Jorge Camacho
Taglibro de poezi-faranto
Taglibro de nenifaranto, de Nicola Ruggiero, eld. Espero, Partizánske, 2008, 72 p., ISBN 978-80-969533-8-7
Tiu ĉi poemaro de Nicola Ruggiero (Mola di Bari, 1986;
esperantiĝis en 2000) ricevis kiel titolon la nomon de lia
blogo, kie li kutimas afiŝi poemojn originalajn kaj tradukitajn.
Tamen ne senmotive aŭ pro pigro li titolis sian unuan
poemkolekton taglibro: ĝi estas ĝuste tio, taglibro... sed de
poeto. La poemoj de nia juna italo prezentiĝas en tempa ordo
kaj, se mi bone komprenas, en du partoj: ... ĉe vi, en
Skarabantio kaj Dancanta stelo. La poemaro temas ĉefe
pri enamiĝo, amo kaj elamiĝo. La unua parto, pri la longa kaj
dolora elamiĝo je rava hungarino (ricevanta la vortludan nomon
Amarilo) subtile orbitas ĉirkaŭ Skarabantio (modifita formo de
Scarbantia, la malnova nomo de ŝia urbo en Hungarujo), kiam la
aŭtoro aĝis 15-18 jarojn; la dua, ĉirkaŭ Polujo, de tiam ĝis
2008, kiam Ruggiero finstudis interlingvistikon (kaj
E-literaturon) en la universitato Adam Mickiewicz, en Poznano.
Pluraj poemoj kunhavas daton kun indiko de tago kaj monato (tamen
ne de jaro); la legantoj povas sekvi la poeton sur la diversaj
stadioj de lia vivopado, ĝis okazas ŝanĝo en lia sinteno kaj
do en la etoso kaj pejzaĝo: la poeto maturiĝas, kaj kun li la
poemoj, ne nur tempe sed ankaŭ enhave kaj teknike.
Ruggiero konas vaste kaj profunde la klasikajn literaturojn
grekan kaj latinan, ofte tra la prismo de hungaraj aŭtoroj kiel
Attila József, Miklós Radnóti kaj Sándor Petofi; ankaŭ modernajn
aŭtorojn kiel la greko Konstantinos Kavafis, pri kiu parte temas
lia eseo La ĉerizarboj de Baldur Ragnarsson, en ĉi ties
"eksplena verkaro" La lingvo serena. Pri liaj
oftaj citoj, mencioj kaj aludoj je poetoj kiel i.a. Sapfo kaj
Katulo oni legu la tre interesan kaj instruan enkondukon de Mauro
Nervi, En mondo malklasika, kiu diras: "La klasika
tradicio ne estas por Ruggiero modelo por imito, sed instrumento
por rigardi kaj interpreti la mondon". Jen li aŭdace uzas
klasikajn formojn por alegorie pripoemi la nunon, kiel en parolado
inter Titir kaj Manolo, pri la bomboj en madridaj
proksimtrajnoj en marto 2004, aŭ en pri la morto de Dafni,
t.e. de William Auld.
Aliflanke, legante oni sentas, kiel ĉi juna poeto forĝas sian
stilon. Mi, verŝajne tro postulema pri sonetoj, trovas la unuajn
sonetojn de Ruggiero iom stil-ekzercaj, ne sufiĉe fluaj, kaj
preferas al ili la eklogojn, la senrimajn poemojn (kiel la
orakola koŝmaro) kaj la sonetojn de la dua parto; eble al
tiu impreso kontribuas la fakto ke, en la finaj paroj da trioj de
iuj pli fruaj sonetoj, la unua verso rimiĝas kun la sesa,
distanco iom troa por mia orelo.
Rilate unuopajn vortojn, surprizis min lia neuzo de la italida
"farniento"; eble utilus gloso ĉe "naskalo"
(naskiĝtago; p. 42), " stas" (estas; p. 46, 54),
"mojosa" (moderne junstila; p. 52) kaj "ŝli"
(ŝi aŭ li; p. 61). Necesus korekti "ambro" al
"sukceno" (p. 19; okuloj el ambro?!); "po vorto, /
kiso" al "por (ĉiu) vorto, / (po) (unu) kiso(n)"
(p. 26); kaj "ĝis kiam" al "ĝis" (p. 31);
tamen ne "sub kaŝtano" al "sub kaŝtanujo /
kaŝtanarbo" (p. 50), ĉar temas pri sinekdoko.1)
Parenteze, Nervi mencias ke Ruggiero "probable estas la
unua en la esperantlingva poezio kiu citas interreton: [
] pro
frida adiaŭa ret-letero"; nu, oni permesu al mi
malmodeste mencii, sen pliaj esploroj, du versojn el mia poemo Perspektivo,
de la jaro 2000 (en Saturno): "poŝtelefonoj
restoracie / aŭ TTT ĉie ĉie".
Koncerne sian travivadon de tiuj en- kaj el-amiĝoj, en- kaj
el-reviĝoj, en la unua parto Ruggiero jen nomas sin
"nematura knabo, tamen / al vi enamiĝinta..." (p. 26)
kies "vol sinĵeti kaptas / mian stultecon kaj naivon
knaban" (p. 36); poste li insiste nomas sin eĉ "knaba
knarplumisto" (p. 40). Tio eblas, ĉar, evoluinte,
"li"2) turnas la rigardon retro kaj sentas sin kapabla
priverki la ĵusan, la nelgan, la jam iaman sion. Bele li skribas
en noto pri la amofino, ke "kulpas nur ĉi stranga socio kiu
devigas nin pensi, ke je 18 jaroj ni jam estas plenkreskaj,
maturaj kaj ke ni povas vere decidi pri nia estonto, sen havi
verajn bazojn" (p. 43). Sed li jam ekkomprenis, ke indas
rifuzi ĉion ĉi kaj ataki muelilojn donkiĥote (p. 40-41); ke
post la bato oni "reekas pli fortaj ol antaŭe" (p. 38)
"kaj post la stumblo, ek al nova danco" (p. 40). Kaj
tiel ĉi, optimisme, ni transiras al la dua parto, unu el kies
prozaj poemoj finiĝas per la anonca aŭ konstata frazo: "La
vetero ŝanĝiĝas, kaj mi kun ĝi". Temas pri parto
samtempe (paradokse?) pli leĝera kaj matura el ĉiuj vidpunktoj.
Efektive, la legantoj povas atesti, ke Ruggiero forĝas samtempe
sian stilon kaj sian personecon, daŭre antaŭen aŭ pli
profunden, paŝon post paŝo. Ili rajtas konfirmi, ke li verkas,
ĉu ne?, pri la vivo.
Ni legu specimene la konsterne klaran poemon se ĉi versoj
povus (p. 60):
Ve, se ĉi versoj povus iel
doni al vi rideton eĉ mallongan,
mi skribus epopee, dolĉa nimfo.
Sed mi senpovas, ĉefe se vi foras,
mi ŝatus vin brakumi por elpreni
sur miajn ŝultrojn tiun grandan Bruon
kiu videblas tra l mien okula
al mi hurlanta sole en dezerto
homa, kaj ĵeti ĝin eksteren, for.
Konklude, Taglibro de nenifaranto estas ne verko mejloŝtona aŭ literature epokfara kiel La turoj de l ĉefurbo de Nervi aŭ Kantoj de Anteo de Mao Zifu, sed agrable surpriza, certe atentinda debuto de promesplene nova poeto, al kiu mi sincere, esperoze diras: Bonvenon al la rondo!
Piednotoj:
1 Laŭ freŝe ricevita informo, la dua korektita eldono aperas en 2009 (kiel la unua, en po 100 ekzempleroj).
2 Oni ne konfuzu la pronomon "mi" de ies poemo kun la poeto, des malpli kun la persono, la "sinjoro poeto" mem. Verkante pri si, poetoj vole-nevole rekreas, kun pli aŭ malpli da jen faktaj jen fikciaj elementoj, sian biografion, sian personecon. Aliflanke, ĉiu leganto kunfaras sian propran rekreon de "la poeto".