Al ĉiuj recenzoj el La Brita Esperantisto

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Ligo al La Brita Esperantisto

Tri rakontoj pri la Miljara Paco

Recenzas Paul Gubbins

Tri rakontoj pri la Miljara Paco. John Francis. Flandra Esperanto-Ligo (Serio 'Stafeto' n-ro 20), Antwerpen, 1997. 117p.

'Mondo ne estas plado,' sentencas la imperiestro Zefreno 1-a en la rakonto 'La stranga fremdulo' (p. 82): klare, la imperiestra moŝto ne konatiĝis kun Diskomondo en la romanoj de Terry Pratchett, kaj bedaŭrinde ĉar, samkiel en Diskomondo, la loĝantoj de Juglando posedas la plej fantazioplenajn nomojn: Erudibro kaj Glisleo, Lukserna Trezu de Hilderinko kaj Lorange Erinkolo, Visempro kaj Salemen. Iam, en fora estonto, iu verkos disertacion pri nomoj en la rakontoj de John Francis. Mi nun simple avertu, ke unu el la ŝtatoj, kiu najbaras al Juglando, nomiĝas Ruz.

Povas esti, ke la obleco de nomoj kaj de roluloj en Tri rakontoj pri la Miljara Paco fortimigos kelkajn legantojn. Verdire la rakontaro ne estu konsiderata kongreso-literaturo; alivorte, ĝi ne taŭgas por esti legata en trajno aŭ en aviadilo survoje al internacia Esperanto-renkontiĝo. La rakontoj postulas -- kaj meritas -- kaj enhave kaj stile plenan atenton de la leganto. Tiam riveliĝas la koboldeco de la aŭtoro, kies grandioza satiro realiĝis laŭ la spirito de Erasmo de Roterdamo aŭ de Jonathan Swift. Satiro, en kiu Francis senkompate vipas la vantecon kaj mezuras la miopecon ne de subuloj (ekz. la ŝipestro Kaluĉen en 'La stranga fremdulo' estas simpla, honesta maristo) sed de superuloj: regantoj, princoj kaj armeaj oficiroj. Legantoj, en kies brustoj ŝvelas sentoj ŝovinismaj aŭ monarĥismaj, nepre evitu tiun ĉi inciteman libron!

Aparta celo de la sagetoj de Francis estas militismo. Malgraŭ paco -- aŭ efektive pro ĝi -- la apenaŭ okupataj flatuloj ĉe la imperiestra korto sopiras je milito. En 'La senpintaj lancoj' ili okazigas internaciajn armeajn ludekzercojn kiel unuan paŝon al milito. 'La adeptoj povis ... returni sin al siaj klopodoj kredigi ke internaciaj konkursoj kreos internacian amikecon' (p. 44). Oni pensu pri futbalaj turniroj por senti la aktualecon de la satiro: se oni ne militas, oni konkursas (kaj la subtenantoj huligane interbatalas en kaj ekster la futbalejoj).

En 'la friponaj diplomatoj' la tute ne friponaj diplomatoj malobeas siajn superulojn kaj tiel evitas militon. 'Kaj ni scias kion milito signifus', diras unu al la alia. 'Niaj patriotaj superuloj rekvizicius niajn talentojn por la bono de niaj karaj landoj en kriza horo, pagus nin per bagateloj, endanĝerigus nin insistante ke ni estas gloravidaj idiotoj aspirantaj patriotajn mortojn. Ho ne, amiko, milito estas neeltenebla; tial la homaro saĝe malpermesis ĝin (p. 17-18). Kiom da 'gloravidaj idiotoj' mortis en la nuna jarcento -- kaj supozeble mortos en la venonta -- por la bono de karaj landoj en kriza horo?

La malmultaj preseraretoj (ekz. mankas interspaco je paĝo 22; 'buson' -- tiu ne ekzistas en Juglando -- estu 'buŝon' (p. 30)) neniel subfosas la humoran aŭ la filozofian fundamenton de la rakontaro. Tutklare: paco, por Francis, estas kreskaĵo delikata, daŭre minacata de potenculoj. Homoj lernu aprezi, konservi ĝin ... tiam eble ili aprezos, konservos sin mem.

 

 


Tri rakontoj pri la miljara paco John Francis Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo