Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Recenzo de Sten Johansson
el BA 27, okt 2016

 

Ĉefverko de Bronŝtejn kaj de nia literaturo

 

Mi stelojn jungis al revado, de Mikaelo Bronŝtejn, Impeto, Moskvo, 2016, 564 p., ISBN 9785716102866.

 

Mikaelo Bronŝtejn kreis propran branĉon aŭ subĝenron en la Esperanta beletra prozo: li prezentas al ni la sovetan, antaŭsovetan kaj postsovetan realon, kutime kun esperantistoj en ĉefaj roloj. Krome li disvolvis propran teknikon por tio, prove en Oni ne pafas en Jamburg (1993), plene en Dek tagoj de kapitano Postnikov (2004) kaj nun plej ekvilibre en sia plej nova kaj plej ampleksa romano, Mi stelojn jungis al revado (2016). Tiu tekniko konsistas el inkludado de aŭtentaj tekstoj kaj bildoj diversspecaj en la fikcian rakonton.

Ŝajnas al mi neeviteble kompari la novan romanon de Bronŝtejn – krom kun liaj propraj verkoj – ankaŭ kun la granda romano de John I. Francis, La granda kaldrono (1978). Ili ambaŭ estas inter la plej ampleksaj romanoj Esperantaj, sed pli grave: la verko de Francis prezentas al ni la du mondmilitojn el la vidpunkto de kvar fikciaj kaj unu reala personoj britaj – tiu de Bronŝtejn Sovetunion en la periodo 1918-1938 el la vidpunkto de kvin fikciaj kaj multaj realaj esperantistoj. Dum ĉe Francis alternas la du epokoj, Bronŝtejn rakontas kronologie, sekvante alterne la kvin protagonistojn, kies fadenoj jen kaj jen intertuŝiĝas kaj interplektiĝas. Precize meze de la verko la tuta kvinopo renkontiĝas unuafoje kaj lastfoje, okaze de la sesa SAT-kongreso en Leningrado en 1926.

Kiam oni verkas kombinante realajn faktojn kun fikcio, la junto inter tiuj povas iĝi problemo. Sed por Bronŝtejn ĉio fluas perfekte glate, parte dank’ al la aŭtentaj teksteroj, parte pro lia mirinda talento kredinde kaj konvinke vivigi siajn romanfigurojn. Dum la legado mi neniam spertis dubon pri kio estas fakto kaj kio fantazio. Ĉiuj scenoj aperas tre realismaj, kaj mi sentas min transportita en la lokon kaj tempon, kio estas sperto dumlonge stimula sed finfine timiga – pro la evoluo de la Sovetunia historio.

Dumlege mi ekpensis ankaŭ pri kelkaj aliaj verkoj. Unu el tiuj estas Зелёный шатёр (Verda tendo) el 2011 de Ludmila Ulickaja, kiu prezentas pli malfruan sovetan epokon, la poststalinan, el la vidpunkto de tiamaj politikaj disidentoj. Ankaŭ ŝi sekvas fadenojn de pluraj personoj, iom malpli kohere ol ĉe Bronŝtejn, sed same realisme. Tute alia verko estas Svindel (Vertiĝo/Trompego) el 1997 de la svedo Per Holmer. Li estas ne-esperantisto kiu elektis esperantiston kiel protagoniston kaj la neokazintan UK-on de Parizo en 1914 kiel elirpunkton kaj simbolon de la Eŭropa historio en la 20-a jarcento, kio montriĝas ege trafaj elektoj. Simile Bronŝtejn sukcesas – ŝajnas al mi – trafe pripentri la grandan sovetan realon, kvankam li koncentriĝas je la sorto de la esperantistoj kaj ilia movado.

Verki pri esperantistoj povus esti iom riska entrepreno. Multaj faras tion en maniero naivega kaj malrealisma, precipe en mallongaj rakontoj. Sed Bronŝtejn en ĉiuj siaj verkoj rigardas la esperantistojn kaj ilian strebadon per okuloj tre sobraj kaj sufiĉe klarvidaj, kvankam ankaŭ kun komprenemo kaj simpatio. Ofte oni sentas ironian distancon kaj grajnon da humuro. Efektive la mondeto de esperantistoj ĉe Bronŝtejn funkcias bonege kiel etmodelo de la tuta soveta socio, kaj tio estas unu el la geniaj trajtoj de ĉi tiu romano.

 

La rilaton inter la romano kaj la historia realo detale traktis Nikolao Gudskov en sia recenzo en BA26. Mi menciu nur, ke la aŭtoro evidente plenumis enorman esploran laboron kaj ankaŭ utiligis tiun de aliaj, tamen lia krea kapablo ne estas katenita de ĉiuj trovitaj faktoj, sed pli ĝuste stimulita, kio estas vere admirinda.

En la komenca parto de la romano ni spertas gravajn sociajn problemojn dum la unua mondmilito, revolucio, enlanda milito kun pogromoj kaj banditismo, malriĉeco kaj manko de ordo kaj necesaĵoj. Ekzemple en la ukraina vilaĝo de la forĝisto Vasilj la enlanda milito estas prezentata ĉi tiel:

 

Tiuj tri jaroj pasis kiel unu koŝmara tagnokto: matene en la vilaĝo Davidkivci regis la Direktorio, tagmeze ĝin anstataŭis taĉmentoj de batjko Maĥno, posttagmeze la ruĝarmeanoj forpelis tiujn, en la vespera krepusko la ruĝarmeanoj retiriĝis, atakitaj de bone armita bando de iu Kosenko, kiu sur la vilaĝa placo deklaris, ke ĉi tie estas nun la ĉefurbo de lia sendependa respubliko ekde nun kaj por ĉiam, tamen pli poste venis iuj aliaj regdezirantoj, kaj la rego povis ŝanĝiĝi eĉ trifoje ene de unu semajno...

Ie en la urbo ĉiuj ĉi alternaj regantoj laŭvice rabis, perfortis, mortigis – ĉefe judojn kaj bolŝevistojn. Sed ĉi tie, en Davidkivci, estis nek la judoj, nek la bolŝevistoj, do la tuta damaĝo, kiun la tri jaroj kaŭzis al la vilaĝo, estis kelkaj forrabitaj ĉevaloj kaj bovinoj, unu bruligita kabano kaj unu viro murdita – Troĥim Sereda, la mastro de tiu kabano – pro tio, ke li rifuzis doni al alvenintaj rabistoj sian lastan kokon. La kokinojn, priservatajn de tiu koko, forprenis la antaŭaj venintoj, ĉu racie estis avari la kokon?.. (p. 116)

 

Poste tamen oni komencas konstrui la novan socion, kaj la esperantomovadon. Tie la etoso iĝas tre optimisma. Bronŝtejn vere sukcesas kapti kaj scenigi tiun esperplenan senton en admirinde realisma maniero, sen troa naiveco, sed ankaŭ sen anticipaj aludoj pri la venontaj tragedioj. Liaj kvin protagonistoj estas konvene malsamaj sed ĉiuj relative entuziasmaj pri la revata pli bona estonteco. (Eble la sola malrealisma trajto de la kvinopo estas, ke neniu el ili iam ajn kabeas.) Ĉirkaŭ ili ni renkontas aron da realaj esperantistoj, el kiuj plej grandajn rolojn ludas Drezen, Lanti kaj Podkaminer. Tiuj personoj aperas same vive kaj nature kiel la figuroj fikciaj.

 

Ankaŭ Ŝlomo aplaŭdis kun la geamikoj. Ho jes, la ĉeforganizantoj de la hodiaŭa triumfo, certe, meritis la aplaŭdojn. La kompanio flankeniĝis por liberigi la vojon, sed, alirinte ilin, Drezen haltis.

– Momenton, – li diris al la kompanoj. – jen estas bona kompanio, nia junularo!

– Ankaŭ ni ne estas kadukuloj, – replikis Podkaminer.

– Ho jes, sed tiuj ĉi gejunuloj estas nia espero! Saluton, samideanoj! – Drezen kapklinis al Francine kaj interŝanĝis manpremojn kun la viroj. – Ĉu bonas nia festo?

– Certe jes! – Vasilj respondis la unua. – Tiom da alilandaj amikoj! Kaj tiom da atento al ni! Mi legis la leningradajn ĵurnalojn – ĉiuj salutas, eĉ en Esperanto aperigas informojn! (p. 277)

 

Kompreneble la situacio iom post iom ŝanĝiĝas. La Sovetuniaj esperantistoj devas apartigi sin unue de UEA kaj ties burĝaj neŭtraluloj, poste ankaŭ de SAT kaj ties perfidaj trockiistoj kaj anarkiistoj. Dum la stalinismo la kontaktoj kun alilandaj esperantistoj reduktiĝas, kaj komenciĝas la persekutoj. Evidente la etoso en la lasta parto de la romano iĝas preme timiga. Regas suspektemo, teroro kaj absolute senlima brutaleco dum la granda stalinisma purigado. Tamen meze de tiu Bronŝtejn sukcesas krei humuran epizodon, kie unu el lia kvinopo efektive saviĝas dank’ al kamparana ruzeco – lia propra kaj tiu de lerta kolĥozestro. Tie la burleska talento de Bronŝtejn triumfas, kaj la leganto povas meze de la angoro rideti dum momento.

 

– Do bone, – konsentis la kapitano. – Iru ni al mia oficejo, kaj vi ricevos vian forĝiston. Eduku lin iomete. Diru, ke nun la tempo ne konvenas por liaj iamaj okupoj. Sed la porkon... mem buĉu ĝin antaŭ alporti. Mi ne ŝatas buĉi animalojn, mi kompatas ilin...

– Ankaŭ la homojn... – servile diris la kolĥozprezidanto.

– Ne, – firme diris la kapitano. – La homojn – ne. Ĉiu el ili povas esti malamiko de la popolo. Sed porko – ĉu ĝi povas esti malamiko de la popolo?

– Certe, ne! – konsentis la kolĥozprezidanto. (p. 502)

 

En Dek tagoj de kapitano Postnikov la tuto impresis iomete malkohera pro la amaso da diversspecaj teksteroj inkluditaj, kaj pro kaosa tipografio. Ĉi-verke la aranĝo estas ege pli zorge kaj sukcese farita. Entute la konstruo de la romano estas bonega. La fadenoj de la kvin personoj kuniĝas en plejparte natura maniero. Eble iuloke – ekzemple en epizodo lokita al la hispana enlanda milito – aperas iom tro da koincidoj, sed tio estas bagatelo apenaŭ menciinda.

La kvinopo dividas la romanspacon relative egale. Ĉe la fino la oficiro Talis travivas iujn el la plej dramaj epizodoj. Malgraŭ tio, li eble ne ŝajnas al mi la plej viva el la protagonistoj. Plej multe fiksiĝas en mia memoro la ukraina judo Ŝlomo, en kiun la aŭtoro sendube metis plej multe el si mem kaj siaj parencoj. Tamen la tuta kvinopo ricevas sufiĉan spacon por vere ekvivi kaj longe resti en la memoro de la leganto.

 

La Esperanta stilo de Bronŝtejn estas simpla kaj klara, normala lingvaĵo. Estas vero, ke li enmetas en la tekston iom da rusaj kaj Sovetuniaj apartaĵoj – nomoj, sigloj, vortoj kaj vortumoj. Tio alportas specifan etoson al liaj rakontoj sed ne ĝenas la legadon. Ŝajnas al mi, ke ĉi-verke li iom sarkis kaj bridis tiujn apartaĵojn. Kompreneble aperas aro da sigloj kaj nomoj de sovetaj organizaĵoj kaj instancoj. Sed krom tio ne estas tro da rusecaj aferoj.

Li trafe uzas kelkajn nun arkaikajn vortojn, tipajn de la epoko, kiel “aldonita” (sindona) kaj “proletario” (proleto). Li restas pli-malpli la sola esperantisto uzanta la verbon “ovri” (malfermi). Aliaj specifaj terminoj estas piednote klarigataj. Esceptokaze mankas klarigo, ekzemple de “gvidoro” (gvidanto) kaj “ŝukruto” (viandaĵoj manĝataj kun saŭrkraŭto). Alia lingva trajto, kiu cetere plaĉas al mi, estas la uzo de simplaj “antaŭ” kaj “post” antaŭ infinitivo: antaŭ promeni (p. 282), post enlasi (p. 324).

 

Fine aperas postparolo de la aŭtoro, kie li klarigas iom pri la estiĝo de la verko. Li tie ŝajnas ne tro optimisma pri la emo de homoj precipe junaj legi lian romanon. Mi forte esperas, ke li tro pesimismas. Mi stelojn jungis al revado estas grandega sukceso, absoluta ĉefverko ne nur de Mikaelo Bronŝtejn sed entute de la Esperanta literaturo. Ĝi estas romano gravega, ampleksa, sed ankaŭ tre ĝuinda, parte amuza, parte timiga sed senĉese atentokapta kaj interesa. Mi tre ĝojus, se multaj homoj legus ĝin. Ĝi kronikas al ni gravan periodon en la historio de la Esperantomovado kaj de Eŭropo, sed antaŭ ĉio ĝi estas bonega rakonto!

 

 


Reen al:

Mi stelojn jungis al revado       Mikaelo Bronŝtejn