barabaŝka). Rilate la ordon,
Gudskov skribas: “Mi strebis respeguli la kronologian ordon, laŭ kiu la
prezentataj poetoj eniris la
esperantlingvan kulturon” – aŭ, kiel mi dirus, la esperantan mondeton.
Sekvas biografiaj
informoj pri la aŭtoroj kaj konciza bibliografio ne nur de la “moskva
poezia skolo” (t.e. el la periodo ekde la fino de la 1950aj) sed fakte de
aŭtoroj el ĉiuj kvar sekcioj, de Deŝkin (n. 1891) ĝis
Arosev (n. 1979). Laŭ la indikoj de naskiĝloko mi ne ĉiam certas
ĉu temas pri aŭtoroj nur rusaj aŭ ĉu ankaŭ pri
ukrainaj k.a.
Kiuj estis la redaktokriterioj?
Ni legu el la antaŭparolo: “Precipe la libron eniris poemoj, originale
verkitaj en Esperanto, ĉar ĝuste ili montras personecon de la
aŭtoro. Nur esceptokaze, se la aŭtoro tute ne verkis originale, sed
liaj verkoj gravas por evoluo de la poezia stilo aŭ iel aliel aparte
rimarkeblas, oni trovos ĉi tie tradukojn el la rusaj kaj alilingvaj
originaloj.” Mi ne bone komprenas kion povas aldoni poemoj ruslingve verkitaj
de Puŝkin en 1827 kaj 1829 en traduko fare de Edelŝtejn en 1991, des pli
ĉar mi trovas la esperantigojn stile neglektindaj, kontraste kun tiuj far
Ĥoves (1901-1968) el aŭtoroj supozeble samtempaj je li; sed tute
nepravigebla mi trovas la inkludon de la tradukoj far Zisman el Alfons de
Lamartin[1]
(tiel en la libro), apoteoz’ de elizi’, malpoezi’ kaj apostrof’, aŭ el la
al mi absolute nekonata aŭtoro Drununa, kiun makulas eĉ du-apostrofaj
substantivoj: *neglekt’-mien’, *grand’-medal’.
Same forigindaj
estas poemoj kun lingvaj kaj stilaj malglataĵoj, kun versoj kiel “Adiaŭ,
Nu, por reveni al
la elektokriterioj, kaj kiel prave skribas Zlatoje Martinov en kurta recenzo[2],
“antologion oni faras por publike prezenti la plej konatajn, maturajn kaj
estetike disvolvitajn poetojn, ne la komencantojn kaj simplajn talentulojn!”.
Dua kriterio:
“Kie eblis, por la kolekto estis elektataj verkoj, publikigitaj en ne tre
facile atingeblaj periodaĵoj aŭ tute ne publikigitaj antaŭe; nur
se tio ne eblis, estis farataj represoj el libraj eldonaĵoj. Tial oni ne
nepre trovos en la libro la plej konatajn poemojn de famaj aŭtoroj. Malpli
konataj poetoj, sed indaj por pli vasta kono, foje ricevis malproporcie multe
da spaco.” Tamen iuj ĉi-libraj poemoj legeblas en la dua eldono de
Kia estis mia
gajno
pro la
mut-silento?
Da feliĉo –
eĉ ne grajno,
nure ve’ kaj
pento.
Cetere, miaopinie
la ĉi-libra poemo La homo, de
Tornado (p. 36), meritus la lokon okupatan de lia Kanto pri la amo en EA.
Rilate la temojn,
dominas ia melankolio pro la tempopaso, pro la forpaso de juno, de amo… Recenzante
la antologion[5], Baldur Ragnarsson skribis
ke ĝenerale “la rusaj poetoj pli inklinas al sentoriĉaj
esprimmanieroj ol al intelektaj abstraktaĵoj” kaj ke “emocia pulsado pli
ol io alia karakterizas la vivon de tiuj poemoj”: “amo, tristo, esperoperdo,
despero, simple kaj sendevie esprimitaj sentoj”. Prave. Aliaj oftaj temoj estas
la urbo Moskvo kaj, idiomisme, la lingvo esperanto kaj Esperantujo mem, jam de Deŝkin,
Hohlov, Nekrasov ktp ĝis la nuntempo, kiel en jena forme leĝera kaj plaĉe
ironia soneto de Bronŝtejn (p. 66):
Venas vokoj kaj
mokoj el Esperantuj’,
ŝrikaj
pikoj, prudentaj kritikoj.
Venas em’ por
respondi al ĉiuj kaj tuj,
sed aŭtuno
malhelpas, amikoj…
Kio bone kongruas
kun plia kriterio: “Specialan atenton mi koncentris je poemoj, dediĉitaj
al aliaj poetoj kaj problemoj de poezia arto, – por montri fadenojn de
tradicioj en la poezia evoluo.” Tiajn ni trovas sur p. 11-12, 43, 63-64, 88
(vidu poste).
Enestas
ankaŭ poemoj politikaj, konkrete komunismaj, kiel tiuj de Nekrasov (p. 16)
kaj la tre atentinda poeto Gusev (p. 27-32), kaj post- aŭ
preter-komunismaj kiel ĉe Bronŝtejn (p. 58-59):
Mia prezidento,
dum mi vin
elektis,
vi, trans mia
dorso,
ruze reton
plektis.
Parenteze pri Bronŝtejn,
liaj poemoj eĉ en softa lego sonas kiel kantoj (evidente ankaŭ aliaj
poemoj estas kantoj, ekzemple Velura
sezono, de Povorin, p. 81). Kaj se paroli plue pri humuro, leganto trovos
ankaŭ ŝercojn en versoj sur p. 78-79 (verdire, la solaj plene
sukcesaj poemoj de Melnikov, tro katenita de la moskva formalismo).
Kiun skolon, kiun
stilon prezentas do ĉi antologio? Ni legas pri Naumov, en la librofina
biografia parto ( p. 147), ke la “ĝenerala stilkaraktero de lia originala
poezio iom proksimigas ĝin al kreado de E. Miĥalskij (kio ja estas
escepto en
Supozante ke la
antologio reprezentas taŭge la verkarojn de moskvaj versistoj
laŭlonge de multaj jardekoj, mi havas la impreson trovi en ĝi
ĝuste tion, lingve ali-vestitan daŭrigon de rusa tradicio. Kaj kiam
tiu ĉi kolizias kun la tradicio de la klasika esperantopoezio (Parnasa gvidlibro, la platena duopo
Kalocsay-Waringhien kaj parnasismo ĝenerale), niaj moskvaj aŭtoroj
senhezite esprimas lojalecon al la rusa klasikismo. Ekzemplo: la tiel nomata
“aborta rimo” (jen specimeno far Tonti sur p. 48):
Memorigas
grizaĵ’ pri terura
sanga ŝtorm’
de l’ patria milito…
Ne, ne farbos la
harojn tinkturo,
malgraŭ mok’
aŭ ridetoj kaŝitaj!!
Se mi bone
komprenis, tiajn kvazaŭrimojn defendas pasie Hohlov (p. 11-12):
Ah – kial
Esperanto ne havas la daktilajn,
dorlotajn rusajn
rimojn – simbolojn de la am’,
kolorajn rusajn
vortojn, rubenajn kaj berilajn,
karesajn en la
kanto, kortuŝajn en deklam’!
Ankaŭ la
ludema Bronŝtejn (p. 63-64):
Sekve, plendoj
plenveaj
pri nur puraj
rimparoj
iras kontraŭ
la stato
de l’ realo
afera.
Kaj Giŝpling
(p. 88):
Ĉe nia manko
de rimeblaj vortoj
lasante for la
manieron snoban
surmetu, Muzo,
hejman lozan robon
kaj benu min per
rimoj eĉ abortaj!
Kial
kontentiĝi per duonaj rimoj?, oni povus demandi. Kial ne rezigni entute
pri rimoj? Kredeble, ĉar tio lokus la moskvajn poetojn for de la komuna
modelo. Temas do ne pri strebo al poetika libereco (oksimoro!) sed pri
konstanta, persista provo adapti la lingvon esperanto al la rusa muldilo[6].
Jen la hoko en la ezoko! Ne tiom ia moskve rusfona skolo de
Reparenteze: Oni
povus akuzi pri io simila la iberan grupon, nome pri imitado, paŭsado ktp
de poetikaj modeloj hispanaj. Tamen ni, almenaŭ mi, deiris unuflanke de
konsciaj aŭ nekonsciaj modeloj hispanlingvaj kaj parte ankaŭ
ali-lingvaj (i.a. arabaj kaj finnaj), kaj ali-flanke de la diversseva (arĥaisme:
“diverslimfa”) E-poezia tradicio. Ĉi-rilate indas mencii la fakton ke,
kvankam sur malsamaj kulturvojoj, multaj same anglalingvaj kiel hispanlingvaj
poetoj de la 20a jarcento ribelis kontraŭ la rigora metriko de pli fruaj epokoj
vaste uzante la t.n. liberan verson, novan en ambaŭ literaturaj tradicioj[7].
En Esperantujo tian rompon aŭ liberiĝon alportis ekzemple William
Auld, Edwin de Kock kaj, plej abunde kaj profunde, Baldur Ragnarsson, se mencii
la nomojn de tri gigantoj de nia literaturo[8].
Nu, ni revenu al
niaj rusaj aŭtoroj: se, aldone al la rigidaj strofoj kun fiksaj
(kvazaŭ)rimoj, oni konsideras ankaŭ la jam menciitan fonan
melankolion, ne estas strange ke multaj poemoj sonas kiel tradukoj origine
pensitaj, konceptitaj en alia lingvo (la rusa) – aŭ eĉ kiel
pretervolaj pastiĉoj, ĉar, ju pli proksimas la aŭtoro al la
nuno, des pli la versaĵoj impresas anakronisme. Specimenoj legeblas sur p.
41 (Samodaj), 69 (Lukjanec), 74 (Melnikov), 80 (Povorin, nome poeto naskiĝinta
en 1962!), 105 (Ĉajka/Dadaev), 108 (Arosev; naskita en 1979!), 120
(Gudskov), 129 (Zlotnikova), 131 (Iljina), 132 (Jakovlev)… Pri ĉi lasta,
ekzemple, malfacilus diveni ĉu temas pri originala poemo verkita en 1975
(‘stas tiel!) aŭ pri esperantigo de rusa poemo el 1823. Anstataŭe mi ja
rekomendus legi Kun sopira koro, de la
hispano Gustavo Adolfo Bécquer (1836-1870), en superba traduko de Fernando de
Diego[9].
Mi konfesu ke, se
mi malicus, mi verkus poemon pri Moskvaj
sonoriloj kaj ĝia “moskva estetiko” kun jena komenco (laŭ fama
verso de Auld en La infana raso):
“Laŭ gonoriloj, la metrik’ necesas…”. Sed tion mi ne faros, verkinte jam
plurajn poemojn parte aŭ tute pri ĉi temo en mia poemaro Koploj kaj filandroj[10].
Ĉe
Giŝpling la modelo atingas sian limigitan perfektecon: la versoj sekvas
unu la alian glate kaj flue, ĉiam en la poetikaj limoj de la klasikisma
kadro. Temas pri bonaj poemoj, tamen eksmodaj aŭ, se paroli pli precize,
laŭ la modo de la 19a jarcento – jen verŝajne kial la recenzo de
Martinov malmencias lin.
Ankoraŭ pri
Giŝpling: se ni legas la enhave senmankan unuan strofon de La lingvo de espero (p. 84):
Por kio versas mi
en lingvo, kiun konas
apenaŭ dudek
mil stranguloj en la mond’?
Kaj eĉ el
tiu kvant’ nur tre malvasta rond’
la poezion
ŝatas kaj bezonas.
… aŭ jenajn
tri versojn el Voĉoj el paseo
(p. 85):
Tamen restis mi
viva. Mi nur legas kaj spektas
pri turmentoj de
l’ homoj, kiuj nun resurektas
dank’ al povo de
l’ Arto.
… aŭ la
plastikan komencon de Zebro-pasejo
(p. 89):
Striita estas mia
voj’,
samkiel zebro,
alternas
ĝojo kaj malĝoj’,
kaj lum’ –
tenebro.
… ni rekonos
elementojn de tio, kion Edwin de Kock nomis “mikrostilo” (alia nomo povus esti “ŝablonstilo”):
“La mikrostilo estas ne individua sed ĝenerala por periodo aŭ fine
eĉ tuta lingvo. Ĝi kvazaŭ prezentas minimuman standardon de
kompetento, kun ioma tendenco al kliŝeco. Precipe, kaj ne nur, por la
prozo ĝi havas grandan valoron. Sen ĝi lingvo apenaŭ povus
taŭgi kiel esprimilo de matura romanarto, aŭ eĉ la bonaj eseoj.
Aliflanke ĝi alportas ankaŭ certajn malavantaĝojn. La ĉefa
estas, ke ĝi trofaciligas la produktadon de versoj. Pro tio, en Esperanto,
svarmas la originaloj sensignifaj – por ne paroli pri la tradukoj – far
entuziasmuloj kiuj neniam meritos la nomon de poeto. Sed ĉi tio ne tro
gravas, krom kurtatempe konfuzi iujn legantojn, tiel ke ili ne ĉiam
kapablas distingi inter straso kaj oro. Plej granda problemo, tamen, estas, ke
eĉ bonaj poetoj (precipe kiam mankas la inspiro) ne malofte cedas al la
tento fariĝi nuraj mikrostilistoj.”[11]
Tion mi dirus provizore pri la onie ŝatata poezio de Giŝpling, al kiu
mi iam revenos en recenzo de liaj poemaroj.
Naumov, mi
konsentas kun Gudskov, estas alia afero. En la enigma Duone (p. 93) aŭ en Vi
estas nur…(p. 97) eksonas aparta voĉo, kun novaj bildoj kaj versoj
malŝablonaj. Similan aprezon meritas ankaŭ la poemo Ŝtoneto, de Arosev (p. 109).
En libro kun la
jam menciitaj biblieskaj subtitoloj enestas pliaj pekoj kaj peketoj: oscediga
metriko plur-amfibraka (p. 34) pensiganta min pri “tiuj bedaŭrindaj
Maorioj, kondamnitaj de Clark al morto per oscedado: Cetere la laca spirito sopiras al nura ripozo…”[12];
jen versoj kaj eĉ tutaj poemoj ŝablonaj aŭ banalaj (Lukjanec, p.
67-70; Novikova, p. 71-73; Vysokovskij, p. 91-92; Ilutoviĉ, p. 102;
Ĉajka/Dadaev, p. 106; Arosev, p. 108; Motylova, p. 133;
Soljakova/Barabaŝka, p. 135); jen pecoj rebuse stumblaj (Arosev, p. 107;
Ĥmelinskij, p. 123), kiuj same nur balastas la kolekton.
Konklude: kial mi
titolis ĉi recenzon Malpretertempe?
Tial ke la poetoj, anstataŭ antaŭeniri, progresi aŭ evolui
rilate al la estetiko de sia tempo, restas ankritaj sur la madalaj[13]
akvoj de klasikismo, lasante ke la tempo fluu preter ili.
Ĉiel ajn,
kaj kvankam mi ne kundividas la entuziasmon de Ragnarsson, ĉi volumo
prezentas interesan materialon, certe utilan por kompletigo de la rusa parto de
nova eldono de EA, kaj krome havindan
por interesiĝantoj pri nia originala poezio.
[1] Alphonse de Lamartine (1790-1869).
[2] “Valore, sed ĉu vere ‘skolo’?”, Literatura Foiro, ¿? xxx.
[3] William Auld (red.): Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1981. 2a
eld., rev. kaj kompl., Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio, 1984, 887 p.
[4] vladimiro (analoge al “aleksandro”): kvarversa strofo uzita en la traduko de La bapto de caro Vladimir far Tomáš
Pumpr, en la originalaj poemoj Al unu el
la poetofratoj kaj Letero al "
[5] “Eksterordinara superrigardo pri kultura fenomeno en nia kulturo”, Esperanto 1209, dec. 2007, p. 252.
[6] Kontraste, japanaj
E-poetoj adaptis la formojn hajko, tankao ktp al
[7] Martin J. Duffell, The liberated line: versifying in the twentieth century (La
liberiĝinta linio: versado en la dudeka jarcento), Hispanic Research
Journal, 10, 2, apr. 2009, p. 157-173.
[8] El ĉi vidpunkto oni povus aldoni pliajn
poetojn, i.a. Victor Sadler, Aldo de’ Giorgi, Mauro Nervi, Miguel Fernández,
Gonçalo Neves, István Ertl, Mao Zifu…
[9] Hispana
Esperanto[-]Federacio, Zaragoza, 1972.
[10] Ekzemple: koploj 23 (Se skolo pendas…) kaj 29 (De parnasaj rimoj…); Disonanco; Arto poetika; arto poezia;
En vespera horo.
[11] Edwin de Kock, La poeto William Auld, en En barko senpilota, Edistudio, Pizo,
1987, p. 40-45.
[12] Gaston Waringhien, Skizo de Esperanta Metriko, en Parnasa gvidlibro, 3a eld., Edistudio,
Pizo, 1984, p. 19.
[13] madala: neprofunda.