Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Sten Johansson

Islamofobio kiel distraĵo

Serpentoj en la puto, de István Nemere, eld Sezonoj, Kaliningrado, 2009, 184 p.

De István Nemere aperis ĝis nun dudek du libroj en Esperanto. Ili estas eroj de leĝera, distra literaturo, tamen multaj el ili traktas iun seriozan temon, kiel rasismon, militkrimon, socian malkonformismon, ekologian minacon, la vivovaloron de handikapulo, politikan terorismon k.a. Fojfoje li bazas siajn fikciaĵojn sur kazo reala kaj rekonebla. Ĵus aperis Serpentoj en la puto, kie li okupiĝas pri islamisma teroro en eŭropa urbego.

En aŭtora prezento lastpaĝa la eldonejo rakontas, ke Nemere nuntempe vivas "sur la hungara ebeno, […] meze de sia propra arbareto". De tie li portas nin en anoniman urbegon, kiu kredeble ne estas Budapeŝto, sed eble Parizo aŭ Londono, kvankam la nomoj aperantaj estas Nemeree nebulaj.

Kiel verko distra kaj ekscita ĝi estas modere sukcesa, laŭ mia opinio. Ekde la komenco ĝis la fino ni sekvas kvin aŭ ses fadenojn, kiuj jen kaj jen interkruciĝas. La komencajn tridek paĝojn mi trovis nekutime tedaj. La aŭtoro tro evidente anoncas, kio sekvos, do eksciton oni devas longe atendi. Tro ofte li klarigas anstataŭ scenigi. Poste tamen la rakonto malrapide ekruliĝas, kaj proksime al la fino troviĝas vere ekscita kulmino, kiu daŭras eble dekon da paĝoj. Enplektiĝas ankaŭ eta amafero, kaj finfine la ĉefa heroo de la rakonto havas okazon vere heroiĝi. Do, ĉio pli-malpli enordas por tia verko.

Pli interesa vidpunkto pri ĉi tiu romano tamen estas la ideologia flanko. En antaŭaj verkoj Nemere tute ne ŝajnas unudimensia propagandisto. Li montras la demandojn kaj dilemojn el diversaj flankoj kaj permesas al la leganto mem juĝi. Tio normale estas trajto de pli serioza literaturo. Sed Serpentoj en la puto ne laŭiras tiun vojon.

Tra Eŭropo hodiaŭ ruliĝas forta ondo de islamofobio – timo kaj malamo al islamanoj. Ne surprize – la islamisma teroro vekas teruriĝon –, sed sendube ĉi tiu timo havas radikojn pli profundajn, same kiel la antisemitismo, kiu hantis Eŭropon en pli fruaj jardekoj. Ŝajnas al mi, ke Nemere volas surfi sur tiu ondo.

En la libro li tute ne distingas la religion islamo disde la politika ideologio islamismo (=  politika misuzado de islamo, laŭ NPIV). Oni ja renkontas en la romano diversajn "fakulojn", kiuj prelegas pri islamo kaj terorismo, kun iom malsamaj opinioj. Tamen, la domina tezo de la romano estas proksimume la jena: Troviĝas en la mondo du blokoj, la kristana okcidento kaj la islama oriento. La okcidento reprezentas demokration, homajn rajtojn, progreson kaj toleremon. Islamo reprezentas diktaturon, malmodernecon, mizeron kaj subpremon de la virinoj. Nuancoj mankas. Kiel solan klarigon pri tiu dualismo mi trovis la konstaton, ke kristanismo pli aĝas ol islamo je kelkcent jaroj. La okcidento devas venki islamon, kio en ĉi tiu libro signifas "la arabojn". Kiu volas esti bona arabo, tiu devas iĝi eŭropano, kio signifas rezigni islamon.

Kompreneble ni trovas eĉ ne unu vorton pri okcidento kaj faŝismo, rasismo, koloniismo, neniigado de aliaj popoloj, atombomboj aŭ napalmo, nek pri Eŭropo kaj etna purigado, koncentrejoj, stalinismo, gulago kaj similaj donacoj al la homaro. Kaj nenie oni legas, ke en Eŭropo jam de jarcentoj hejmas ne nur (diverskredaj) kristanoj, sed ankaŭ islamanoj, judoj kaj eĉ ateistoj.

Nemere ornamas la libron per multaj citaĵoj el la Korano, kaj li evidente lernis sufiĉe multe pri islamo. Jen kaj jen aperas kelkaj arabaj vortoj. Malgraŭ tio, lia bildo pri islamo ŝajnas strange primitiva. Oni trovas eĉ la stultan ideon, ke islamanoj adoras sian propran dion, "kies nomo estas Alaho" (p. 126). Konsekvence do, ĉu eŭropanoj adoras aron da dioj, kies nomoj estas Deus, God, Bog, Isten ktp?

La ideojn de la teroristoj ni povas aŭskulti ĉefe en moskeoj, laŭ Nemere. Mi ne dubas, ke li studis ankaŭ la islamismajn teroristojn, sed ilia mesaĝo ĉi tie estas surprize nebula. Ili parolas malmulte pri la usona imperiismo kaj eĉ neniam mencias la israelan cionismon. Anstataŭe temas pri "kreduloj" kaj "malkreduloj", el kiuj la unuaj devas mortigi la duajn. La politika aspekto de islamismo pli-malpli perdiĝas.

Pli elokvente ol la teroristoj kaj iliaj subtenantoj tamen parolas la Kontraŭterorisma Servo kaj ĝiaj specialistoj. Aperas ekzemple Volber, "fakulo" pri negocado kun ostaĝokaptintaj rabistoj. "Verdire kun islamanoj li ankoraŭ ne havis aferon" (p. 46) – sed tio ne malhelpas lin komenci kelkpaĝan prelegon pri kiel la religio – islama aŭ alia – estas nur kamuflaĵo. De kio, mi scivolas, sed ne ekscias. Plue li klarigas, kial "la eŭropanoj" estas pli bonaj ol "la islamanoj" – ĉefe, ĉar ili estas pli riĉaj kaj sukcesaj pri mondokonkerado. Jen interesa ideo. Konsekvence do ĉu "la islamanoj" estos pli bonaj, se ili konkeros la mondon?

Nemere surscenigas eĉ paŭsaĵon de Brigitte Bardot, kiu diskonigas sian malamon je islamanoj.

Nu, li lasas paroli ankaŭ pli moderajn "fakulojn", du sciencistojn pri politologio. Ilia baza tezo estas, ke teroristoj teroras, ĉar ili venas el maldemokratiaj landoj, kie oni timas la kaoson de demokratio. Krome ili asertas, ke la plej multaj teroristoj estas senedukaj malriĉuloj.

Kiel mi jam diris, la domina ideo de la romano estas, ke inter islamo kaj okcidento regas antagonismo sennuanca, kie ĉiu homo devas elekti unu flankon. Esprimas tion ĉefe la kontraŭterorista estrino Bertha Wahlberg per legendo pri serpentoj, kiujn la homoj enfermis en puto, el kiu ili tamen eskapis. La serpentoj kompreneble estas la teroristoj. Aŭ ĉu la islamanoj? Eble la araboj? Ŝi emfazas, ke la okcidenta mondo ĉiel superas la islaman, kaj ke la islamanoj devus simple adopti ĉion okcidentan, por ke ili "postkuru nin kaj atingu nian civilizacian nivelon" (p. 71). Restas tamen neklare, kiel tiu konvinko helpas ŝin malkaŝi kaj kapti teroristojn.

Nemere do lasas la parolon al diversaj "fakuloj" pri teroro kaj islamo, kvankam oni rajtas dubi pri ilia faka kompetenteco. Kiuj tute ne havas voĉon en ĉi tiu verko, estas islamanoj, kiuj ne emas je terorismo. La sola "bona" arabo en la romano ne praktikas islamon sed amindumas policistinon kaj mem iĝas heroa polichelpanto. Mi tute ne kritikas lian elekton, eĉ male, sed iomete mankas al mi miaj trankvilaj najbaroj el Bosnio, Somalio kaj Irano, kiuj ekloĝis en mia urbo ne por terori, sed por eskapi de teroro. Se oni volas verki pri islamanoj, eble oni ne forgesu ilin.

Do ŝajnas al mi, ke Nemere plejparte ne scenigas la problemon de terorismo, sed disvastigas islamofobion. En esceptaj okazoj, tiu eĉ proksimas je rasisma sinteno. La plej multaj araboj aperantaj en la libro estas priskribataj per ia malestima tono. Tio validas eĉ pri la ekstera aspekto: "Estis li oleohaŭta, malalta, nigrahara viro. Lia aspekto tuj perfidis la devenon." (p. 89). Sekvapaĝe ni trovas heroinon de la rakonto: "Ŝia pala haŭto kvazaŭ lumis en la duonlumo" (p. 90).

Ĉar la romano temas pri islamisma teroro, do oni nature ne atendu, ke ĝi menciu ŝtatan teroron praktikatan de Usono, Israelo, Rusio, Srilanko aŭ aliaj ŝtatoj. Mi tamen pensas, ke eble utilus memori ĝin, se oni volas eskapi el la teruro de teroro. Mi persone ne multe kredas je la klarigoj de Nemere – aŭ de liaj diversaj "fakuloj" – pri la kaŭzoj de terorismo. Kaj mi certe ne volas aliĝi al alianco, kiu klopodas venki teroron per plia teroro.

En Interreto legeblas pli ol sesdek recenzoj pri verkoj de István Nemere, kaj ankoraŭ pli multaj aperis en diversaj gazetoj. En multaj el ili oni atentigas pri lingvaj eraroj kaj apartaĵoj. Nemere tamen aŭ ne legas recenzojn, aŭ ne lasas sin impresi. Ĉi-volume oni retrovas ĉion el la Nemerea Esperanto. Multaj aferoj estas nura spico, tamen surprizas min, ke Sezonoj ne elsarkis almenaŭ ĝenajn erarojn, kiel la misuzon de "ĝis" en la senco de "dum", la fuŝojn pri refleksivo, aŭ la aplikadon de adjektiva participo, kie konvenus adverba: "Ŝi regis ankaŭ la sentojn – ĝis kiam ŝi havis tiajn" (p. 16); "Ankaŭ policisto povas fari nenion, ĝis oni ne faras la krimon" (p. 101); "vi perfidis sian gaston" (p. 117); "Ni retenu por si" (p. 159); "advokato, kiu, vidinta la grupon, kredis" (p. 43). Kompreneble, kiel en ĉiuj Esperantaj verkoj, aperas ankaŭ konfuzo pri transitiveco de verboj, sed tion eĉ ne indas ekzempli.

Sume, mi vere aprezas la ideon trakti gravan problemon de la nuna mondo en formo de distra kaj parte ekscita romano. Bedaŭrinde nur, ke Nemere ne restis same sobra verkisto kiel en pli fruaj verkoj, ekz. Serĉu mian sonĝon (pri teroristo) kaj Sur kampo granita (pri militkrimulo).

 

 

 

 


István Nemere

Serpentoj en la puto