Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Valentin Melnikov

Vojaĝo – tra kuniĝoj kaj disiĝoj – kien?

Libera recenzo pri frivola libro

Darik Otira, Vojaĝo al kuniĝo. Konfesoj de seksobsedito, eld. Mondial, Novjorko, 2010, 362 p., ISBN 9781595691514.

Leganto, se vi estas pruda,
kaj naŭzas vin la amo nuda,
(...)
pripensu bone antaŭ lego:
tute ne estas mi altruda,
forĵetu min, retiru vin
al via dika ŝel' testuda.

Peter Peneter, Sekretaj sonetoj

La romano Vojaĝo al kuniĝo havas la subtitolon "konfesoj de seksobsedito". Jes, temas ĉefe pri seksumado – tamen la libro tute ne similas diverslingvajn seks-rilatajn tekstojn, kiuj abunde polucias (hmm... ambaŭsence) Interreton. Ankaŭ kun iama romano de Manjo Austin, Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas, malgraŭ simileco de titoloj, ĝi havas nenion komunan. Ĉu estas io komuna kun Vojaĝo al disiĝo de Spomenka Štimec – mi ne povas juĝi, ĉar ne legis tiun lastan.

La aŭtora nomo Darik Otira estas evidente fikcia, neniaj informoj pri la aŭtoro troveblas enlibre, ankaŭ en Interreto tiu nomo ne estas menciata. Eble tio estas anagramo de la vera nomo: el la literoj facile kunmeteblas "Rikardo", la nomo de la roman-protagonisto. Plue leganto povas rezoni mem... do jen estas Tia Rikardo, identigi la personon ĉiakaze ne eblas.

Evidente plejparto (eble eĉ la tuto) de la priskribitaj eventoj estas vero. La stilo eĉ ne lasas dubojn, ke ĉio okazis reale, ĉiuj kontroleblaj detaloj estas aŭtentaj. Eĉ, mem laborante kiel komputila sistem-administranto, mi povas konfirmi, ke ĉio menciita rilate ĉi fakon estas vero. Probable (preskaŭ) ĉiu viro povas rememori kelkajn homojn kaj situaciojn tre similajn al tiuj priskribitaj en la romano.

Kalkuleblas, ke la bazaj eventoj okazas meze de la 1990aj jaroj.

Rikardo (mallonge – Rik) rakontas pri sia vivo ekde 11- ĝis proksimume 25-jara aĝo. Komence li studas en mezlernejo en Britio, poste en universitato, poste transloĝiĝas en Germanion kaj eklaboras tie... Li vere estas konstante seks-obsedita – kaj tio kreas por li (kaj por apuduloj) plurajn problemojn. Komence li amuze priskribas la artifikojn (denove hmm... kredu, mi ne speciale elektas frivolajn kalemburojn!) de masturbado (p. 11-12). Baldaŭ li trovas konsenteman knabinon, kaj – ek!.. Rik rakontas pri siaj malmultaj sukcesoj kaj pluraj frustriĝoj, konstatas ke inoj ofte mem ne povas prognozi siajn agojn. Alternas pluraj junulinoj, neniam seriozaj sentoj – eĉ se daŭraj rilatoj, neniam fideleco. Amorado en diversaj ekzotaj lokoj, granda ĝuo, sed samtempe – turmentaj animperturboj pro manko de io subtila...

Jen Rik sukcese amoris knabinon, kaj "surpriziĝis pro tio, ke ŝi ŝajnis pli bela ol antaŭe. Eĉ ŝia voĉo nun ŝajnis bela" (p. 33). Jen li "konstatis, ke mi forĵetis ŝancon je bona amikeco pro sep sekundoj da kacosuĉado, eble nur ses, kaj mi eksentis min idioto" (p. 143).

Kio preferindas: ĉu simple amori, donacante ĝuon unu al la alia en ajna momento, esti simple egalrajtaj partneroj sen reciprokaj devoj (tamen, foje angore bedaŭri pro manko de komunaj interesoj krom la seksaj – "kial ni ne estu simplaj geamikoj?"), aŭ – propravole rezigni facilajn ĝuojn, strebi al daŭra harmonio kun unu homo, havante tamen neniajn garantiojn pri futuro? Aliflanke – "estus ja bele disponi seksumadon kvazaŭ per turno de krano, ne bezonante serĉadi kaj babiladi kaj kaĵoli kun fremdulinoj, speciale ĉar mi apenaŭ havis tempon por tio, dum miaj (...) ekzamenoj proksimiĝis" (p. 91). Kion elekti? Respondo mankas, ĉiu decidas mem...

Iom post iom la junulo komprenas la grandan diferencon inter plezura seksumado eĉ kun tre sperta kaj pasia virino, kaj – amo. Sed li plu restas – laŭ propraj vortoj – regata de sia kaco, ŝajne preterlasas neniun inon, uzas ajnan okazon por seksumi – kaj rezulte kelkfoje perdas bonajn, daŭrajn kaj harmoniajn amrilatojn. Jen aperas embarasego, kiam "konstanta" koramikino de Rik subite vidas lin seksumi kun iu alia. Kaj certe ne indas amindumi paralele du knabinojn en sama universitato, ĉar iam ili neeviteble malkovros la veron, kaj tio estos fino por ambaŭ rilatoj...

Fine Rikardo pro sia konstanta seks-obsediĝo perdas prudenton kaj singardemon kaj baldaŭ iĝas pornoaktoro. Krom kontentigo de sia seks-avido, li strebas ankaŭ rapide riĉiĝi – kaj eĉ ne konscias, ke "oni vere povus riĉiĝi sen granda peno" (p. 201) nur kontraŭleĝe... La rakonto pri produktado de pornofilmoj estas iom tro longa (p. 200-234) kaj detala. La aferoj ŝajnas prosperi, sed jen, unu okazaĵo kiu komence aspektus eĉ komike (p. 234-239) tamen kaŭzas seriozajn sekvojn, kaj la romano iom post iom akiras detektivecon...

Tamen ne opiniu, ke Rik kapablas pensi kaj rakonti nur pri unu afero. Li ja estas sekse obsedita (eĉ speciale pri konkretaj specoj de seksumado, kiujn iu eble nomos perversaj), sed li tute ne estas stulta, nek ŝablona ulo sen individueco.

Estas sufiĉe interesa lia rezonado pri "protekto" de geknaboj kontraŭ pornografio (p. 8), pri signifo de kacogrando el biologia, historia kaj kultura vidpunkto (p. 158-160), pri esenco, principoj kaj funkcioj de pornografio (p. 212-219), pri fideleco kaj ĵaluzo (p. 289). Kaj ne nur pri seksumaj aferoj li kapablas rezoni – ankaŭ, ekzemple, pri uzado de diversaj lingvoj (p. 275).

En multaj niaj romanoj iel rolas Esperanto: kursoj, klubkunvenoj, Interna ideo... Ankaŭ ĉi tie – sed tute konvene kaj diskrete. Ja la aŭtoro estas esperantisto, videble bonege orientiĝas en la realaĵoj de la E-komunumo, kaj en membiografia romano li nature mencias cirkonstancojn kaj detalojn de ĉiuj okazaĵoj. Li apenaŭ tuŝas la programon (se necese, legu pri tio en alispecaj tekstoj!), sed multe rakontas pri etosumado de gejunuloj... Aliloke temas pri organizado de E-kurso kaj eventuale klubo, okazas ardaj disputoj pri bagatelaj detaloj – kiom konata afero!

Oni povas en fremda lando sufiĉe rapide trovi laboron kaj loĝejon... kaj Rik eĉ plendas: "mi devis registriĝi ankaŭ ĉe la polico: proceduro, kiu perfekte kongruis kun mia koncepto pri germana burokratemo" (p. 129). Feliĉe por li, neniam li provis ekloĝi en Rusio!..

Leganto observas la aventurojn de Rik, kaj meditas. La mondo estas senfine varia, ne ekzistas samaj situacioj kaj pretaj universalaj reguloj. Precipe, oni ne riproĉu alian homon pro tiuj kvalitoj kaj agoj, kiujn oni havas mem. Kaj oni ne lasu sin esti longe regata de fortaj emocioj – ĉar tiel oni povas ekhavi multajn problemojn, perdi laboron ks. Kaj se oni jam havas seriozajn problemojn – oni pensu pri tiuj, ne pri kutimaj amuzaĵoj kaj diboĉaĵoj.

Se vi jam trovis bonan koramik(in)on kaj travivis kun tiu longan tempon, kune venkante diversajn malfacilaĵojn – do indas gardi la rilatojn. Danku la sorton pro tio, kio estas, kaj ne esperu trovi pli bonan – ĉar plej verŝajne vi ne trovos. Oni scipovu pardoni – aŭ simple kompreni la motivojn por konkretaj agoj de alia homo, por konkludi ke tiu eble eĉ ne kulpas. Oni ne tro flatu proprajn ambiciojn kaj mem-amon...

Se la romano finiĝus ĉe p. 317 – oni povus taksi la "nefermitan finon" feliĉa. Tamen sekvas dramaj eventoj, sed ankaŭ eventuala fino ĉe p. 333 lasus esperojn pri feliĉo. Sed probable la aŭtoro/protagonisto sentis bezonon konfesi ĉion... La definitiva fino ĉe p. 362 unuarigarde aspektas vere feliĉa – almenaŭ, Rik mem tiel asertas, sed ial mi ne kredas lian optimismon. Li fakte edziĝis pro nura neceso, ne havante elekton, kaj eĉ oferis al familia kvieto ĉiujn siajn iamajn ŝatokupojn, ankaŭ Esperanton. Li eĉ opinias, ke "estas avantaĝe, ke Susano tute ne interesiĝas pri Esperanto". Nu, pasos kelkaj jaroj, kaj eble li ŝanĝos sian opinion... El propra kaj aliula sperto mi firme scias: vera esperantisto (kaj Rik laŭ mempriskribo ja estas tia!) ne povas esti longe feliĉa kun virino plene indiferenta al Esperanto kaj des pli malŝatanta ĝin. Kaj rezulte... nu, oni probable aŭdis la esprimon "kongresa edzino"...

Ne eblas feliĉo, se en la familio tute mankas amo kaj komunaj interesoj – sed Rik perfekte havis tion kun la iama amikino, senrevene perdita pro liaj propraj stulteco kaj malseriozemo! Eĉ laŭ mallonga priskribo videblas, ke lia bonmora edzino entute ne havas iajn interesojn, kaj mem estas obsedita – de pieco kaj bigoteco. Tre baldaŭ Rik komencos morte enui apud ŝi kaj rememori la antaŭan vivon. Zorgoj pri infano estas afero bona, sed tute ne sufiĉa: ni vidas, kiom multaj divorcoj okazas spite ĉeeston de infanoj...

La lingvaĵo de la libro estas modela, riĉa, preskaŭ tute senerara (nur 2-3 akuzativ-fuŝoj en la tuta libro). Kelkaj nekonataj vortoj (glosoj forestas) facile kompreneblas el la kunteksto. La mallongaj ĉapitroj legeblas facile kaj ĝue. Multas freŝaj, trafaj kaj kolorriĉaj esprimoj ĝeneralaj: "parolis pri vetero kaj cetero" (p. 18), "piknikeblaj manĝaĵoj" (p. 73), "fari kisojn kaj longajn kaj langajn" (p. 106), "festi [novan jaron] malsola" (p. 168), "interparolado, kiu estis malpeza je vortoj, sed peza je sentoj" (p. 172), "onklino ... kies ĉapelo pensigis pri fruktujo" (p. 281-282), "sovaĝaj haroj" (t.e. nekombitaj, p. 339), bela priskribo de aŭroro sur p. 228; kaj ankaŭ esprimoj speciale priseksaj: "Mi englitis kiel tranĉilo en terpomkaĉon. Ŝi estis mola kiel varma butero, komforta kiel malnova ŝuo" (p. 16), "mi sentis min tre komforte en mia korpo, sed tre malkomforte en mia pantalono" (p. 64). Eĉ insultoj: "Forbugriĝu, antaŭ ol mi piedbatos viajn kojonojn" (p. 103).

Videblas bona humuro: knaboj en certa aĝo ŝatas fari bombojn. "Pri la bomboj ne indas rakonti; sufiĉas diri, ke malgraŭ granda malsaĝeco mi sukcesis perdi neniun fingron kaj neniun okulon. Plej grave, mi ne perdis mian kacon, ĉar da tiu mi havas nur unu..." (p.14). PIV-simila difino de la verbo "bupi" (p. 21) kun postaj rezonoj. Konkludo pri seksumado: "sep fojoj en semajno estas iomete pli ol la idealo" (p. 99).

Ilustraĵoj mankas –oportune por legi la libron en publikaj lokoj...

Do mi varme rekomendas la libron al ĉiuj, krom eble... vidu la epigrafon. Oni perceptos ĝin diverse, sed ĉiu leganto nepre ricevos ion pensigan kaj utilan. Junaj viroj – eble evitos misagojn. Aĝaj viroj – komparos la aventurojn de Rik kun sia propra vivo kaj faros iajn konkludojn. Virinoj... mi malfacile imagas, kiel perceptos la libron virinoj. Eble ili almenaŭ ekscios pli multe pri vira psikologio kaj dank’ al tio sukcesos aranĝi propran feliĉon.

Havu ni ĉiuj harmonian ekvilibron inter seksorganoj kaj cerbo, kaj – estu ni feliĉaj!

 


Darik Otira

Vojaĝo al kuniĝo