Ligo al La Brita Esperantisto

La granda kaldrono

Recenzo de W. Auld el La Brita Esperantisto Julio - Aŭgusto 1978

La granda kaldrono, de John Francis. Bel-literatura eldon-serio n-ro 37, TK/Stafeto, Antverpeno/La Laguna, 1978. 592p. Prezo: £12,00.

Tiu ĉi verko estas nepre epokfara. Niaj romanoj ne abundas, kaj inter ili ĝi estas almenaŭ la plej longa. Sed kompreneble ĝi estas multe pli ol tio. Ŝajnas al mi, ke nur Schwartz kaj Varankin rivalas ĝian aŭtentikecon rilate al la priskribitaj medioj kaj etosoj. Aŭtentiko, fizika kaj psiĥologia, estas ĝia elstara karakterizo.

Ĝia tolo estas ankaŭ tre vasta. Temas pri la du mondmilitoj de nia jarcento, kaj pri la generacioj, kiuj implikiĝis en ili. Necesas scii, tamen, ke la okazaĵojn Francis ne pentras kronologie; la rakonto saltas— kun celo intence kompara kaj paraleliga— tien-reen inter la du militoj. Komence, leganto povus trovi tion konfuziga (kelkfoje, verŝajne pro presista malatento, mankas interspaca aŭ steleta disdivido inter epizodoj), sed certe rapide kutimiĝas, ankaŭ per konatiĝo al la diversaj rolantoj. En la fino, tiu verkmaniero impresas nepre sukcesa, nekalkuleble pli ol se la romano komenciĝus en 1914 kaj finiĝus en 1944. Evidente, kelkaj rolantoj— tiuj, kiuj postvivis la Unuan Mondmiliton— aperas en ambaŭ temepokoj, kiel junuloj unuflanke kaj mezaĝuloj aliflanke.

Temas esence pri unu familio (en larĝa senco), tiel ke la ĉefaj rolantoj estas relative malmultaj— Dunkan, Alek, Georgo, Ina, Manjo kaj Katrina de la pli frua generacio, kaj Donaldo, Jano kaj Laŭra de la posta. Per ili prezentiĝas mikrokosmo de la baraktanta homaro, kaj la intergeneracia kontaktomanko. Enplektiĝas ankaŭ fadeno, kiu portas la historion de la reale vivinta skota socialisto John Maclean, heroo de la tiama glasgova laboristaro kaj la unua Sovetia Konsulo en Britujo.

Mi ne povas rilati tute objektive al tiu ĉi verko. Ĝiaj medioj kaj ĝia etoso estas ankaŭ la medioj kaj etoso de mia propra juneco. Sed pro tio mi povas ja garantii ties aŭtentikon. Oni ekscios multon pri la moroj kaj la homoj de okcidenta Skotlando, legante ĝin. Tamen, kiel mi provis indiki, ĝia temaro (kiel ĉe ĉiuj grandaj artverkoj, kiom ajn limigitaj geografie) estas psiĥologie universala. Kvankam la aŭtoro estas evidente kontraŭmilita, li nenie sentigas tion didaktike. Male, liaj rolantoj prezentas la plej diversajn sintenojn al la milito, kio implicas ankaŭ al la vivo— ni diru, ekde la konscienca rifuzado de Donald ĝis la romantika heroiĝemo de Jano. La fina mesaĝo estas tamen klara. Sed tute ne simpla. Ekzemple, la persona eltrovo de Donald esprimiĝas: “tenadi duran eĝon kontraŭ la vivo”. Sento de granda individua izoleco trafluas la tutan verkon.

Espereble la libro furore disvendiĝos, ĉar tion ĝi meritas. Ĝi plaĉos al ĉiu legemulo, kiu ne timas sed, male, bonvenigas abundan furaĝon. Du lingvaj komentetoj: post iom da cerbumado mi konjektas, ke la vorto semado (p. 122, l. 17) devus esti kudrado? Kaj mi dankas al la aŭtoro pro la konvena, kaj zamenhofa, termino areopago.

 

Reen al:

La granda kaldrono John Francis Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo