Diverskolore
Recenzas Paul Gubbins
Trevor Steele. Diverskolore.
Kaliningrad: Sezonoj, 2005. 112 paĝoj. £7.99.
Aparte plaĉis al mi, en tiu ĉi ja diverskolora kolekto de mallongaj prozaĵoj, la vinjetoj pri Hindujo -- aŭ Barato, se vi preferas: Steele 'pro inercio' (p. 5) restas ĉe la tradicia formo.
Ene de malpli ol kvardek paĝoj oni multe lernas pri Hindujo: ekzemple pri kastoj, religioj, kaj la lingva situacio. Legeblas ankaŭ skizoj pri aliaj landoj, ankaŭ recenzoj kaj noveloj -- ĉiu en bona, natura Esperanto el la plumo de multe vojaĝinta, multe studinta homo, kiu neniam prelegas sed ĉiam inteligente prezentas.
Diverskolore | Trevor Steele | Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto | Ĉefpaĝo originala literaturo |