Ligo al La Brita Esperantisto

Briĝo kun veneno

Recenzo de Paul Gubbins
La Brita Esperantisto, aŭtuno 2014

Ronald Cecil Gates. Briĝo kun veneno. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. 92 paĝoj. ISBN 978-9077066 51 5.

Jen la kvina en la serio de detektivromanoj, kiuj enkondukis jam en 1991 la polican komisaron Roberto Elis al esperanta publiko. Ankaŭ ĉi-fojon la intrigo okazas ĉe universitato – ne surprize, ĉar la aŭstralia aŭtoro, Ronald Cecil Gates, estas iama universitata rektoro.

Kiel kutime ĉe la Elis-romanoj ne temas pri granda majstroverko de la literaturo. Ja feliĉe, ĉar Esperanto bezonas siajn tiel nomatajn flughavenajn legaĵojn: verkojn facile digesteblajn, sen beletraj pretendoj, sed kun intrigo atentokapta kaj rapidflua, prezentata per lingvo ĝenerale senriproĉa.

Jukigas nur la sinteza verbformo 'participo + esti' (ekzemple 'trinkantis' [p.17], 'forlasintus' [p.34]) dialoge uzata: almenaŭ al mia orelo tio nenature pezas.

Tamen revene al la murdenigmo: kiu murdis profesoron Inglis ĉe la briĝklubo? La solvo ne kuŝas en la reguloj de briĝo (do ne timu, ke necesas kompreni la ludon) sed en la ludantoj, kiuj agatakristi-ece komence de la libro sin prezentas kiel eblaj murdintoj. Aŭ ĉu vere temas pri la ĉeestintoj …?

Sed jen alia mistero en la romano – mistero verdire ne klarigita. En kiu epoko disvolviĝas la intrigo? Evidentas, ke nek la komisaro nek aliaj rolantoj disponas pri poŝtelefonoj. Ekzemple Elis, vizitante amikon, lasis mesaĝon ĉe la policejo, ke eblas kontakti lin per la hejma telefono de la amiko (p.27). Tamen poste la amiko rakontas ŝercon, kiu dependas de la havebleco de poŝtelefono (p.46). Jen kroma, kaj verŝajne de la aŭtoro neatendita mistero: bedaŭrinde, ke, reviziante la tekston antaŭ publikigo, neniu rimarkis la anakronismon.

Tamen jen nur eta, neniel grava, makulo en tute ĝuinda, leĝera rakonto por tiuj, kiuj ŝatas detektivromanojn, aŭ kiuj emas erare diri, ke tro seriozas, kaj do ne legeblas, esperantaj libroj. Perfekta legaĵo por malluma vintra vespero!

 

Reen al:

Briĝo kun veneno Ronald Cecil Gates Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo