Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Recenzo de Sten Johansson
el BA 27, okt 2016

 

Amo kaj revolucio kiel teatraĵo

 

La vorto kaj la vento. Rakonta koliero, de Miguel Fernández, Mondial, Novjorko, 2016, 249 p., ISBN 9781595693150.

 

Laŭ la dorsa teksto ĉi tiu volumo enhavas ĉiujn prozaĵojn verkitajn de Miguel Fernández inter 1992 kaj 2015. Tio alportas al la verko du aferojn. Unue ĝi estas sufiĉe varia, eĉ eblus diri ne tre kohera. Due ĝi enhavas ok novelojn jam aperintajn en la Iber-kvaropa kolekto Ekstremoj el 1997. Ĉar tiu verko ankoraŭ aĉeteblas ĉe UEA kaj aliaj libroservoj, oni povus pridiskuti la decidon jen aperigi ilin duafoje. Ili tamen ampleksas malpli ol kvaronon de la volumo.

Por kunligi la ok novelojn el Ekstremoj kun ok aliaj noveloj Fernández elpensis trukon: li aldonis al ĉiu el ili finan frazon, kiu ripetiĝas kiel komenca frazo de la sekva novelo, tiel formante “rakontan kolieron”, iomete kiel en sonetkrono. Min tiu aldono bedaŭrinde ne tre konvinkas sed ŝajnas algluaĵo relative akcesora.

La noveloj pli frue ne aperintaj estas sufiĉe diversspecaj. Eblus diri, ke la kolekto kulminas jam en la prologa novelo La konĉerto. Tie hazarda renkonto kun iama amatino igas la protagoniston nostalgie memori ilian gejunulan amon, kiu poste erarvagis dum samtempe perdiĝis la iamaj idealoj. Ĉi tion la aŭtoro prezentas al ni en mirinda stilo pendolanta inter dolĉa raviteco kaj amara ciniko.

En tri noveloj ni spertas amon en kiu kunfandiĝas realo kaj magio, halucino aŭ frenezo. Ekzemple en Zampo kaj Selena, novelo premiita en la Floraj Ludoj, mirinda amafero ŝvebas inter realo, frenezo kaj magia influo de la luno.

Tri aliaj temas pri politikaj strebadoj kontraŭ la faŝismo en Hispanio, precipe flanke de anarkiistoj. Ek al barikadoj! esprimas nostalgion pri iama ribelemo, nekomprenata de nuntempuloj. En Invit’ al utopio ni spertas perfiditan amon kaj revolucion. Kaj en Idoj de l’ popolo ni alvenas en ian utopian vilaĝon, kie superregas boneco, la ideoj de anarkiismo – kaj Esperanto. Ĉi tie okazas revolucio en formo de teatraĵo. Ĝi estas unu el la plej originalaj eroj de ĉi tiu novelaro.

En teksto kun la stranga titolo Mejkinove ni renkontiĝas kun la filmreĝisoro Pedro Almodóvar, la aktorino Penélope Cruz kaj la komunista poeto Marcos Ana. En la teksto alternas la vera vivhistorio de tiu poeto – tre emocia – kun fantazia rakonto ne centprocente konvinka pri imagita filmokreado fare de Almodóvar pri tiu poeto. Ĝi estas provo kuraĝa kvankam ne tute sukcesa, kun iom da ĝenaj ripetoj, sed partoj el ĝi estas vere bonaj. En epizodo lokita en bordelo Fernández scenigas ian absurdan humuron tipan de la fama reĝisoro.

La enhavo de la noveloj el Ekstremoj grandparte enfokusigas amajn kaj amorajn epizodojn, sed ankaŭ aliaj temoj aperas. Inter ili oni trovas en Arabesko ekscitan rakonton pri fuĝantoj transmaren al prirevata Eŭropo. Tio do estas temo, kiun la hodiaŭo ege reaktualigis, sed ĉe Fernández ĝi estas lokita en amrakonton preskaŭ kliŝe ekzotisman. Tamen, same kiel ĉe multaj el liaj tekstoj, la riĉa stilo tre konvenas al la patosa rakonto kaj pardonigas ties romantike fantaziajn trajtojn.

Alia novelo, Malfidelo, estas malmulte pli ol stulte adoleska masturbaĵo. En Londona uverturo ni partoprenas en junula amorsperto, kiu kulminas per duonpaĝa (p. 116) vortorgasmo. Entute la plej frapa trajto de la Ekstremoj-noveloj estas la bunta, patosa, romantika, alttensia stilo.

La plej bona el tiu okopo laŭ mia opinio estas Du gardenioj. Kvankam ĝia baza intrigo estas ne tre realisma, Fernández sukcesis krei bonan kaj originalan novelon, kiel ĉiam kun patoso, sed ankaŭ kun humuro kaj trafa psikologio. Ankaŭ Kolonelo Sanz estas tre bone konceptita amara vivhistorio de homo, kiu vivis “dorse al si mem” (p. 97).

Krom la dek ses noveloj aperas ankaŭ “apendicoj”, el kiuj la plej multaj estas kvazaŭ plivastigitaj piednotoj kun kantotekstoj, poemoj kaj diversaj informoj, sed la lasta konsistas el sume 46 paĝoj kun fragmentoj de publikigota verko: La Troja milito, kiun mi rakontis al mia nepino. Se tiu verko efektive aperos plene, denove eblus pridiskuti la decidon aperigi fragmentojn ankaŭ ĉi tie.

Rerakonti Iliadon, Odiseadon kaj kelkajn aliajn helenajn mitojn povas esti ideo interesa. Sed jam multaj faris tion, do necesus trovi ian novan vidpunkton. Mi pensas pri la romano Strändernas svall (Surfo de bordoj) el 1946 de la sveda nobelpremiito Eyvind Johnson, kiu fidele rerakontas Odiseadon, sed precipe elstarigas la psikologion kaj moralajn demandojn pri perforto. Por infanoj rerakontis Odiseadon interalie la dana verkisto Villy Sørensen en Den berømte Odysseus (La fama Odiseo) el 1988. La specimeno prezentata ĉi tie de Fernández estas tute en ordo, sed mankas al mi ia specifa vidpunkto. Nur ĉe la fino, ĉe la sanga venĝado de Odiseo (kiu ĉi tie aperas kiel Uliso) kontraŭ la svatiĝantoj, aperas iom da propraj komentoj de la aŭtoro, sed mi sentas fortan bezonon de io plia. Kial ne ekzemple enkonduki interparolon de la avo kaj la nepino pri la rakontoj? Tio povus alporti ion interesan kaj novan.

En la plej multaj noveloj de Fernández la ĉefa afero ŝajnas esti ne la intrigo, sed buntaj scenoj kaj esprimado de fortaj emocioj. La stilon mi jam menciis, sed indas iom pli detale priskribi ĝin. Dum legado de ĉi tiu verko tre oportunas havi PIV-on ĉemane, ĉar la aŭtoro maksimume utiligas la vortostokon troveblan tie. Ŝajne li neniam kontentiĝas uzi la plej kutimajn vortojn, sed serĉas pli rarajn, precizajn terminojn kaj esprimilojn. Do oni povas grave plivastigi sian scion de vortoj legante ĉi libron. Ankaŭ la kunmetaĵoj kaj la frazaranĝo estas karakterizaj kaj ofte kreivaj. Tamen plej ofte temas ne pri komplikaj, sinuaj frazoj; eĉ male, oftegas frazoj koncizaj, mallongaj, iufoje nekompletaj.

Jen tri tipaj specimenoj:

Ankaŭ ne kapablus precizigi la epokon, kiam steluline ekaperis tia nigra papilio, la ĵaluzo, kies flirtadon en niaj brustoj neniam ni havis la honeston konfesi unu parto plia de nia niaĵaro pro nia sistema rifuzo akcepti kaduk-odoran ajnon. (p. 10)

Glaŭkis la aero. La maro kalmis, “litis gurde”, laŭ diro de poeto. Nur la raŭka tondrado far la eksterranda motoro perturbis la magion de la nokto. Tiu kruda krakado! Tiu terura ronronado tute ne forspongebla! Hanta. Dormo-raba. (p. 88)

Elgalopis ĉiuj stalonoj de la nokto. Aŭrore la roso perviolonis freŝan kaj friskan sonon, kiu kunigis nin ĝis la esencoj. (p. 131)

Entute la lingvaĵo estas riĉega kaj preskaŭ ĉiam senmakula. Per tiuj rimedoj Fernández esprimas ĉiam fortajn emociojn, buntajn bildojn, akrajn sensimpresojn, drastajn konceptojn, teatrecajn agojn kaj pozojn. La ideo “less is more” (malpli estas pli) evidente tute fremdas al li. Ĉie regas senĉesa maksimumeco. Kompreneble kaŝiĝas risko en tia stilo. Se oni emfazas ĉion, rezulte nenio elstaras.

En la novelo Idoj de l’ popolo li igas protagoniston diri:

Ekzemple, lastatempe mi lernas la silenton. Mi preferas silenton al grunto. Mi pensas, ke en lando de kriemuloj, kiel ĉi tiu, la silento multe pli elokventas ol la grunto. Fakte, jam de jaroj mi dediĉas min al lernado de la silento. (p. 56)

Tiun ideon neniam aplikas la stilisto Fernández.

La stilo tamen ne estas absolute senŝanĝa tra la tuta volumo. La novelo Andanto (pri amo trans morto) havas iom pli simplan stilon. Kaj la lasta ero, La Troja milito, estas verkita en stilo ege pli ordinara, senornama.

En la noveloj amo kaj amoro inter viroj kaj virinoj estas ofta kaj grava parto. La maniero de la viraj protagonistoj rigardi tiujn virinojn estas romantike masklisma. Ili vidas ilin kiel huriojn kun buŝoj fragaj, granataj aŭ karmezinaj, okuloj kaj haroj gagataj, mamoj el alabastro, femuroj fajraj; iufoje aperas ankaŭ ino kun ebona haŭto.

Por mi, tipe anemia nordeŭropano, verko tiel plensanga, bunte tajlita kaj riĉaroma kiel ĉi tiu ne apartenas al la ĉiutagaj legaĵoj. Normale mi preferus malpli kriajn kolorojn, pli retenitajn emociesprimojn. Sed ĉe Fernández la patosa enhavo ricevas formon, kiu plej ofte adaptiĝas al la perataj sentoj kaj ideoj, sukcese subtenante ilin. Necesas akcepti tion kaj malfermi la menson al lia andaluza pasio.

 

 

 


Reen al:

La vorto kaj la vento. Rakonta koliero       Miguel Fernández