Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Anna Löwenstein

Jeŝ la Mesio

Trevor Steele: Kaj staros tre alte…

IEM, Vieno, 2006, 293 p., ISBN 3010000340

La heroo kaj ĉefa rolulo de Kaj staros tre alte…estas Jeŝu bar Josef, pli konata sub la nomo Jesuo. Ne nur lia nomo havas nekutiman formon; ĉi tiu Jesuo neniel similas tiujn, kiujn oni renkontas en aliaj rekreoj de lia vivo. Li estas sentema kaj serioza, tamen normala homo. Nur unu apartaĵon li havas: ekde la infaneco li vidas ĉirkaŭ la homoj kolorojn (kiujn li poste lernas nomi “aŭreolo”), kiuj ebligas al li taksi ilian sanstaton kaj legi ilian karakteron. Post trejnado ĉe saĝulo, li lernas kiel ŝanĝi tiujn kolorojn por fari ŝajne miraklajn kuracojn.

Estante normala junulo, li havas normalan familion: patron Josef, patrinon Mirjam, kaj dekon da pli junaj gefratoj. (Lia preferata frato, Ŝimeon, nomas lin familiare Jeŝ.) La elstara personeco en tiu familio estas la respektata kaj bonkora patro; ne estas strange, ke Jeŝu serioze demandas sin, ĉu lia patro povus esti la atendata Mesio. Konstraste kun li, la patrino restas relative ombra figuro.

Kiel leganto, oni deziras identiĝi kun la ĉefa rolulo, kaj ĉar Jeŝu estas ne sanktulo, sed ordinara homo, estas facile tion fari. Oni sekvas liajn vojaĝojn kaj studojn, unue ĉe la saĝulo David ben Joab, poste kiel monaĥo en la religia komunumo Kumran. Tie, la leganto spertas kun li la nesekurecon de novulo dum la unuaj tagoj. Estas eĉ ioma dubo, ĉu li sufiĉe bone konas la hebrean por esti akceptita – do ĉi tiu ne estas la Filo de Dio, sed ordinara junulo, kiu esperas eniri la komunumon, sed timas, ne senbaze, esti rifuzata.

Kiel iu ajn viro, Jeŝu havas bezonojn kaj dezirojn, kiujn li foje malfacile subpremas. Lia amo al Mirjam el Magdala daŭros ĝis lia morto, kaj ofte li sentas la tenton rifuzi sian altan destinon por ĝui familian vivon kun ŝi. Ŝia rolo inter liaj sekvantoj estas konvinke pentrita; malpli kredebla mi trovas la rakonton pri ŝiaj fruaj jaroj. En socio, en kiu knabinoj estis edzinigitaj eĉ dekdujaraj, estas eksterordinare, ke ŝia patro permesas al ŝi resti fraŭlina je dek ok jaroj; la fakto, ke li lasas la junan paron malkaŝe kunpromeni tra la stratoj de la vilaĝo, estas simple fantazia. Pli aĝa, ŝi mem estas preta defii la konvenciojn kaj ignori la suspektemajn rigardojn de “langosvingaj najbaroj”. Homoj povas permesi al si moki la konvenciojn nur en socio, en kiu tiuj konvencioj ĉiuokaze estas ŝanĝiĝantaj; sed en la Magdala de la 1a jarcento, la konvencioj estas ankoraŭ tiel firmegaj, ke junulinoj portas eĉ du vualojn, se ili devas aperi ekster sia domo.

Nur malrapide kaj malvolonte Jeŝu komencas suspekti, ke li mem povus esti la Mesio: tre malvolonte, ĉar li scias, ke alpreno de tiu rolo kunportos suferadon kaj morton. Lia evoluo de studema junulo ĝis respektata rabeno estas laŭgrada kaj konvinka. Komence la homoj emas malfavore kompari lin kun lia antaŭulo Joĥanan la Baptisto, sed iom post iom li akiras memfidon kaj aŭtoritaton. En tiu punkto la intrigo facile povus lami, ĉar finfine ja temas pri rakonto, kiun ni ĉiuj jam aŭdis. Kaj tamen la verkisto rezervas por ni plurajn neatenditajn evoluojn, tiel ke eĉ tiu bone konata intrigo enhavas novajn, surprizajn elementojn. La rezulto estas originala, sed ĝi samtempe akordiĝas kun la versio donita en la Biblio por krei koheran tuton.

Necesas klarigi, ke laŭ la enkonduko ĉi tiu libro estas traduko de longe perdita manuskripto verkita de Claudius Aurelius Maro, oficiro de la Roma armeo, kiu verkis la biografion de Jeŝu surbaze de multaj intervjuoj kun homoj, kiuj persone konis lin. Tiu ideo en si mem estas bona, sed ĝia traktado bedaŭrinde estas ne tute sukcesa. Aurelius malofte donas impreson esti vera Romano; pli ofte li rakontas per la aŭtoritata tono de ĉioscia (moderna) verkisto. Apendico, konsistanta el interŝanĝo de leteroj inter li kaj lia patro, nenion aldonas al la rakonto, kaj nur diluas la etoson kreitan de la efektive tre ŝoka kulmino.

Kontraste kun multaj lastatempaj verkoj, ĉi tiu libro estis verkita en lingvo, kiun mi rekonas kiel Esperanton. Laŭ mi la verkinto prefere estus evitinta vortojn prenitajn rekte el la angla lingvo kiajn pinka* kaj ŝedo**, sed bonŝance ili ne estis tiel multenombraj, ke ili detruus mian legoplezuron. Kelkfoje, sed ne sufiĉe ofte laŭ mia gusto, li uzas la rimedojn de Esperanto mem por krei pli originalajn formojn: trenvoĉi, lia ĉua vizaĝo, langosvinga.

Jen libro malbanala, kiu disvolvas laŭ nova kaj tute neatendita direkto rakonton malnovan kaj konatan. Precipe la priskribo de la lastaj tagoj de Jeŝu longe restas en la menso.

Notoj

* pinka: rozkolora

** ŝedo: kruda ekstera ŝirmejo; pli detale (laŭ la difino en PIV kaj NPIV): kruda ŝirmejo por brutoj, kamparaj uzaĵoj ks, konsistanta el tegmento subtenata de fostoj, ordinare sen flankmuroj.

 

 


Trevor Steele

Kaj staros tre alte