Ligo al La Brita Esperantisto

Historio de la esperanta literaturo

Recenzo de Paul Gubbins

Carlo Minnaja, Giorgio Silfer. Historio de la esperanta literaturo. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 748p. Prezo ĉe UEA: €51.

Anglalingvanoj, kiuj interesiĝas pri esperanta literaturo, estas aparte dorlotitaj. Aliron ili jam havas al la mejloŝtona studaĵo de Geoffrey Sutton, Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (Mondial, 2008), kaj nun ankaŭ al la same impona, samtema sed alispeca Historio de la esperanta literaturo (LF-koop, 2015).

Ne estas la celo en tiu ĉi mallonga recenzo kompari la du verkojn: efektive la titoloj ĉion eldiras.

La volumo de Sutton estas ja enciklopedio, do detala konsultlibro pri la “grandaj nomoj” en la literaturo de Esperanto kaj ĉefe pri ties verkoj. La historio de Minnaja kaj Silfer estas precize tia: historio, do rakonto, en la plej vasta senco, de la literaturo (kaj ankaŭ de la lingvo kaj la socio, kiun ĝi generis) ekde la fruaj jaroj ĝis la nuna jardeko.

Ne permesu, ke la vorto “historio” vin fortimigu. Minnaja kaj Silfer klare (kaj klere) verkas, tiel ke oni apenaŭ rimarkas, ke oni estas elmetata al “historio”. La ĉapitroj mallongas, tiel ke eblas ilin sendolore gluti. Abundas fotografaĵoj kaj aliaj ilustraĵoj, kaj la lingvo glate kaj facile fluas.

Ĝis la fino de la volumo troveblas specimenaj tekstoj de konataj kaj malpli konataj aŭtoroj. Argumenteblas, ke la paĝoj dediĉitaj al tiuj ĉi legaĵoj povus esti pli efike uzataj por pli funde analizi menciitajn verkojn.

Ekzemple, en paĝoj pri la hungara aŭtoro István Nemere, troveblas iom da kritiko (“la kvalito aŭ la inventemo estas fojfoje nekontentiga: tro rapida verkado kun ioma neglekto pri polurita formo” [p. 390]), kiu ne kunligiĝas al specifaj eroj en la romanaro. Estus interese vidi, kie kaj kiamaniere estas neglektita la polurita formo. Anstataŭe, kiel foje en volumoj pri literaturo-historio, legeblas resumoj pri la intrigo, kaj malpli analizoj pri enhavo kaj formo.

Jen persona vidpunkto, kiu neniel senvalorigu la gravecon de HEL. Ke enestas mankoj (neniu mencio pri tiu, kiu verkis eventuale la plej notindan unuaktaĵon en Esperanto, la japano Tabata Kisaku) kaj malekvilibroj (argumenteble tro da atento pri la itala literatura rondo La Patrolo, kun kiu kaj Minnaja kaj Silfer intime asociiĝis), vere ne surprizu. Esperanta literaturo, post nur jarcento kaj kvarono, jam enormas, kaj certe ne eblas, eĉ en 748 paĝoj, ĉion kapti kaj egale pritrakti.

William Auld iam diris, ke la esperanta literaturo, kvankam nana kompare kun la angla, franca, germana, ktp, tamen ene de unu jaro liveras pli da libroj, ol li kapablas legi. Jen la pruvo en tiu ĉi alte rekomendata volumo: tiom da aŭtoroj, tiom da verkoj … kaj tiom da plezuro.

(Paul Gubbins, La Brita Esperantisto, printempo 2016)

 

Reen al:

Historio de la esperanta literaturo Giorgio Silfer Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo