Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Versa donaco

Christian Declerck

Verse reversi, de Benoît Philippe, eld. Mondial, Novjorko, 2007, 159 p., ISBN 9781595690975.

En sia Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (Mondial, 2008) Geoffrey Sutton mencias, ke Berveling citas Glaŭka lum’ (1994) kiel ekzemplon de la literatura matureco de Esperanto. Ĝi estas antologio de originala kaj tradukita poezio – plur-aŭtora – pri amo, pasio, fido, anksio kaj timo, vidataj el vidpunkto samseksema; verko redaktita de Philippe. Cetere, li ne estis aparte traktata en la enciklopedio.

Benoît Philippe, ankaŭ ne ricevinta lokon en Ordeno de verda plumo, 2006, Leksikono pri esperantlingvaj verkistoj kompilita de Josip Pleadin, restis nomo sen vizaĝo, ĝis apero de Verse reversi, poemaro de tiu Dresden-devena germano, naskita en 1959. Ilustras la libron ne nur surkovrila portreto de la poeto, sed interne eĉ fragmentoj de ĝi. Jam la titolo tiklas loge per la dusenca ’reversi’.

Aŭtoro el la kvina periodo de nia literaturo – tiu karakterizata de modernismo –, li uzas, krom esceptoj kaj sen kalkuli aliteracion, precipe senriman liberlinian verson. Kelkaj poemoj ne lasas sin kompreni. Tion ankaŭ Camacho konstatas en sia postparolo. Sed ili belas malgraŭ sia mistero, aŭ ĝuste per ĝi. La ceteraj poemoj, laŭforme kaj enhave tre variaj, estas jen proze normalaj, jen tiel riĉe signifodensaj ke necesas lege kaj relege allukti ilin, vole

venki, kvazaŭ konkeri ilin per korpo kaj koro. Al la pli facilaj apartenas Vizite, La fremdulo, Kial ĝoj-atendi?, Preĝo. Iuj vortoj, hante revenantaj, impresas drame, preme: brumo, cindro, galero, lakona, mudi, ogro, skualo, soleco; tamen ne ĉiam triste: kamajo, kaĵoli, muaro, odora, splendo. La plezuro estas ofte en la detaloj: mevokriĉoj, korvograkoj kaj sortosinuoj. Oftas ja vortkunmetoj bele trafaj, sur-prize bildaj: memorlagunoj, dormorifoj, ventojuĝo, muskomilda, gruzogriza. Same la formulado: "tie ombron batui / de paseo disbruma / inter mornomuroj domaj / kaj poplegoj murmuremaj" kaj "mi mute stampedon timas / de nerelazeblaj praoj" (Reveni hejmloken), aŭ: "el radiaĉo / neforhuŝeblis / muziko-kraĉo". Okaze iu strofo estas netravidebla. Vortkombino povas mirigi (neniperdivulo), eĉ unuavide prezenti enigmon: seniamule, fordamaidis.

Se La du sinjoroj klare aludas la gejecon, la sekvanta Samlitula rigardo forte mildigas la kazon, elstarigante la teneron kaj konsolon de ĉi tia amo. Certe tiuj du eroj ŝanĝas la temon post la melopeeca Elba lido. Tankao (3), Manlegado, estas vere virtuoza. Pluraj poemoj tuŝas nian kulturon. Tiel Funebre (pri la morto de Auld), la stranga Monologo de lacerto esperantista, kaj Al Nikolai Kurzens, kiu eĥas la pensadon de la fama latvo, sed sonas tute alistile, alisonore. Ankaŭ Nicolino Rossi, samsortano, estas disfoje alparolata tra la poemaro. Post la pecoj kolektitaj en la rubriko Glaŭka lum’, la poemoj el Ekvadoro, poema taglibro, kaj el la simila parto Anda lum’, skizas diversurbajn humorojn, etosojn, vivsituaciojn: efemeraj sparkoj de observemo kaj rimarkivo.

Verse reversi de Benoît Philippe estas donaco al ni; jen de sekretaj rememoroj, duonkaŝitaĵoj, sugestioj kaj divenigoj, skizetoj pri Ekvadoro kaj Andoj, fulmrigardoj, apenaŭscenetoj, momentominiaturoj, atestoj kaj protestoj; jen de abundo da rarovortoj, interestiklaj, bildaj kaj sukaj, signifo- kaj vivoplenaj, kaj de nekutimaj frazkonstruoj, eĉ strangavortaj puzloj iafoje. Lia poezio, elvokiva, antaŭmetas nin al mutiga novo. Tial la interesa postparolo bele donas helpan subapogon.

 

 


Reen al:

Verse reversi Benoît Philippe Listo de recenzoj en Beletra Almanako Ĉefpaĝo originala literaturo