Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Ricardo Felipe Albert Reyna

Humure sed ne frivole

Verdeskaj pensoj. Originalaj esperantaj aforismoj, de Georgo Handzlik, eld. KLEKS, Bielsko-Biała, 2009, 136 p.

Kiam mi akceptis la taskon recenzi ĉi tiun verkon, mi pensis, ke tio ne estos pli malfacila ol aliaj antaŭaj recenzoj. Mi eraris. Jam de kelka tempo mi prenas la libron kaj relasas ĝin kvazaŭ varman braĝon, kiu riskas brulvundi miajn manojn. Ĝis fine la momento venis, ke mi kuraĝe alfrontu mian destinon kiel homo, kiu tiel senpripense aŭdacis aliri tiel seriozan kolekton de vivosaĝo.

Por homoj, kiuj renkontis Georgon Handzlik en teatraj kaj kantaj programeroj de esperantaj renkontiĝoj, ne necesas prezenti lin. Por ĉiuj aliaj sufiĉu diri, ke lin karakterizas ironia humursento kaj insista substreko de tiuj kultureroj, kiuj estas pli oftaj ĉe multaj esperantistoj ol ĉe aliaj homoj: la ĉefa fluo de la tiel nomata "esperanta kulturo". Li ja parolas unuavice al la esperantistoj. Aliaj flankoj de lia persono (ekzemple, kiel instruisto kaj entreprenisto) ne koncernas rekte la temon de ĉi tiu recenzo.

La libro havas subtitolon, kiu ne mensogas: ĝi ja estas kolekto da aforismoj, kiuj en sia esperanta kostumo estas, evidente, originale esperantaj, eĉ kiam ili estas nur refasonitaj el la ĝenerala stoko de la homara vortosaĝo. Ekzemple, sur p. 12 ni legas: "Li tiom ofte ripetis la mensogon, ke finfine li mem kredis ĝin esti vero." Mi rekonis tie mikroversion de anekdoto de Ĝoha, la ne tiel stulta simplulo de la araba popola literaturo. Iun tagon Ĝoha promenis tra la stratoj de sia urbo, kaj jen kelkaj almozuloj komencis peti lin je moneroj tiel insiste kaj tede, ke li elpensis kaj diris: "Iru al la hejmo de mia amiko, sinjoro Tiu, kaj petu lin, ĉar li organizis bankedon por hodiaŭ." La almozuloj tuj foriris al la imagita bankedo. Sed tiam Ĝoha decidis, ke ankaŭ li venos tien, ĉar eble estas vera bankedo, kiun li ŝatus ne maltrafi... Per tio mi celas ne, ke la aforismoj estas kondensitaj versioj de difinitaj rakontoj, sed pli ekzakte tion, ke la aforismoj kaj la rakontoj estas respektive kurtaj kaj longaj versioj de unu sama (aŭ tre simila) praskemo. Fakte, li dense resumas tutajn eblajn rakontojn, novelojn kaj eĉ romanojn en mallongajn aforismojn. Kiel li mem difinas, aforismo estas (povas esti) koncizigita novelo (laŭ p. 79).

La libro konsistas el prologa Antaŭaforismo, el dek ok laŭ-temaj ĉapitroj kaj, ekde p. 83, el antologio de aforismoj, pensoj kaj famaj eldiroj de kvindek kvin konataj esperantistoj, ampleksantaj de unu mallonga frazo ĝis plurpaĝa kolekto da frazoj. Epiloge, tri malplenaj paĝoj sub titolo Miaj Verdeskaj Pensoj implicite kaj komplice invitas al tio, ke ĉiu leganto elpaŝu private al similspeca ekverkado.

Mi ne aldonos unu plian teorion pri la esenco kaj estonteco de humuro ĝenerale kaj esperanta humuro partikulare. Mi nur atentigos, ke laŭ mia impreso tre ofte la humuro de Georgo Handzlik baziĝas sur apudmeto de realaĵoj al ne plu kredataj idealoj, al kiuj li (la aŭtoro, ne nepre la homo) tamen ankoraŭ sentas sin sentimentale ligita. Kiel ajn estas, sub la humura surfaco ofte troviĝas seriozaj pensoj. Mi mencios ankoraŭ nur kelkajn aforismojn, kiuj povus rilati al recenzado mem.

Ekzemple, sur p. 74 ni legas, ke "korektado de libro daŭras kelkajn horojn, la honto pro eraroj – plurajn jarojn." Kaj estas vere, ke la lingvaĵo kaj la mistajpoj povus facile gajni multon per plia kontrolado fare de ne nepre tre puntiliema revizianto. Tamen estus nejuste kaj kruele apliki al la verko jenan aforismon sur p. 120: "Mi mem ne estas kontraŭ preseraroj. Tre ofte ili estas por la leganto la sola distraĵo en seka teksto." Sed la teksto ne estas seka; iuj paĝoj estas pli sukaj ol aliaj, kvankam plej ofte mi trovis iujn frandaĵojn pri diversaj aspektoj de la homa vivo: politiko, milito, ekonomio, institucia religio, komuna saĝo, homaj rilatoj... Ankaŭ la dua, aliaŭtora parto (de William Auld ĝis Zamenhof) montras la samajn selekto-principojn, sed tie ni pli ofte trovas nehumurajn frazojn, kiuj fariĝis facilaj aludoj; kiel la Zamenhofa "eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan" (p. 132), apud "eĉ guto malgranda konstante frapante kaŭzas – kapdoloron" (p. 106), de Dinko Matkovic. Eĉ tute seriozajn pensojn ni trovas precipe en tiu dua parto. Tamen la ĝenerala tono ne ĉesas esti humura, kiel konvenas al tiel bonhumora, adaptiĝema homo.

En la kariero de Georgo Handzlik la libro viciĝas kiel surpaperigo de la komentoj, je kiuj li tipe spicas sian alparolon al la aŭskultantoj, kiam li kantas. Tial ŝatantoj de liaj kantoj verŝajne ŝatos ankaŭ ĉi tiun libron. Kaj en la humura mondo mi vidas lin ie inter Lejzerowicz kaj Schwartz, simila al la unua pro lia atento al la seriozaj flankoj de la vivo, simila al la dua pro lia malrespekto al multaj sanktaĵoj, kaj simila al ambaŭ pro speciala atento al la verdlingva societo.

Kiel supre aludite, mi povus fari lingvan kritikon, kiun mi tamen konsideras malinda por ĉi tia verko. Tion mi diras eble sorĉite per defia aforismo sur p. 75: "Pli facile konsili ol mem sekvi la konsilojn." Sed per tio, mi supozas, vi jam povas imagi la ceteron de la libro, pri kiu mi resumus jene: agrabla legaĵo, same taŭga por papilia plugado kaj por profundpensa koncentriĝo.

 

 


Georgo Handzlik

Verdeskaj pensoj

Ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Ĉiuj recenzoj

Ĉefpaĝo OLE