Ligo al La Brita Esperantisto

Mara stelo

Recenzo de Paul Gubbins
La Brita Esperantisto, printempo 2014

La bulgaro Georgi Mihalkov, pli bone konata kiel Julian Modest, estas unu el miaj plej ŝatataj esperantaj aŭtoroj. Li rangiĝas inter la plej interesaj kaj talentaj verkistoj de originalaj esperantaj dramoj: la kolektoj el la 1980-aj jaroj, Ni vivos! kaj D-ro Braun vivas en ni, meritas seriozan atenton de ĉiu, kiu ŝatas dramarton.

Kun plezuro mi legis ankaŭ la romanon Maja pluvo kaj la novelaron Mistera lumo. Pro tio, kiam mi ĉeestis la pasintjaran Universalan Kongreson en Rejkjaviko, mi entuziasme aĉetis la freŝe eldonitan novelaron Mara stelo kaj dumkongrese komencis legi.

Mi hontas konfesi, ke mi finlegis nur kelkajn monatojn poste dum la postsolsticaj ferioj. Kial? Tutsimple, kaj honeste, mi trovis la novelojn tedaj. La enhavo apenaŭ memorindas kaj ne instigis al plia legado.

Tio ne signifas, ke mankas magio … sed palpebrumu, kaj ĝin vi maltrafas. En 'Nina kaj la knabo' seninfana paro translokiĝas al vilaĝo. Tie vizitas la virinon senpanja knabo. La edzo kredas, ke pro la vizitoj 'Nina kvazaŭ iĝis pli bela, pli trankvila kaj pli feliĉa' (p. 82). Ĉarmete, jes, sed sensuke.

En 'La lasta rideto' patro volas, ke lia filino lernu ĉe teknika instituto. Tiu tamen iras al gimnazio, kaj ankaŭ kelnerinas. Nenion ŝi diras al la patro, kiu fine ĉion malkovras, kaj regalas ŝin per bela vespermanĝo. Denove ĉarmete, sed pli da bruo, ol da faro.

Kaj en 'La eraro' bulgara turisto estas arestita en Hungarujo, ĉar oni erare taksas lin narkotaĵisto. Hungaroj ne plu fidas bulgarojn, ŝajne, ĉar tiuj ŝtelas aŭtojn. Senspica rakonto por memorigi, ke anoj de unu nacio foje malamas anojn de alia. Jes, certe, sed tion ni scias.

Kaj tiel plu. Kredeble ĉio pli tolereblus, se okazus fine de la noveloj tiel nomata tordiĝo, kiu surprizus la leganton kaj sendus la rakonton en alian, neatenditan direkton, tiel aldonante alian nivelon. Ekzemple la turisto en 'La eraro' sin montru fine ja narkotaĵisto. Sed trukojn tiajn vi vane serĉos.

Bedaŭrinde, ĉar Julian Modest estas kompetenta verkisto, kiu ĉi fojon ne atingas la nivelon de pli fruaj verkoj.

Novelaro ne brilu kiel multekosta artfajraĵo, kun ŝokaj eksplodoj, kalejdoskopaj koloroj kaj neimageblaj efektoj. Pro tio ekzistas Holivudo. Tamen en artverko, en novelo, oni rajtas atendi iom da ekscitiĝo, iom da suspenso. Kaj, jes, iom da arto.

 

Reen al:

Mara stelo Julian Modest Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo