Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Bjørn A. Bojesen

La stato de l’ salato

 

Vizaĝoj – Novelaro 2000-2009, eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm 2010, 175 p., ISBN 9789185288366.

 

Inter uzantoj de la paĝaro macupdate.com – elŝutejo por makintoŝaj programoj – fifamiĝis la lingvosciencilo Praat. Ĉu multaj makintoŝuloj do lingvosciencistas? Ne, la komentaĉintoj eĉ ne testetis la programon. Sed ĝi havas plorige malbelan ikonon, sciu!

Ektenante la libron Vizaĝoj miamane min frapis simila abomeno grafikista. Ke eblas, eĉ ene de amatora libromerkato, eldoni tian okulkaĉon! Kelko da skizitaj vizaĝoj (kun politike korekta distribuo etna) strie ridetas tra tergloba krado, meze de amazone verda fono kiu ŝpruce disradias iks opojn da la vorto “Vizaĝoj”. Aspektas iel kiel krucvortenigma kajero kia kelklande ĉipe aĉeteblas en trajnstaciaj kioskoj.[1]Kompreneble la plej okulskrapa libro povas kaŝi en si trezorojn. Do, provante forigi pensojn pri baskvalitaj komiksoj, mi eklegis ĉi “Novelaron 2000–2009”.[2]

Estas virto de Vizaĝoj fokusi preskaŭ ekskluzive je la noveloj mem. Freŝe mankas vortoklarigoj kaj filologiaj diskutoj. La libron per kurta historia enkonduko provizis Sten Johansson, lasante la 29 novelojn paroli mem.[3]Kontribuas verkemuloj de diversaj aĝoj kaj seksoj el ĉiuj kontinentoj krom Antarkto.

La kvalito de la noveloj – kiel plejparto de la Espaj kulturaĵoj – kuŝas je pulbazara nivelo: Jen aferoj iomete belaj aŭ iomete utilaj aŭ iomete amuzaj, kiujn eble indus aĉeti kaj kunporti hejmen; jen rara gemo subite aperanta el sub la aliaj aĵoj.

Mi devas konfesi, tamen, ke la redaktistoj faris ĝenerale brilan elekton. En Vizaĝoj surprize grandas la gemaro.

Inter la noveloj kiuj lasis spurojn en mia menso, menciindas Peco de kablo de Mikaelo Bronŝtejn, Ducent mejloj ĝis Talooska de István Ertl, Pordo al la maro de Sten Johansson, Io devas okazi de Miĥail Korotkov, Geedza ringo de Paulo Sérgio Viana kaj Rulkreskaĵo de Tim Westover.

Peco de kablo invitas onin al jam fremdiĝinta mondo: Sovetunio. Ĉu Viktoro pretas oferi sian amikecon al Borkovskij por mem saviĝi de la Sistemo?

Ducent mejloj ĝis Talooska estas, laŭ mi, la pinto de la kolekto. Per pluraj paralelaj fadenoj Ertl sukcesas teksi vere streĉan rakonton, kun viglaj personoj kaj surpriza fino. (Eĉ plie, li sukcesas prilumi la lingvan problemon sen ajna mencio de Esperanto!)

Pordo al la maro repruvas kial Johansson elstaras inter niaj novelistoj. Per malmultaj vortoj li kapablas pentri marbordan pejzaĝon kaj personojn vibrantajn je emocioj. (Nu, eble mian ŝaton influis tio ke la rakonto okazas en mia propra lando!)

Mi ne scias ĉu Io devas okazi estas elstara novelo. Sed funde kortuŝas ĝia priskribo de multjara junulo kiu subite sentas sin olda…

Ankaŭ Geedza ringo temas pri maljuniĝo, kaj pri soleco, sed el virina perspektivo. Lasante la leganton sekvi la mal- kaj reaperon de nupta ringo, la aŭtoro samtempe permesas al la ina rakontanto tenere elmontri la vundojn de ŝiaj vivo kaj kunvivo.

Rulkreskaĵo mi aparte ŝatas pro ĝiaj fantastaj trajtoj. La priskribo de la bienista familio kaj ties malurbeca bieno en lok’ sennoma estigas en mi enan filmon kun senfinaj ebenaĵoj – jen mita Nordameriko antaŭ la moderniĝo, kun eĥoj de la rakontoj de L. Frank Baum (La sorĉisto de Oz). La rulkreskaĵoj mem memorigas min pri la ombruletoj/polvuletoj de la animacia[4] mondo de Hayao Miyazaki (Mia najbaro Totoro kaj La vojaĝo de Ĉihiro).

La ”vizaĝojn” plukis kvin redaktistoj, kaj la (ŝajna) deziro kontentigi ĉiun bedaŭrinde distiris la kvalitan koheron. Al kelkaj noveloj mankas energio, dum aliaj dronas en grizverda ĉiutageco. Ekzemple, kvankam mi mem laboris en lernejo, mi absolute ne komprenas kial interesus pli-malpli senintrige verki pri lernejanoj preparantaj teatran spektaklon. Alia feblo estas la emo de kelketaj aŭtoroj ekspluati ajnan oportunon mencii la lingvon Esperanto – ŝajne tute sen prizorgo ĉu tio rakonte malbalastas aŭ ne.

Nun estas via vico esplori kiel multvizaĝa estas nia novelarto! Nepre aĉetu Vizaĝoj en via loka libroservo. Kaj ne forgesu viziti bindiston survoje…

 

 


Vizaĝoj



[1] Pri la tiparo eĉ ne indas paroli. Sed se vi havas tempon krozu al http://www.bancomicsans.com/ .

[2] Kial ne 2001–2010?

[3] Nu, fakte 35, ĉar avangardas Jorge Camacho per 7 mikronoveloj.

[4] animacio: kreado kaj prezentado de desegnitaj moviĝantaj bildoj (animaciaĵoj), ekzemple porinfana desegnofilmo (ReVo).