Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Jorge Camacho

(Post)moderna trobadoro

Timothy Brian Carr: Yvonne. Sonetoj malsekretaj, Bero, Rotterdam, 2009, 251 p.

Pri Timothy Brian Carr (aŭ Tim Carr, n. 1943, esp. 1969) ni scias ke li estas hibride angl-irlanda poeto, ĉefe sonetisto, kiel montras lia antaŭa sonetaro Sur Parnaso (1998). Nun li prezentas duan samstrofan poemaron, Yvonne. Sonetoj malsekretaj, kun 237 poemoj, inter ili ankaŭ kelkaj rondeloj kaj du soneteskoj aŭ sonetidoj sur p. 49 (ABCC DCEED BEAC ED) kaj 133 (ABBA ABBA ABBA CDE CDEC DEE). Multajn poemojn sekvas dato rilatanta taglibrece al la enhavo de la koncerna ero. Cetere, la preso, papero, kovrilo belegas.

Nu – kial Yvonne? Pri kio, aŭ pri kiu, temas? Verdire ni scias preskaŭ nur tion, ke Yvonne estas francino renkontita de "la poeto" adoleske, en 1958, kaj ke li (obsede) plu amadas ŝin. Malgraŭ sporadaj dementoj en dis-iuj versoj (p. 230: Amo nepre ne korteza), temas pri korteza amo, "amo lontana" (p. 99) trans jardekoj, kvazaŭ platona, kaj do pri nuntempigo de korteza poezio. Ni vidu plurajn versojn tiutemajn: [la aŭtoro] "sonete stenografas historion / pri amo adoleska, daŭra flamo" (p. 5); "Sonete mi ŝin kantas Esperante!" (p. 70); "mi febre kun poemo kiel celo / malŝargis emocion en kajeron / – dramon de perdo kaj ekzalta belo" (p. 74); "Ivona estas amo la plej bela; / novega post kvindeko da apriloj" (p. 99). Ĉu tro kliŝe? Ni diru ke la poeto uzas la tradiciajn formulojn de tia poezio, kio ne malhelpas la kreon de novaj vortfiguroj: "Ni estis virgaj, riĉaj Amerikoj; / dum manoj formis istmon, kontinento" (p. 212).

Aldone, fine de la verko pluraj sonetoj vivoplene kaj serene pritraktas ĉi amadon mem kaj la agon pripoemi ĝin, ekzemple: Malkaŝo (p. 205), Falsaĵo (p. 206), Aristofane (p. 212), Mi forgesis memori forgesi (p. 214), Ĉe "psikologo" (p. 215), Jes, Vivo nova (p. 238). Ni legu nun por gustumo unu el ili:

Falsaĵo

 
Se mi malkovrus en kajero ŝima
ĉi tiun kuriozan historion
de iu konfidinto anonima,
mi sentus tuj admiron, simpation.
Kaj en konfeso plena, grandanima
vidante et-epikan poezion,
kun nur aldonoj forma, metra, rima
mi febre falsus membiografion.
Ĉar amon kun cirusa, ŝaŭma bazo
la mondo, ĉiam preta saĝe moki,
mistaksus iluzio, nura fazo,
des pli mi ĝuus peri la rakonton
– ne sen intenco pruvi, eĉ provoki.
Sed sen modifi jote mian fonton.

Korteza poezio – kaj "la poeto" (avataro de Tim Carr?) kiel ĝia, kaj ŝia, amkantisto aŭ trobadoro. Eĉ pli: eksplicite li difinas sin mem "Petrarkisto" dudekajarcenta (p. 204) kaj eĉ "popa Danto" (p. 217). Tamen, kiel ni vidos poste, aliaj temoj alternas aŭ paralelas kun la ama motivo kaj motoro de la verko.

La versoj montriĝas ĝenerale fluaj, sed, kiel jam okazis en Sur Parnaso, ne ĉiuj sonetoj estas same altkvalitaj. Ekzemple, la poemon Drogmano (p. 82; pri la titolo vidu sube) mi apenaŭ komprenas, eble ĉar mi ne sukcesis trovi aŭ krei taŭgan interpreton por la tuto; same pri Elizabetano (p. 115) kaj Enscenigiste (p. 149), por mi tro arkanaj aŭ kriptaj, aŭ la konfuz-efektaj La milito de la mondoj (p. 132) kaj Arabesko (p. 140). Kelkfoje senteblas ankaŭ la evitinda emo de la sonetformo mem al aŭtomata unufrazeco de versoj kaj unuverseco de frazoj.

Forigo de pluraj sonetoj ne plene sukcesaj aŭ fluaj sendube rafinus la tuton ne nur poetike-poezie, sed ankaŭ helpus al tio ke la leganto ne emu perdi la intereson pri la Yvonne-ama ĉefa temfadeno, alternanta aŭ veftanta kun diversaj aliaj, ekzemple: kino kaj muziko (ĉefe roka kaj popa sed ankaŭ t.n. klasika); futbalo; politiko; Irlando (kaj la de Carr abomenata brita koloniado); kataroj aŭ, kiel dirus Cherpillod, kataristoj (albigensoj); literaturo(j); greka kaj romia mitaroj (ofte tra franca filtrilo); esperanto; medi-defendado; biciklemo kaj aŭtofobio:

Sankta Georgo, sur fajrvoma drako
ekstermu aŭtojn per fulmanta brako!
(p. 137)

Parenteze, en iuj sonetoj (p. 100) la aŭtoro aŭdacas eĉ aloji Ivonan kun futbalo (aŭ futbalon kun literaturo) miaopinie ne glate sed morganate.

Ĉi temvario igas min cerbumi pri tio ĉu Carr estas ne moderna sed (almenaŭ parte) postmoderna trobadoro, se oni permesas ke mi uzu la apenaŭ difineblan nocion aŭ ĵokeran etikedon "postmodernismo" (ĉiu aŭtoro komprenas, difinas kaj aplikas ĝin propramaniere), kies ĉefaj trajtoj povas esti i.a. relativismo (nefido pri teorioj kaj ideologioj; malemo al raciismo; elstarigo de konvencioj); forigo de limoj inter "serioza" kaj "populara" kulturoj, inter ĝenroj, aŭtoroj kaj epokoj; interteksteco; ironia memreferencado; emo al absurdo kaj ekstremoj; ktp.

Aliflanke, pluraj el liaj amataj ĉevaletoj aŭ ĉevalegoj, kiel la jam menciita aŭtofobio, sonas al mi premoderne… Jam en 1993 mi skribis ke Carr estas libera-ribela poeto kiu "atakas rekte, elimine / kaj, paradokso!, ege discipline / en diktatura kadro de soneto" (Sur Parnaso, p. 10). Paradoksa estas ankaŭ lia trobadoreco en la nuntempo, des pli se oksimore postmoderna. El tiuj konstantaj kontrastoj iasence konsistas la "ludo" de la poeto ĉi-poemare.

Rilate la vortostokon, nenio nova sub la suno, kredeble kun la escepto de jenaj vortoj: olim (iam antaŭ longa tempo, malnelge), oĵa (malaĉa; oni komparu kun la interrete samsignife proponita sufikso -uĵ-, por i.a. la karesa senco de -et-), men (malpli). Formoj kiel ĉendi (ekbruligi) aŭ sor kaj sob ne plu estas tute malkutimaj, eĉ en rakonta prozo. Vortaristoj bonvolu noti ĉi listeton da vortoj eble utilaj: terpoŝto (t.e. paper-poŝto, kontraste al ret-), raŭto (anstataŭ la dua NPIVa senco de kurso), kolaziono (manĝeto inter tag- kaj vesper-manĝo, PIV sed ne NPIV), drogmano (parol- aŭ buŝ-tradukisto; necesas distingo inter la diversaj signifoj de interpreti), Fuĵio (anstataŭ la NPIVa Fuĵi-monto), hevio (metalroĥo; vidu tuj poste), masklismo (malfeminismo), punka (rilata al nekonformisma muzik- kaj vesto-stilo), roĥenrolo/roĥo (por eviti la homonimecon de roko), staŭto (malpala biero simila al portero sed pli forta).

Koncerne la notojn kaj glosojn, ne ĉiuj latinaj, provencaj aŭ anglaj fremdlingvaĵoj en titoloj kaj motoj estas tradukitaj; foje mankas klaraj eksplikoj (ekzemple pri la hispanujaj Burgoso kaj Vivaro sur p. 105, pri Varingtono kaj Vigano sur p. 108, aŭ sur p. 129 pri tio ke la greka vorto anthos signifas floro) aŭ noto pri la signifo de vortoj kiel kurgano (io simila al tumulo aŭ kairno) aŭ kontroversa (diskutinda, diskutiga).

Carr decidis sisteman esperantigon de lok- kaj hom-nomoj ene de la poemoj, tamen ne en la notoj, kio ebligas kompreni ekzemple ke Bitloj, Bleero, Gojo, Jakobo Bondo, Jejco, Ĵojco, Kico, Lorko, Svifto, Ŝavo estas resp. The Beatles, Blair, Goya, James Bond, Yeats, Joyce, Keats, Lorca, Swift, Shaw. Tamen, ke Singo (p. 66) estas Synge kompreneblas nur sur p. 79. Kaj ĉu nia kara Carr iĝu Karo? Cetere, nekohere kun la antaŭaj esperantigoj li jen kunfandas nomon familian kun individua en la formo Maŭzedongo (ne kongrua kun la ĉina prononco, nur kun la pinjina transskribo), dum sufiĉus simpla Mao (Cetongo, ne Cifuo!). Tamen jen Yvonne mem, nur disfoje kaj "malvolonte" nomata Ivona. Pri tio rakontas la soneto Y comme Yvonne (p. 201):


Al perfekteco de l’ originalo
ŝarĝan a malvolonte mi aldonas.
De vi "konkrete" mi nur nomon havas.

Per ĉi poemaro ni ricevas do la frukton de longtempa am-obsedo kaj de sam-envergura sonetemo, ne surpriza ĉe poeto kisinta la blarnan ŝtonon (ŝtono ĉe la kreneloj de kastelo en Blarno, Irlando), donantan elokventon al tiuj kiuj ĝin kisas; vidu p. 61 kaj 241). Kaj ĉi frukton li komparas, kvazaŭ sinresume aŭ sinrecenze (p. 238), kun la verko Vivo nova de Danto:

Jes, Vivo nova

 
Jes, Vivo nova aktuala.
Originalo, ne kopio.
Rakonto strikte poezio.
Arto, tamen, ekstemporala.
Sen ĉifroj aŭ teologio
konfeso ĝoje plendetala.
Jen Vivo nova radikala,
jubiloj de revolucio.
Valenten-karto grandegskala.
Novaĵo por la galaksio.
Eksvoto. Dolĉa misterio.
Memoro, nun forĝita, Grala.
Jes, Vivo nova aktuala.

Ĝuste tion la poeto promesas, proponas – kaj efektive donas. Mi tamen finu per la soneto Trobar clus (p. 155), mia preferata en la kolekto, malgraŭ (aŭ pro?) ĝia hermeteco (sed kial ĝi pensigas min pri mia travidebla poemo La sav-armeo, en Koploj kaj filandroj, p. 89? ĉu eble mi refoje preterlegis aŭ maltrafis ion plej gravan?). Piednoto informas pri tio ke la titolo estas la nomo de unu el la tri trobadoraj stiloj: leu (leĝera), clus (hermetika), ric (riĉa). Ĉiaj interpretoj bonvenas!

 

Trobar clus

 
Inunde ili rompas, sternas, pelas,
antaŭen trete sturmas al konkero.
Kornblove, tamburbate kun fiero
landfundamenton ili jam ŝancelas.
Flagre nur horizontoj sentinelas.
Krepitas, krom rikoltoj, la espero.
Ruinoj signas vojon tra infero.
Balae la ĉefurbon ili celas.
Sin trenas kline, sen komando, ordo
taĉmentoj en retreto kontinua,
persekutate ĝis abismobordo.
Ŝvebas atako fina, tutdetrua.
Subite savkolumno – sed el kie? –
frakasas ilin retro ĝojokrie.

 

 

 


Timothy Brian Carr

Yvonne