Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Jorge Camacho

 

Voĉo juna kaj nova

 

Yohanes Manhitu: Sub la vasta ĉielo, Mondeto, Candelo (Aŭstralio), 2010, 161 p., ISBN 9780987062215.

 

La ĉi-sekve recenzata poemaro de Manhitu[1] ne aĉeteblas kiel ajna presita libro en normalaj E-libroservoj, kiel tiu de UEA; temas ja pri bitlibro kiun oni legu surekrane (ekzemple per bitlegilo) aŭ kiun oni presu kaj sendu unuekzemplere nur post aparta mendo ĉe la eldonejo Mondeto[2] simile al verkoj ĉe lulu.com.

Yohanes Manhitu (1976) estas davanlingva indoneziano longe vivinta en la indonezia urbo Jogjakarto kaj en Orienta Timoro, laŭprofesie verkisto, tradukisto, drogmano[3] kaj fremdlingva instruisto. Krom la libron nun pritraktatan, li kompilis multlingvan frazlibron[4] en la lingvoj Esperanto, indonezia, davana, tetuma, kupanga, angla, franca, hispana kaj portugala, kaj, "ekster Esperantujo", sol- aŭ kun-aŭtore, dudirektajn vortarojn indonezia-tetuma, indonezia-angla ktp.

Kiel videblas en lia blogo[5], li verkas poemojn, krom en diversaj indoneziaj kaj timoraj lingvoj jam ĉi-supre menciitaj, ankaŭ en la angla, franca, hispana, itala, portugala, nuntempa latina kaj en Esperanto. Videble li romkatolikas, kaj ŝajne eĉ tradukis indonezien poemojn de la perpleksige populara pola papo Johano Paŭlo la 2a.

Jen do ni havas novan, junan poeton kun propraj voĉo kaj perspektivo. Ekzemple, li konsideras sin orientano (p. 96: la indonezia lingvo estus, pro sia dolĉa vokalriĉo, "[la] itala en la oriento"); sed Timoro mem etime signifas "oriento", tiel ke vivante en Orienta Timoro li fakte povuntis rigardi sin "orientano alt 3", t.e. je la 3a potenco.

Manhitu verkas simple, klare kaj serene, plej ofte sen rimoj, kio tre konvenas al liaj versoj; foje preskaŭ aforisme. Oftas en liaj poemoj la ideoj dio, paco, amikeco, feliĉo kaj, ponte tra la babeltura mito, Esperanto; tamen ili signifas ne nur ĝojon aŭ entuziasmon (foje en la formo de himno, kiel Hodiaŭ estas dimanĉoAntaŭ vizaĝo via, resp. p. 34, 52) sed ankaŭ timon, skeptikon, kvankam ne sene je espero kaj fido.

Ĉar li vivas en la homa mondo, vole-nevole li devas pritrakti (aŭ ignori) politikon, kelk-okaze kun surpriza rezulto, kiel sur p. 25, kie li faras komparon inter "la falsa libereco / konstruata sur la bazo de egoismo" kaj la regula sistemo de "la laboraj formikoj" ("ĉiu kontribuas ion por eterna paco"). Espereble li ne pledas sincere por libero formika!

Simile, sur p. 26, romkatolika konkludo fermas vortojn memorigantajn pri la taisma principo agi sen agi: "Lasu ni ke ĉio iru laŭnature / en la kadro de la eterna menso". Pli rekte senteblas la dogmoj kaj doktrino romkatolikaj en Sub la vasta ĉielo (p.12), pri tertremo mortiginta milojn da homoj en Jogjakarto en 2006, laŭ kiu la tertremo estintus leciono por ke ni ne forgesu la dion, la kreinton. Aŭ en la samtema Haitio freŝdate (p. 74), sin kaj onin demandanta "kio estas la kulpo de Haitio" kaj samtempe preĝanta al la ĉielo, kvazaŭ absolute necesus la kredo je kulpoj kaj (pra)pekoj, kvazaŭ poste restus nur preĝi por ricevi la dian gracon. Ho, kiom pli proksimaj al la cerbo kaj koro mi sentas la poemojn de alia malateisto, la ekzistisme kristisma Edwin de Kock! Al mi pli plaĉas la religiaj sentoj de Manhitu kiam ili esprimiĝas plej klare kaj simple, kiel en Preĝeto (p. 81):

 

Estu laŭdata via nomo, ho Dio!
Donu al mi sanon kaj feliĉon;
igu min homo saĝa kaj humila.

 

Tio validas ankaŭ por la poemoj nereligiaj: ju pli da simplo kaj klaro, des pli la versoj trafas kaj fluas. Jen pluraj bonaj eroj en la kolekto: Verda sezono (p. 60), Se vi min amas (p. 93), Glaso malplena (p. 101), Infano (p. 102), Insulara knabo (p. 105)... kaj la hajkecaj librofinaj poemetoj n-ro IV (4, p. 152) aŭ jena VI (6, p. 153):

 

Post pluvego ĉe la urbo
la ŝuoj de iuj knabinoj
fariĝas poŝoj de akvo

 

Impresoj pri la naturo bele kongruantaj kun aliaj poemoj pri liaj lernemo kaj vojaĝemo, aŭ pri la propra nescio aŭ nekompreno antaŭ la oceane vasta kaj profunda universo.

Kontraste, sufiĉe multaj poemoj (p. 37, 43, 48, 51, 65, 70, 72, 76, 80, 89, 97, 100, 138, 153-156) sonas iom plate, pale, kiel sensuka aŭ senpipra traduko, kvazaŭ mankus io... sed kio do? Nu, verdire mankas intenso de esprimado, alivorte - poezieco. Tio aparte senteblas ĉe lirikaj aŭ amaj poemoj (p. 129), ĉiel malsuperaj al, ni diru, jarcentojn oldaj versoj de Sapfo aŭ Katulo. Verŝajne oni devos iom atendi ĝis Manhitu maturiĝos lingve, enhave kaj stile al atentinda poeto.

Laŭteme, aparte mencieblas Manplata mano (p. 135), strangtitola poemo kontraŭ superstiĉoj aliaj ol kristismo, kaj Plagiatisto (p. 143), kvazaŭ por reguligi kontojn aŭ kvitiĝi kun iu misfarinto. Aliflanke, Manhitu montriĝas sincera apostolo de multlingvismo, de la lingva diverso (tio sama, kion multaj el nia rondeto mantre nomas "la monda lingvoproblemo"), sendube danke al siaj propraj medio kaj ĝisnuna viv-itinero. Ekzemple, la nacia devizo indonezia "Unueco en diverseco" (p. 120) sonas ĉe li ne kiel vaka aŭ pufa slogano sed kiel la fronto de unu sama monero, kies dorson esprimas la titolo Lingvoj en danĝero (p. 136).

En la libro enestas kelkaj eraroj, kiuj probable ŝuldiĝas al hasta kompostado sen atenta posta revizio (ĉu la "montatoj", du-loke sur p. 131, estu "montetoj" aŭ "montaroj"?); tamen jen kaj jen ne eblas scii ĉu la aŭtoro mem konfuzis "ordo" kun "ordono" (p. 89: "Al homoj Dio ja donis ordon / prizorgi ĉion, kiun [= kion] li kreis"), aŭ "provo" kun "pruvo" (p. 120, 147?).

Senescepte ĉiuj poemoj presiĝis per la litertipo Herculanum, en majuskloj aŭ usklegoj, centrigite kaj do simetrie sur la koncerna paĝo, jene:

 

Kiam alvenas la nokto

Kraboj ekiras al la sablo

En spiralaj truoj ili loĝas

 

Por tiel kurta kaj belbilda poemeto uskleco ne tiom gravas, sed por eroj pli longaj, des pli por tuta 161-paĝa poemaro, ĝi efikas lacige por la okuloj kaj por la kapablo kaj emo ĝui poezion.

Jam pro la menciitaj novaj voĉo kaj perspektivo indas konatiĝi kun ĉi poemkolekto. Ja, kiel diras Manhitu en pluraj poemoj, estas bona aŭ konvena tempo por ĉio.



[1] Kvin poemoj de Manhitu tradukitaj de li mem el la davana legeblas sur p. xx-xx (legu tie ankaŭ noton pri la davana lingvo).

[2] http://www.mondeto.com/bookshop.html

[3] drogmano: "interpretisto", t.e. parol- aŭ buŝ-tradukisto (la verbo "interpreti" kaj ĝiaj derivaĵoj estas tro multsignifaj, je risko de misinterpreto).

[4] Multlingva frazlibro, eld. Oceania Komisiono de UEA, Rotterdam, 2009(?), 143 p.

[5] http://ymanhitu.blogspot.com/

 

 


Yohanes Manhitu

Sub la vasta ĉielo

Ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Ĉiuj recenzoj

Ĉefpaĝo OLE