Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Christian Declerck

Vismar, Jesa, István... kaj mi

István Nemere: Vismar, Impeto 2008

István Nemere: Jesa, Impeto 2009

De Nemere mi estas leginta ĝis nun 14 romanojn, ĉar… li verkas multege. Ne nur en la hungara, sed ankaŭ en Esperanto. (Kvankam, ni scias: la nombroj de tiuj du kvantoj ege disas.) De neniu aŭtoro alia, en neniu lingvo, mi legis tiom da libroj. La plimulto de liaj verkoj traktas pri iu homa problemo. La homa vivo estas zorgige komplika, kaj ĝiaj temoj ja neelĉerpeblaj. Plej plaĉis al mi: Pigre pasas la nokto (pri rasismo), Febro (pasia amo), Serĉu mian sonĝon (ĉar ĝi bele bildigas Venecion), Krias la silento (pri la evoluigo de infano grave handikapita). Depost La blinda birdo, Sur kampo granita, La alta akvo, La monto, kaj Dum vi estis kun ni certe lia stilo pliboniĝis. Tamen, ankoraŭ nun lia lingvaĵo ne estas plene kontentiga. Kial? Ĉu li verkas tro multe? Tro rapide? Sen postkontrolo? Mi provas tion eltrovi per la lastaj du romanoj: Vismar kaj Jesa.

Sed mi tuj diru, ke Nemere estas absolute kapablega elpensanto de interesa kaj bone strukturita rakonto. Krome, li posedas sian tute propran stilon. Li uzas riĉan vortaron, skribante ofte tre poeziece. Kirle-lirle fluas la frazoj, litere-libere. Sendube, pluraj el niaj 'nunaj' verkistoj ŝuldas al li tributon. Eĉ se ne rektan influon, almenaŭ iun verkinstigon. Mi pensas pri Bays, Elgo, Gates, Johansson, Picasso; eble eĉ Seabra, Steele, Ŝtimec…, eĉ se el si mem la plimulto dekomence estis jam kreantoj. Tial ke, kun selektitaj temoj, li estas inspirita aŭtoro, ĉiuj malperfektaĵoj ne povas malhelpi, ke la verkoj de Nemere estas ĝenerale interesaj kaj legindaj. Libere liaj linioj ruliĝas, sed ve… iom voblas la vortoradoj.

Vismar, la rolulo, estas riĉa eksarkitekto, solulo. Malparolema, li tamen helpadas homojn vivantajn en povreco. Volontule laborante en hundazilo, li ekhavas rilaton kun viktima, terure vundita besto, kiun li prizorgas kaj reedukas. Tiel li preskaŭ identigas sin kun ĝi. Ŝatos tiun personon ĉiu hundamiko. Sed malgraŭ sesdeko da hundoj, la temo de la libro estas la justico, aŭ, fakte: justo kaj respondeco.

Aŭtoro kiu koncentriĝis sur tiom da temoj, tiom da medioj kaj metioj, tiom da malsamkarakteraj homoj, kiu tiel vaste nomis kaj priskribis mondaĵojn, nepre estas multscia kaj multsperta. En akordo kun tio – la lingvaĵo de libro, depende de roloj, ne estu ĉiam senŝanĝe kaj rigide laŭregula – sed certan ĝustecon ni ja atendas: konsekvencan vortuzadon, kaj prudentan gramatikaplikon. Nu… Feliĉe la streĉo de lia fikcio kaptas kaj kuntrenas nin tra agrable mallongaj ĉapitroj kun alternaj scenoj. La frazoj tenas la atenton, interesas; tre varianta estas la vortordo, metaforoj abundas. Kio do misas?

Jen, la libro komenciĝas per sonĝo. Premsonĝo. Koŝmaroj tenas Vismaron en angoro. Trafa ekiro, jes. Sed la leganto tion ne tuj konscias. Aj, ĝuste tie dubigaj frazoj, mankhavaj frazoj, malfaciligas tujan komprenon: ĉu li estas freneza, malsana, drogita? Ne. Li estas viktimo de la justico. Kaj la 'aljuĝita' kulpo daŭre timigas lin.

Nun pri tiu aludita mankhaveco. "Lian verkaron karakterizas la simpla lingvaĵo, la klara stilo sen ajnaj 'modernaĵoj', strangaĵoj" asertas la malantaŭo de la libro. Nu! Same kiel la kovrilo eksponas kelkajn difinajn artikolojn troe, tiel ankaŭ enlibre tiu vortspeco ne en ĉiuj okazoj necesas. Due: tipaj por Nemere (multegaj en Vismar, tamen preskaŭ maloftaj, kaj krome pli pravigeblaj, en Jesa) estas la 'vortduopoj', du vortoj ligitaj per streketo: kvazaŭ la aŭtoro mem ne povas fari elekton! Disfoje tiu farmaniero eble havas sencon, sed tre ofte ĝi nur iritas, kaj neniu profitas (1).

Pri ordinaraj tajp- aŭ preseraroj mi diru nenion, kvankam ĝenetas ekzemple: "neniu vidos vin kiel inĝenieron konstruantajn pontojn"; "de kie vi povas scii?" (ŝi); "la monhavanto neniam rigardas desupre" (desube); "entusiasme" (pli ol unu fojon!), "impertinenco", "se" (sed), "damaĝe" (domaĝe). Ni nur komencis.

Kio vere ekscitas la atentan (kaj kompetentan) leganton estas aro da lingvaj fuŝetoj kiuj signalas ne mankon de scio, sed – almenaŭ – ian senzorgecon. Tia neglektemo ŝvebas tra la tuta teksto. Iuj ĝenaĵoj estiĝas el stilprefero de la verkisto: en subordigita propozicio de kompleksa frazo ofte ne estas la subjekta aŭ objekta pronomo (2). Ofte malĝustas la participoj (3) kaj forgesiĝas ĉu verbo estas transitiva aŭ ne (4). Regule troviĝas adjektiva participo kie adverba ankaŭ taŭgus aŭ estus eĉ pli bona: "Vismar streĉita aŭskultas por povi orele…" Fojfoje la vortelekto estas erara aŭ stranga, en Vismar kaj en Jesa.(5) Misuzoj estas diversaj kaj mi jen metas kelkajn kune, mikse:(6) "Mankas konsekvenceco: ili alkuris Jesan"; "…ne tre interesis Jesa"; "Carpi penetre observis Jesa"; "… kaptis Jesan"; "jam aliris Jesan"; "la unua aliris Jesa"; "li ekvidis Jesa"; "oni forportu Jesan"; "ni renkontis Jesan".

Ĉio tio tamen allasas belon, ofte veran poeziecon: "la posttagmezo pigre naskas la krepuskon, la suno jam ekiris agonii"; "la suno jam tremas rande de la montoj, post nelonge ĝi ĵetas sin en la profundon". (7) Beleco povas montri sin en la frazumo de ideo, en esprimoj aŭ terminoj, sed ankaŭ per koncizo (8), per surpriza simpleco (9) kaj eĉ per varieco (10). Kontraŭe, malbelaj estas vortdividoj kiuj lamas, kiaj ka-lvan, ka-ptas kaj ekha-ltas; sed pri tio kulpas ne la aŭtoro.

Jesa estas rolulo simila al Jesuo (kaj kun komparebla sorto), sed ina ĉifoje. Tia paralela rakonto – inventaĵo, fikcio – ŝajnas al mi pli interesa kaj certe pli originala, ol iu rekreo de la konata vivo de la Nazaretano (Kaj staros tre alte, Steele; La tago kiam Jesuo perfidis Judason, Seabra). La temo de la libro estas 'ĝusta vivocelo', do: bonintenceco kaj homeco, helpemo, justo, sincero. Korkreskigo, fine. Iuj tekstopartoj estas tre temkoncernaj, precipe iuj dialogoj estas tiurilate brilaj. La 'surmonta prediko' tamen povus esti pli forte redaktita, tiel ke ĝi estu vera oratoraĵo. Sed eble tio ne respondus al la personeco de Jesa. Male…, — kaj nun atenton! Ankaŭ en Vismar okaze aperas la pronomo ci, sed per Jesa Nemere verkis LA libron kiu pruvas la ekzistorajton, la utilon kaj ja la neceson de tiu 'singulara dua persono': diverssenca ci-uzado, sed nepre signifa!

Nemere ne estas profeto, tamen siaspeca mondpliboniganto. Same kiel – pro la persono de Jesa mi neeviteble pensas pri tiu amiko samurba – Manuel Halvelik. Esploru ties verkon kiu volas: www.sotragogismo.net.

Aŭtoro populara Nemere nepre estas. Popolverkisto, prefere ol mondliteratura majstro. Nu, tute ne malestiminda.

——————

(1) venas-falas; diras-mensogas; komprenus-sentus; donas-montras; iretas-paŝadas; mendas-petas; mordema-murdema; rigardas-vidas; premas-puŝas; levi-forporti; leviĝu-flaretu; kredas-esperas; serĉas-trovas; sento-sugestio; reguloj-leĝoj; suben-subakven; pensis-respondis; ordonas-konsilegas; kaj tiaj plu.

(2) bone ili scias, kiun salutis; se ili renkontiĝas, jene dialogas; ili ankoraŭ havas tempeton por enspiri, antaŭ ol komencos ion; oni ĉion detruis ĉirkaŭ li, tamen volas konstrui (li!); la besto scias ankaŭ tion, kion ne povis vidi; se ĝi kontraŭstaros, eĉ kvin plenkreskajn virojn forpelos; se iu volas ekhavi hundon, venu ĉi tien; neniu povis imiti, ke ne aŭdas tion; ankaŭ la scienco estas nur survoje al tio, ke ĝi trapasu la limojn, kiujn hodiaŭ kredas ne trapaseblaj; se iu volas kredi la sanktan libron, trompiĝas.

(3) antaŭlonge, estinte ankoraŭ knabeto, li elkalkulis…; sekvonttage… -is; dum operacio [li] estas malamiko de la vortoj, venintaj el homaj gorĝoj (venantaj); ĝi interesanta rigardas la alvenon de la manĝo (interesata); hundoj estas karesitaj ĉiutage; pli taŭge estos ĉeesti kaj observi la okazontaĵojn; en la sekvontaj tagoj mordis; li sidiĝis kontraŭ la priaŭskultito; atendis per kapo tenita oblikve (tenata); ili renkontis la sekvontan policaŭton;

(4) nemovigebla, kreviĝintan betonon, frotiĝita (farbo defrotiĝinta / defrotita), ŝi verŝigas akvon, enmergigas la spongon, la malsatigintajn leonojn (malsatigitaj), kaj anstataŭos per la nova (anstataŭigos), li dufoje sonoris, ŝancelanta sidas, li fine movigis (movis) sian rulseĝon kaj ruligis (rulis) sin al la teraso, rulis (ruliĝis) ŝvitgutoj, la herbojn ne movigis vento, forĵetita rustigita motoro (rustinta), etendigi siajn membrojn; ĉe netransitivaj: gliti, krevi, eksplodi, rusti, bruli, sekreti, kiel ĉe transitivaj: ĉagreni, koncentri, verŝi, movi, skui, loki, veki, ruli, ŝanceli, streĉi (disstreĉigis), vesti, etendi, kirli, konfuzi, falsi;

(5) eble ĝi [la hundo] sentas lian odoron; televidaj kameroj; ĝi imitas, ke ne interesas la afero; la hundo nur imitas dormon; li imitas, ke (faras, kvazaŭ); kupra tabulo imitanta oran; do [li] imitis sin meblo (ŝajnigis); oni prijuĝas (asignas) al li grandan sumon kiel rekompencon (kompenson) por la perdita(j) tempo kaj bona famo; vi devus elteni harde; li ne aŭdas la ŝtalhardajn tondrojn de la prokuroro; krusto (ŝelo) de la branĉoj; misherboj (trudherboj, herbaĉoj); prefere (pli ĝuste), ili estis scivolemaj; kaj lia mieno decas al la temo; lia animagordo decis nun al ĝi – li estis kolerega; sur la trotita vojeto (tretita); endentigi (mordi); se ĝenerale oni povis ŝin nomi fremdulino (entute); ĉu vi certas, ke li ĝenerale ekzistis?; se ĝenerale estis murdo (vere); se ŝi ĝenerale estas patrino; ĝenerale, de kie vi prenis la informon?; elektraj kondukiloj (konduktiloj); rompema, eta korpo (rompiĝema); komplikiĝis en mensogojn (implikiĝis); karcero (prizono); okulvitro(j); ŝi havas klopodon (estas en embaraso); kaŭzanto de grandaj klopodoj; do ni komencos la akcion?; subplate (subplande); ĉiu parteto materiala; sekiĝis vestoj (vestaĵoj: vestopecoj); la vestaĵo malnova (vesto, kompleto); ŝi staris krom la homcirklo (ekster); dia imperio (regno); zero (nul).

(6) du specoj da domoj; sudokuo (kiel hajko); prizorgituloj (prizorgatoj); elektituloj (elektitoj); hurikanoj (uraganoj) furoras pomonate; foje potage (unu fojon tage / en tago); li potage faras tion (ĉiutage); enkaviĝi (enpremiĝi); ĝis li restos en la malliberejo (tiel longe kiel); ĝis li mem ne rajtos foriri (dum); sed ĝis kiam surkoridore neniu iris; ĝis li estis arkitekto, li malamis la plaston, se eble li evitis ĝin en siaj laboroj; neniam oni presis pli teruran libron, ol tiu de la puna kodlibro (de la punkodo); delonge estis ili [virinoj] multe da, poste ĉiam malpli; ĉar jam delonge pluvis (ne pluvis); sed tio okazis delonge (antaŭ longe); voĉo delonge aŭdita de li (jam longe ne plu aŭdata); fermis sin (enfermis); oni lin fermos (malliberigos); hakilo (hoko): la gutujo alhakita al la dratbarilo; dense alhakitaj lampoj; unu okulo malfermiĝas en la malhelon; kvazaŭ akto presita sur paperon pli malmolan; portu kaj donu al ili [bankistoj] sian monon; vi ne trovos antaŭ si barilon ian ajn; ni tute ne preparis sin por laboro profunda (tamen: ne lacigu cin); kiel eble plej rapide ni havu tion post si; malofte kelkiuj restas hejme (fojfoje, disfoje); enmane kun la tubo; survizaĝe kun kompata rideto; la akcento ne superas (intonacio ne iras supren / ne altiĝas); puŝas la bremsilon (bremson, bremspedalon); katolikano (katoliko); iras en inter la bestejoj; kiel sin konduti (kiel konduti); en la domo de la Dio; streĉita kiel la eltirita pafarko; forŝovantaj sin oni faris vojon por ŝi; lantaj eliris; da foje; plena da; aro de intencoj; milojn de roloj ŝi jam ludis; oni turnadas sin; la suĉinfanon Jesuon; ĉionneanto; neunufoje (pli ol unu fojon);

(7) la silento dissaltas en la malhelo, ĝi hejmas; la silento faris la aŭskultantojn kaptitoj; sed la penso ne ĵetas ankron, plunaĝas; poste li endormiĝas, sekvas longan rubandon de sonĝo, kiun de tempo al tempo tranĉetas tondiloj de vekiĝo; ĉiu arbo belas, eĉ la batita de fulmoj, elterigita de ventego, staranta mortinta pro varmego aŭ maljuno kun nudaj branĉoj; ombronigro falis sur ŝin, omene; en la voĉo de Gruza disverŝiĝis la moko; li mergas la fingrojn en la poŝon; eĥemaj muroj. Nemere elturniĝas ĉiam denove novesprime: nerimarkeble agonias la posttagmezo; trapordiĝis du virinoj; ŝi porde digis la ridaĉon.

(8) Fojfoje frapas koncizo: ĝi bone fermas, muŝoj – nek el, nek en; plej ofte venas al ili infanoj kaj maljunulinoj. Koro kaj menso; malbone efikus, se la hundoŝatantoj estus lin vidantaj en malpura kitelo. Kaj ve, se en sanga, pusa!; kurtenoj kunen, lampo enŝaltita, la vestejo nun estas operaciejo; klinko suben, pordo turniĝas, korpoj enen; li neniam fartos hejme ĉi tie; la virinoj jam vicdiras la klaĉojn vilaĝajn; la vizaĝo de la doktoro estas dura. Skulptaĵtrajtoj en ŝtono; ne torporiĝu la piedoj; li kuŝiĝas reen.

(9) Neatendita simplo: (perfuzi per, el, je; jen:) gutilo, gutujo, gutaĵo; reloj kaj subtraboj (ŝpaloj);

(10) aŭ varieco: fenestro-kornicoj, -sojlo, -breto; radseĝo, rulseĝo.

 

 


István Nemere:

Vismar

Jesa