Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Pri simplaj homoj en normala lingvaĵo

Ricardo Felipe Albert Reyna

Nomoj kaj sortoj, de Júlia Sigmond, eld. Exit, Cluj-Napoca, 2011, 110 p., ISBN 9786069246030.

Júlia Sigmond estas delonga verkisto en esperanto. Ŝi estas ankaŭ delonga parolanto de hejma esperanto. Kaj tia duflanka (beletra kaj hejma) uzado klare speguliĝas en ŝia plej freŝa verko, kiun mi legis plurfoje antaŭ ol mi decidis kiel recenzi ĝin.

Lernolibro pri recenzoj eble preskribus, ke oni difinu la lokon de verko en la verkaro de aŭtoro, kaj la verkaron de aŭtoro en la rilatoj vivcirkonstancaj kaj literaturaj. Nu, mi ne estas tiel ambicia, precipe ĉar tiajn sciojn biografiajn kaj literaturhistoriajn mi tute ne havas nek povas akiri facile. Tamen mi povas prilumi kelkajn angulojn, kiuj espereble kontribuu al ia (dezirinde sobra) pritakso de ĉi tiu kolekto de rakontoj.

Ĉar, jes ja, kiel la strikte priskriba titolo montras, la libreto de nia aŭtorino estas ŝajne senfadena kolekto da personnomoj, kies vivhistoriojn ni ekkonas. Pri kiaj vivhistorioj temas? Ili estas normalaj homoj, kiel ci kaj mi, kiuj naskiĝas, vivas kaj mortas. Ili estas homoj, rapide skizitaj kvazaŭ per peniktuŝoj (tamen realecaj, eble eĉ realaj), kies centro estas iliaj emoj kaj malemoj, nescio kaj pasio, sen plia horizonto, kiujn la vivo pelas de plaĉoj al malplaĉoj kaj inverse. Ili vojaĝas tra la vivo per siaj lertaj-mallertaj decidoj en favoraj-malfavoraj cirkonstancoj, iele trapele duone malbone.

Oni povus konsideri la rakontojn ampleksigitaj klaĉoj de nenifara najbaro, aŭ kronikoj pri nekonatoj en renkontiĝo kun geamikoj aŭ kun familianoj en posttagmanĝaj konversacioj; fakte, dum mi legadis, mi havis fortan impreson, ke avino rakontas al vizitantaj familianoj, dum ĉi tiuj neniam scios, kiom el la rakonto estas reala kaj kiom estas ornama. Tamen, se la rakontoj ne estas veraj, ili almenaŭ estas bele eltrovitaj "mensogoj"; nome ĉar tiaj simplaj-komplikaj sortoj okazas ĉirkaŭ ni ĉiun tagon, malgraŭ la mala opinio de aliaj recenzantoj, kies konatoj eble havis pli rutinajn vivojn, eble eĉ enue raciajn. Tiuj vivo-sortoj estas tipaj de Eŭropo en la 20a jarcento, tamen mi povas imagi tre similajn en preskaŭ ĉiu mondoparto kaj en diversaj epokoj; nur akcesoraĵoj malsimilus. Aŭ eble mi dorlotas mian fantazion...

Kelkaj rakontoj estas individuaj tragedioj ampleksantaj jen unu, jen plurajn generaciojn, pro nebridita pasio (Adela, Elmero, Florika), aŭ pro nebridita memtrompo (Georgo), aŭ pro forlasiteco kaj nehelpateco (Jozefo). En la kazo de Kazimiro ni trankviliĝas pro lia saviĝo el promalsana tragedio. Linka prezentas tutan vivon da ĝojoj kaj malĝojoj en nuraj dek du paĝoj. Kun Marioara ni dividas ĝojegon pro ricevita letero en fono de preteksta longa rakontero pri loko fadenanta la tutan rakonton. Apud Olga ni lernas, ke surteraj paradizo kaj infero dependas de homaj kondutoj kaj sintenoj. La vivo de Peeter estas ekzemplo de saviĝo el angoro per persista laboro. Se Stepan avertas ke, se la animo mortas, ankaŭ la korpo mortas sekve, tamen Viola donas al ni esperon, ĉar eblas saviĝi el la morto per sopiro.

Por fora leganto eble ne gravas tio, kiel venis la aŭtorino al tiuj kortuŝaj rakontoj. Por tiuj el ni, kiuj havis bonŝancon iam, eĉ nur tanĝe, renkonti ŝin (ekzemple, okulsigne al Júlia, mi estas tiu kompare pli juna "anĝelo", kiu en la Libroservo de la Bjalistoka UK aĉetis relative grandan amason da libroj, kies altan prezon mi pagis rekte al ŝi), la eble membiografia karaktero de parto de la rakontoj nur aldonas al la kortuŝeco de la tuta kolekto.

De kiam ŝi ricevis la pokalon de "Nova Talento" en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1969 (tion mi ne vivis mem, ĉar mi eklernis esperanton en 1977, jaro de UK en Rejkjaviko) ĝis ĉi tiu rakontaro, kies Postparolo havas daton de la unua de aprilo 2011, ŝia ne tute diskreta literaturado ampleksis premiojn, librojn, pupteatron, redaktoradon... por ne mencii ŝian organizan engaĝiĝon en la socia vivo de Esperantujo, kio inkluzivas ankaŭ la dek du novajn fabelojn, kiujn ŝi rakontas senĉese al ni el KD, kvazaŭ elektronika panjo aŭ avinjo.

Do ĉi tiu rakontaro estas apenaŭ pli fajne polurita surpaperigo de tio, kion ŝi verŝajne faras en sia ĉiutaga uzo de la lingvo, eĉ familie kun sia edzo, la esperanto-verkisto Filippo Franceschi, alinome Sen Rodin, kiu redaktis ankaŭ ĉi tiun verkon.

La lingvaĵo de la edzino estas preskaŭ nepercepteble malpli avangarda ol tiu de la edzo, tamen sur ambaŭ sidus bone la priskribo, ke ĝi estas normala esperanto de Eŭropo, kun siaj tipaj leksikaj malglataĵoj (tamen tiel plaĉe allaseblaj, laŭ mia takso, kiel la trajtoj de aliaj esperantoj, eĉ se nur ĉar tio donas lokan "eŭropan koloron") kaj kun sintakso komuna al plimulto de eŭropaj lingvoj, kiu fuĝas de ordoj tipaj nur en malplimultoj; do longaj "komplementoj", kaj precipe prepoziciaj "komplementoj", kutime ne antaŭas la vortojn, de kiuj ili "dependas", dum la tuto havas duone liberan vortordon, almenaŭ en la limigita senco, ke la subjekto ne ĉiam nek nepre antaŭas la verbon.

Ne gravas ke ŝi foje kreskigas infanon kaj foje nur kreskas la etulon. Mi trovas tiajn ŝanceliĝojn nura pipro kaj spegulo de la fakte uzata esperanto malgraŭ la skandalo, kiun tiaj fenomenoj reprezentas laŭ niaj lingvaj severmoraj fariseoj, kiuj kutime ŝiras siajn lingvajn vestaĵojn pro tiaj lingvaj ofendoj. Sed, kiel dirus multaj kristanoj: kiu estas libera de (lingvaj) kulpoj, tiu komencu la ŝtonumon.

La plej grava, laŭ mia pritakso, estas, ke ni jen havas facile kaj rapide legeblan rakontaron pri simplaj homoj en normala lingvaĵo, kun tia polurado, kiu sufiĉas por ŝminki ĉiutagaĵojn nur por fari ilin pli allogaj, tamen for de virtuozaj stilekzercoj, lingvaj saltoj kaj transkapiĝoj de nia literatura cirko, kiajn ni vidas precipe en niaj poetoj. Fakte, mi preferas ŝin kiel poeton malgraŭ ŝia foje dolĉaĉa stilo, kiu similas al tiu de Ĝubran' Ĥalil' Ĝubran', la fama usonaraba verkisto en la araba kaj en la angla, kiu populariĝis en la t.n. "kontraŭkultura (mi dirus "alikultura") movado" de la 1960aj jaroj (n. 1883, m. 1931). Do jen estas ĉeffluero de nia diligenta kolegaro, konvena kaj eĉ necesa ŝmiro, por ke iru plu la karavano.

 

 


Reen al:

Nomoj kaj sortoj Júlia Sigmond Listo de recenzoj en Beletra Almanako Ĉefpaĝo originala literaturo