Nikola
Rašić
Meti la tutan mondon en
poemon,
disbati la lingvon kaj tiam krei...
En la profundo,
de Jorge Camacho, eld. Mondial, Novjorko, 2013, 320 p., ISBN 9781595692597
Mi fakte ne scias kiel oni recenzas poemaron. Sed mi
probable scias kiel oni devas legi poezion tian: Per plene malfermitaj okuloj,
per klara menso kaj spirito, per la koro, por banale metafore esprimi sin. Sed
antaŭ ĉio legi kun emocio, sentante samtempe ĝian formon kaj
ties mesaĝon. Poemoj estas lingvaj artaĵoj kaj oni devas trakti ilin
kiel tiajn. Samkiel juveloj ili estas kaj metiaĵoj kaj artaĵoj. Oro
kaj diamanto estas nur materialoj, dependas kiel oni uzas kaj aranĝas
ilin. Sed foje ankaŭ simpla ŝtoneto aŭ peceto de vitro povas
akiri valoron juvelan, se arte aranĝita. Kompreneble nur majstroj kapablas
tion. Simile poezio postulas mastron kaj majstron, iun kiu mastras la lingvon
kaj majstras je vortoj kaj iliaj valoroj, signifoj, pensoj, emocioj. Ĉar
finfine, poeto konstruas per vortoj ordinaraj tiel ke la rezulto fine eksterordinaru,
tiel ke fine kaj la lingvo kaj la leganto ricevu ion novan.
Poemoj devas impresi,
prefere frapi vin ol petoli, prefere skui vin ol enluligi en la sekurecojn de
la vivo kaj rutinaĵojn de lingvo kaj penso. Poemoj devas antaŭ
ĉio ne banali, ili devas rompi ion en vi, malfermi pordon al io ĝis
tiam ne vidita, ne vivita. Poemoj devas esti sinceraj kaj honestaj, ĉar
ili estas animaj produktoj kaj ili celas trafi kaj enplekti la animon. Tial
poemi kaj poeti portas enorman respondecon: pri la vortoj, sed ankaŭ pri
la legantoj.
Tiel, do, mi legis la
lastan poemaron de Jorge Camacho. Ĝi perturbis mian vivon, ĝi skuis
miajn ideojn, ĝi ŝancelis miajn kredojn kaj konvinkojn. Ĝi
invitis min repripensi ĉion: la vivon, la filozofion, la mediprotektadon,
politikon, amon, sekson, miajn lingvajn gustojn, kaj mian kaj vian Esperanton.
Mi legis ĉiujn liajn librojn kaj plej multajn poemojn, klaras al mi la
radikoj kiuj elkreskis en tiun ĉi arbon, sed tiu ĉi estas la dinamito
kiu detruas ĉion kaj tamen rekonigas la poeton kiel tiun saman, kiu verkis
la ceterajn versojn jam al ni konatigitajn.
Unue mi lernis ke:
poemo
estas kiel ovo;
se ĝi venas mem,
ellasu ĝin; se ne, do
tute ne gravas; sed,
se tamen fine ĝi
venos, prefere
demetu ĝin
ronda
(p. 5)
Kiel kompleta, kiel ilustra, kiel vera, kiel bela! Kaj
kiel samtempe kaj poemeca kaj oveca!
Post tio la leganton
atendas plia ducento da poemoj, ĉar tiu ĉi libro estas la plej
ampleksa libro kamaĉa, preskaŭ kiel ĉiuj ceteraj liaj libroj
kune. Li demetis ja grandan ovon ĉi-foje.
Malfacilas recenzi ion
tian, ĉar ĉiu poemo povus meriti apartan recenzon, ĉiu poemo
estas ja mondeto por si mem. Se foje
malfacilas kompreni tiujn mondetojn, la aŭtoro helpas per diversaj
glosoj. Ili rilatas ĉu al neordinaraj ĉu al nePIVaj vortoj,
ĉar Camacho zorge flegas sian krudaĵon, la Esperantan lingvon. Li
klare motivas diversajn neologismojn (ekz. bildingo = konstruaĵo) aŭ
reuzon ĝian trovitan jam ĉe aliaj poetoj. Fine de la libro
troviĝas ankaŭ eta glosaro, kun klarigoj. Siajn ideojn pri neologismoj
li klarigas en la aldonita intervjuo siatempe donita al Kontakto: “la
vortojn mi ne proponas; mi simple uzas aŭ ekuzas ilin okaze de bezono, kio
estas tute subjektiva kriterio, same valida kiel tiu de aliaj uzantoj de la
lingvo.” Kelkfoje li ankaŭ mesaĝas sian “lingvopolitikon” klare
distanciĝante de la klubo de tiel nomataj “bonalingvistoj”, kiuj arogas al
si foje la funkcion de lingva polico (opinio mia, eble ne kamaĉa) kaj
proklamas krucmiliton al la uzantoj de neologismoj. Eble temas pri homoj kiuj ne
legas poezion, sed certe pri ideologia postulo kiu neglektas la lingvon kiel
tian.
Estas bona ekstraĵo
havi tian intervjuon kun diversaj opinioj de la aŭtoro kaj sendube
ankaŭ la eseon prikamaĉeskan de Probalo Daŝgupto (por tiuj kiuj
povas sekvi kaj kompreni), sed mi ial preferus ilian foreston. Ili helpas
kompreni la poeton, jes ja, tio eble utilas, sed povus malutili en alia senco.
Nome, post kiam la poeto elkovas sian ovon, ĝi ne plu apartenas al
li/ŝi. Ĉiu leganto rajtas, povas kaj devas interpreti ĝin
laŭ sia kompreno, metante ĝin en sian idean kaj emocian mondon. Ne
gravas kiu poemon verkis, ĝi estas afero kiu en la momento de legado
apartenas al la leganto, la aŭtoro per siaj interpretoj estas simple
superflua. Ofte ankaŭ la kritikistoj aŭ recenzantoj.
Eble mi estas iom ekstrema
anarkisma[1] poranto de la absoluta libereco de poemo, eĉ de
ĉiu vorto uzita: en la momento de uzo ĝi apartenas al la kreanto –
nur li scias kion li celis kaj volis – sed poste en la komunika procezo ĝi
transiras al la ricevantoj, kaj tiuj ja redifinas ĝin ene de siaj mensaj
kaj spiritaj mondoj. En tiu senco la lingvo ĉiumomente rekreiĝas kaj
la poemoj refoje ekvivas ĉiumomente kiam legitaj: al la poeto apartenas
nur la unua – ja decidega! – momento. Pri la cetero li certe kulpas, sed ne plu
havas regon, li ne plu havas povon kaj influon… liaj poemoj vivas sian vivon en
tiuj ekstraj dimensioj (ja eksterdimensiaj per si mem) de la universo: la
lingvaj spacoj kaj ebenoj de kreivo, fantazio. Poetoj povus prave diri pri
malpoeziemuloj: Homoj sen fantazio serĉas rifuĝon en la realo.
Do, tute kruele por la
poeta memo kaj narco (mia neologismo derivita de la radiko “narcismo”)[2] mi preferus poezikolekton sen aldonaj informoj pri la
ideoj de la poeto. Se io tia jam enestas, tiam avertendas ke la interpreto de la
poeto estas nur unu el la eblaj: tiukaze li havas statuson de unu el la
legantoj, neniel privilegiita. Poemoj estas orfoj: ili ja havas naskintojn sed
ne gepatrojn, poemoj estas ĉiesulinoj. Se ne, ili ne estas bonaj.
Nu, la poemoj de Camacho ja
estas bonaj, kaj ni revenu al ili, kvankam mi ĵus preskaŭ senrajtigis
la aŭtoron je ili. Tio en si mem estas tipa troigo recenzula por
hiperboligi la signifon de la poema aŭtonomio, ĉar poemoj ja estas
aferoj antaŭ ĉio personaj, kaj nur difinita homo, ĝuste tiu poeto,
povis enmondigi ilin tiaj, neniu alia. Tial la aŭtoro ja gravas – lia idea
kaj lingva mondo finfine influas la tuton, li estas la unika generilo de tiu
unika opuso,[3] de tipe aŭtoreska poezio, kaj ni estus blindaj se
ni ne tuj rimarkus tion ankaŭ en tiu ĉi kolekto – ke ĝi estas
tiom tipe kamaĉeska.
Tial ĉiu poemo vivas
per iom absurda kunekzisto de la du kontraŭdiroj – ĝia
kondiĉiteco je difinita poeto mem, kaj ĝia principe libera vivo tute
sendependa de la aŭtoro kaj en plena dependeco de la leganto. Tio faras la
recenzadon de poemaroj fakte neebla: oni ne povas eniri la kapon de la
aŭtoro kaj ne eblas anticipi interpretojn de ontaj legantoj (nek havas
sencon).
Restas al ni, ŝajne,
nur vidi kion la poemoj faras al ni kaj al la lingvo kiel ilia farilo.
Kiel jam dirite, Camacho
ofte perturbas la mondon kaj la lingvon, interpreton de la ideoj…
Vidu ekzemple:
Amikete
Amikete de las malnacjes,
estó,
estó,
jam
temp’ kadá…
(p.
13)
Ja, tipe por Camacho. Jen la demando: en kiu lingvo estas
verkita tiu ĉi triverso? Ĝi eĉ ne estas Esperanto, eĉ ne la
pra-Esperanto de Zamenhof. Tamen nur al esperantistoj ĝi signifas ion.
Kion mi vidas ĉi tie estas tiu konstanta emo de Camacho esplori ĝis
en la fundojn kaj abismojn de la plej elementaj tavoloj de la lingvo. Li uzas
eĉ ne la lingvajn genojn, sed pecetojn de lingvaj kromosomoj, partetojn de
la DNA de Esperanto, por sekve krei per ili. Tiu ĉi poemo estas
kvazaŭ lingvobiologia eksperimento kaj pruvo ke eblas poeti eĉ se oni
havas nur minimumon da lingvo. Por ne diri ke krome la signifo estas profunda,
la ideo sprita kaj la efiko tute astre nigratrua: la lingvo kvazaŭ
implodas sian pramemon, en siajn praatomojn, kaj jen reeksplodas kiel rezulto
de kolizio de materio kaj antimaterio, jen la bigbango[4] de la Esperanta universo. Jen poezio kreita el subatomaj
partikloj de la lingvo kaj jen oni sentas ene la vivon de Higgs’a bosono kiu
donas la vivon kaj mason de la lingva materio. Nekredeble kion tiu Camacho
povas fari: detrui kaj samtempe rekonstrui kompletan lingvan universon.
Kion cetere la poemoj faras
al ni, kion Camacho faras al ili?
Ofte li estas simple
sprita, kaj tiu spriteco tiam originas el la lingva aŭ pensa materio mem.
Se simion mi kombas,
simiaj haroj falas.
Se mi kombas min mem
– egalas.
(p.14)
Simpla poemo. La poeta celo ŝajnas esti modesta: li
simple amuziĝas per la komparo kaj substrekas la efekton per simpla kaj
nealtruda rimo. Ĝi provokas simplan rideton kaj bazecan lingvan plezuron.
Tiaj en la libro multas. Kaj ja sufiĉas, belaj bonfaraj poemetoj, agrablaj
lingvaj ludetoj, amuzaj bildoj, ridovekaj. Ege homaj.
Multas ankaŭ poemoj
bildivaj kaj vidigaj, kiel Kanarioj (p.15). Tiaj poemoj konsistas el
serioj de koncizaj kaj fortaj bildoj (La-Palmo: sundisko mole sinkas
/ en cindran oceanon / obtuze horizontan).
Al la sama insularo kaj
(por ni) la plej fama insulano Juan Régulo, estas dediĉita la poemo La
feliĉaj insuloj (p.16). Per mallongaj energiaj versoj en forta ritmo
de frazo Camacho per tipe propraj maniero kaj erudicio rakontas la historion
kaj la esencon de la Insuloj. Tiaj poemoj instigas la leganton tuj
konatiĝi kun la Insuloj, legi pri ilia historio, ĝui ties poetojn,
kompreni iliajn vivon kaj vivokialojn. Ankaŭ tiaj poemoj amasas en la
libro: Camacho ofte instigas al scio kaj kompreno kaj faras tion per fortaj
poeziaj rimedoj, la ritmo kaj vortelekto. Li konstante spronas, tenas atenton
kaj provokas bildojn. Camacho estas poeto meditinstiga kaj bildokrea.
Bildon li kreas ofte ne nur
lingve sed pure vide, rerigardu la poemon ovo! la fingro de la morto
(p. 21) estas unu tia poemo kiu evoluas kojnoforme ĉiam reduktante sian
vivospacon ĝis la fina fizika malapero, post kiam eĉ litero ne plu
povas ekzisti: la poemo laŭlitere mortas dumvoje al sia fino: jes,
ĝi finiĝas… kaj fine ĝi similas la morto-montrofingron, montron
de la morto… Ankaŭ aliteracio ludas sian rolon. Ofte, pli ofte ol rimoj,
kiujn Camacho ŝpare kaj celkonscie uzas… verŝajne li tro timas ilian
eblan banalon.
Aliloke (p. 39) li ludas
per la sono de morto en la poemo titolita mrt:
vanuos la vokaloj
kaj, el la longa vorto,
restos plue
konsonantoj,
minerala subskribo de la morto.
Ĉi tie, samkiel plurloke cetere, Camacho disnudigas
la lingvon kaj fosas profunden preter la surfaco, preter la senco kaj sono,
preter la ekstera ŝajno ĝis la fina enhavo, kaŝita en la vorto.
Senigante la vorton de ĝiaj esencaj partoj formaj (ties vokaloj) li venas
al la esenco preterforma: la skeleto konsonanta, la skeleto vivonporta sed ne
plu viva. Camacho malkovras kion la lingvo povas malkovri al ni se ni scias
serĉi.
Rimarku pri la poemo la
fingro de la morto kiom fortas la bildo, ĉar temas pri bildo de glacia
stalaktito, glacia fingro de la morto. Oni praktike sentas la froston de la
mortospiro. Se la poemo haltus ĉe tio, tiom jam sufiĉus. Ĝi jam
estus bona kaj forta poemo. Sed tiu ĉi havas pliajn tavolojn, unu kognan
kaj unu filozofian, ambaŭ ekzistencialismajn ĉar:
Nuntempaj sciencistoj rigardas Antarktion
ne kiel glaci-blokon senmezure statikan,
sed kiel enton vive, plej dinamike ŝanĝan.
Parenteze,
foje, en frida oceano, kelka akvo
kristaliĝas
en glavon da glacio fulme densiĝanta
alfunde, profunden, pli
profunden,
kaj ĉion kion ĝi tuŝas ĝi frostigas
(ĉu eĥinon dolore seneĥan,
ĉu
simetrie sendefendan,
aspran asterion)
donante sur
la flua voj’
morton
al ĉia
viva
aĵ’
Tiun procezon plene naturan
fakuloj baptis “la
mortofingro”
kiel se temus pri fenomeno
ekster la spert’, ordinaro homaj.
Jen kiel Camacho okupiĝas samtempe (kaj tamen
koncize) pri ĉio ebla: scienco, ties senco kaj terminologio, pri la kogna
kaj poezia tavoloj, profunde homa signifo de tiu scienca fakto, pri ties
metafora valoro senca kaj bilda, sed samtempe li solvadas ankaŭ la normajn
demandojn de sia verkolingvo: li klarigas piednote la distingon kiun li faras
inter “Antarktio” kaj “Antarkto” kaj pravigas la uzon de la nenormaj formoj
“statika” kaj “dinamika”, ĉe kio li ankaŭ referencas al kelkaj
klasike bonaj uzantoj kiel Ragnarsson kaj lia eseo pri alia poezia verko, Poemo
de Utnoa, do esence metapoezia teksto. Ne malrimarku ankaŭ la belajn
asonancojn kaj aliteracion kiel aspra asterio… eĥino dolore
seneĥa… kaj en la lasta oni enmetas praktike fizikan emocion,
dolorsenton en la tohuvabohua zaĝo kiun li kreas.
Jen do poemo kiu enhavas ĉion kion bona
poemo povus enhavi. Kaj super ĉio ĝi igas nin pensi, ĝi montras
Pluras tiaj poemoj en la
libro. Mi ŝatis aparte la poemon Kadizo (p. 211), kie la poeto
promenas tra la urbo tute senpretende kaj enmarigas lacajn piedojn, ĝuas
la momenton de ripoza sento kaj observas la traurban ĉiĉeroninon.
Fine oni havas la impreson ke la poeto pli bone priskribas kaj bildigas la
urbon al ni ol la ĉiĉeronino mem. Ja temas pri du malsamaj metodoj de
priskriboj, la lia estas la poezia. La poezio iras trans la kono kaj kernen de
la kompreno. Similetosa estas La urbo (p. 235). Camacho ŝatas
mediti pri urboj, ne nur pri la naturo (preskaŭ stereotipa por poetoj, kaj
Camacho ja ĉefe malstereotipas).
Camacho ankaŭ bone
konscias pri la kulturo de sia publiko ĉar li mem venas el la sama medio.
Pluraj poemoj traktas
temojn kiel lingvo universala (p. 29), kiu rilatas al la universala
lingvo de klasika gitaro, de peniktuŝo aŭ al la universala lingvo de
rizplado spice komponita de talenta kuiristo aŭ lingvo sorĉe entenata
en glas’ da ruĝa vino… “ĝis abrupte sin trudaĉas vortoj krude
/ dialektaj / je ŝajno, je potenco, je ŝiro, je perfido”. Tio
ĉi evidente ne estas poemo pri esperantoj sed pri lingvo ĝenerale,
pri la materialo kaj ilo de poezio…
Samkiel en la poemo mrt
la poeto uzas la metodon diserigo, de lingva malkonstruo por glosi al ni la du
nomojn de unu hispana urbo. Mi ne povas bremsi la bezonon citi la poemon
komplete por montri tiun ĉi unike kamaĉeskan metodon:
Huelvo kaj Onubo
Urb’ andaluza
du nomojn
ricevas en
Esperanto:
Onubo laŭ
la latina;
laŭ
la hispana – Huelvo.
En Huelvo brizo blovas, siblas preter strat-anguloj,
inter bildingoj sen simetrio,
pelante lacajn homojn al nebelaj celoj.
Onubo estas
nubo sonĝe substantiva
kun la formo de
vokalo
ronde
molkontura.
Du nomojn urb’
andaluza
en Esperanto
ricevas:
Huelvo laŭ
la hispana;
laŭ la latina – Onubo.
Mirindas kiel li jen ree sukcesas fari tion: doni al ni
la ŝajnon de preskaŭ ekzakta bildo kaj sento al la urbo
ĉi-rilata. Ekregas min la sento ke mi ekzakte vidas la urbon, fakte du
urbojn, kvankam mi ne povas priskribi kion mi vidas. Kvankam la bildo nur
konturiĝas, la sento estas kvazaŭ mi konus ilin, la du urbojn kiuj
estas fakte unu, multe pli bone ol post legi enciklopediajn artikolojn pri
ĝi. Kaj kiel li priskribas ilin, ja kiel du urbojn malsamajn, laŭ la
bildo de la literoj ilianomaj, ĉu ne brile? Kaj denove tiuj fortaj
asonancoj kaj aliteracioj:
Onubo… nubo / … kun la formo de vokalo / … molkontura.
Li do uzas la asonancon en la nomo mem, kaj per la formo de la litero “o” nur
plifortigas tiun bildon. Ni notu la kvalifikon de la urboj per du belegaj
poeziaj metaforoj kaj fortaj kompleksaj bildoj akompanataj de fortaj sonoj –
la brizo... kiu siblas... / inter bildingoj sen simetrio (ĉu
vi ne aŭdas la sibladon, ĉu vi ne vidas la sensimetriajn bildingojn?)
kaj nubo sonĝe substantiva… nur poeto povas havi tiajn
sonĝojn, nur poeto povas dispecigi ilin ĝis ilia mema substantiveco,
nur poeto povas redukti absolute ĉion ĝis la formo de la ĉefa
vokalo kaj ties litera formo. Por tio ni ja havas poetojn!
Ĉio estas en la nomo,
en la formo. Komencu do serĉi tie. Kaj finu la serĉadon tie. Jen la poezio. Kaj fine
denove absoluta kamaĉajo: li kvazaŭ donas du esencojn al tiu unu
urbo, du esencojn derivitajn el la du nomoj, du manierojn vivi kaj
prezentiĝi viva, depende de la nomo uzata, de la lingva maniero enviviĝi.
En Esperanto kaj la latina la urbo malsimetria fariĝas ronde molkontura,
ĝi alivestiĝas, vivas alian vivon. Kaj Camacho samtempe faras etan
servon al sia propra poeziilo, la lingvo Esperanto, li instruas al sia lingvo
kiel nomi la andaluzian urbon sen forgesi la hispanan radikaron. Li
riĉigas Esperanton, instruas la legantojn kaj transpontas la du mondojn –
la nekuraceble provincecan lokan andaluzian kaj la internacian. Ho, jes, post
tia poemo oni nepre ekdeziras viziti Huelvon, Onubon, senti la brizon,
aŭdi la siblon kaj observi la lacajn homojn pelatajn al nebelaj celoj,
provi kompreni ilin kaj fine la poemon. Iel sukcesas Camacho ĉiam la
samon: meti la tutan mondon en unu poemon. Kaj ĉiufoje alimaniere.
Jen do kiel li poetas. Mi
kredas ke tio sufiĉas, kaj mi sincere rezignas kaj malemas plu teoriumi.
La libro ja dikas, la poemoj multas, kaj se mi lasus min samtiele plui mi povus
verki libron pri la libro. Pri ĉiu poemo oni povus verki eseon. Kaj tio
trous. Sufiĉu ĉi tie averti vin pri la kvalito de tio kion vi legos.
Indas legi, se vi ne jam
faris, ankaŭ la ĝisnunajn librojn kamaĉajn. Per ili li sin
anoncis, li lasis senti ke jen venas poeto. Serioza poeto. En tiuj libroj li
elprovis diversajn rimedojn, diversajn metodojn kaj formojn, li abunde eksperimentis.
En tiu ĉi lasta libro oni sentas ke ne plu temas pri eksperimentado. La
poeto jam scias kion li volas kaj kiel li tion atingos. Li jam estas elformita
poeto, matura kaj memkonscia sed antaŭ ĉio ĝisdetale plenkonscia
pri sia ilo de kreado, sia lingvo Esperanto. Jorge Camacho prezentas sin al ni
ne plu kiel poeta anonco, sed kiel anonco de granda poeto, kiu definitive
rajtas enviciĝi apud nomoj kiel Ragnarsson, De Kock aŭ Auld. Mi rajtas riski mian reputacion kaj senhezite (tamen
postpripense!) diri: jen klasikulo!
Se mi diras tion mi plene
malhavas emocion, ĝi ne estas ekzaltita krio, ĝi ne estas malkovro…
ni ja estis avertitaj… temas pri konstato post frida analizo, kaj temas pri
rezulto de memanalizo de mia perturbita menso kaj sento post la legado. Libro
kiu tiom elreligas vin (por inviti al rekonstruo) estas bona poezio. Inter la
plej bonaj kiujn ni povas legi en tiu ĉi lingvo, kiun Camacho igas des pli
mirinda.
[1] La aŭtoro preferas uzi la formojn
“anarkisma”, "konstrukco", "bildiva", "post
leginti" k.a. al la vortare resp. gramatike ĝustaj “anarkiisma”,
"konstrukcio", "bildigiva", "leginte / post ol
leginti" – Red.
[2] Laŭ PIV
la korekta formo devus esti narcisismo, derivita el Narciso, la grekmita
persono. Tamen multaj uzas la formon narcismo, verŝajne
lingvointuicie por eviti la haplologion (dufoja “is”), sed ne ekzistas la
radiko “narc-“. Persono estas narca aŭ narceca, kaj tiu
fenomeno de malsaneca memadmiro nomiĝas narcismo. Narcisismo
tiam signifus posedon de eco komuna kun persono nomata Narciso, ĝi do
havus referencan valoron rilate al mitologio. La vorto ‘narca” fakte ne estas
neologismo sed “enlogismo”, ĝi jam ekzistas en la teksaĵo de
la lingvo, nur necesis malkovri ĝin kiel apartan fibron. Ĝi fakte
estas pli kruda sinonimo de “narcisa” auh “narciseca”; ne ne novkreaĵo,
sed lingva malkovro. Pensu pri eblecoj de vortoj kiel “anarka” apud “anarkia”
aŭ “anarkisma”. Tiaj malkovroj estas tipaj por la kamaĉa lingvouzo,
li nudigas nian lingvon foje ĝis la skeletaj formoj. Tiel li instruas al
ni kiel ekstrakti la vortojn “zaĝo” [vidaĵo] kaj “pejo”
[loĝloko] el pejzaĝo (fakte malkovro Probala), radikon “viki-“
el Vikipedio k.s. kaj ĝisnude rekonstrukcias la radikon “amik-“ (am- +
-ik-) por krei “umiko”kaj “umikino”.
[3] opuso:
verkaro; latinismo ne PIVa sed enkondukinda laŭ la 15a regulo.
Ĝi povus havi pli vastan signifon ol “aro da verkoj” en la senco “fararo”,
ekz. opuso de iu arkitekto.
[4] Neologismo
laŭ la angla “big bang”, la granda
krevo, knalo: la praeksplodo. Eble necesa kaj enkondukinda laŭ la 15a regulo, samkiel la
kamaĉa “bildingo”. La termino praeksplodo estas kvazaŭ
(re)difino de la angla esprimo kiu estas esence metafora, ludeca, infaneca,
sprita, bildigiva (poeta?! – se jes, tiam kun certa tavolo da humuro). Ebla
traduko povus esti la “(pra)knalego”. Cetere Esperanto, miaopinie, devus esti
pli malferma al alpreno de angledevenaj neologismoj, ĉefe en la teknikaj
kaj sciencaj sferoj. Tio estas en la origina spirito de Esperanto, aliel la
lingvo iĝos tro konservativa respegulante la internaciecon de la 19a
jarcento, ne la nunan, modernan kaj aktualan. Esperanto devas daŭre sekvi
la internacian interŝanĝon de vortoj, tio devus esti unu el la
ĉefaj evoluleĝoj kaj evolustrategio tute mema al tiu lingvo.