Al ĉiuj recenzoj el La Brita Esperantisto

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Ligo al La Brita Esperantisto

Pri historia romano kaj romana historio

Recenzas Paul Gubbins

Printempe 2010

Anna Löwenstein. Morto de artisto. FEL: Antverpeno, 2008. ISBN: 978-90-77066-39-3. 624 paĝoj. Prezo ĉe EAB (inkluzive de sendokostoj): 19.95.

Trevor Steele. Kvazaŭ ĉio dependus de mi. FEL: Antverpeno, 2009. ISBN: 978-9077066-41-6. 343 paĝoj. Prezo ĉe EAB (inkluzive de sendokostoj): 16.30.

Invitas al komparo du romanoj kun fonoj faktaj kaj historiaj. Ambaŭ devenas de la sama prestiĝa eldonejo, ambaŭ de konataj esperantaj verkistoj. Ambaŭ rekondukas legantojn al kampoj jam plugitaj de siaj aŭtoroj: Anna Löwenstein al antikva Romo, en La ŝtona urbo (1999); Trevor Steele al triaregna Germanujo, en Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (1994). Tamen ĉi tie ĉesas similaĵoj: la du romanoj tiel diferencas kiel Esperanto kaj Volapuko.

Verdire la romanoj meritas studadon kiel pritrakti – aŭ ne pritrakti – la pasintecon en beletra formo. Evidentas du kontrastaj manieroj procedi: Löwenstein verkas de la vidpunkto de romanisto, kaj do kreas historian romanon; Steele – malgraŭ tio, ke eble li celis historian romanon – tamen verkas de la vidpunkto de historiisto, kaj do kreas romanan historion. Tial multe pli imponas, multe pli legindas la volumo de Löwenstein.

Temas en Morto de artisto pri la epoko de la imperiestro Nerono. Sed ne la imperiestro ĉefrolas. Pivotas ĉio ĉirkaŭ Prokulpio, aktoro, iama sklavo, kiu fariĝas amiko de la imperiestro kaj kiu fine organizas la spektaklojn kaj teatraĵojn, pri kiuj fifamiĝis la imperiestro. Prezentatas do ne nur la kortumo de Nerono sed ankaŭ la privata vivo de Prokulpio: interplektiĝo de unuflanke politiko kaj intrigo, aliflanke personaj deziroj kaj zorgoj.

Neniam, tamen, entrudiĝas la historia fono. Aperas en la romano multe da figuroj el la epoko, kelkaj konataj, kelkaj malpli konataj, samkiel diversaj ejoj kaj institucioj: tiuj, kiuj scivolemas, povas informiĝi en 14-paĝa glosaro pri 'nomoj, lokoj kaj romaj apartaĵoj' (p.601). Sed eblas ĝui la romanon, ne ĉiam kontrolante, kaj simple akceptante la historian fonon kiel specon de sursceneja dekoracio. Tiel verkas Löwenstein romane, ne historie.

Kontraste, en Kvazaŭ ĉio dependus de mi, ĝenas la multaj piednotoj: ekzemple 'Freikorps, germana vorto por neoficiala soldataro, kutime kun reakciaj celoj' (p. 71), aŭ 'Fritz Thyssen, tre riĉa industriisto' (p. 281). Se gravas konceptoj kaj nomoj tiaj por ankri la eventojn en la elektita epoko, kial ne – kiel en Morto de artisto – klarigi la signifon kuntekste kaj ne, por tiel diri, subtekste?

Tiamaniere, kaj kontraste al Löwenstein, Steele sklaviĝas al siaj historiaj modeloj, la skribistoj Carl von Ossietzky kaj Kurt Tucholsky, kiuj kuraĝe, sinofere, kampanjis pere de la gazetaro kontraŭ nacisocialismo. Pro tio la ĉefrolulo de la romano, la ĵurnalisto Kurt Lenz, neniam plene konvinkas kiel kredeble, ronde formita karaktero.

Troas diskutoj inter la ĵurnalistoj pri la politika situacio kaj, precipe, la Hitler-minaco; kiom ajn gravaj la temoj – rajto pri libera esprimado, naciismo, ktp – nomoj de kancelieroj, generaloj, politikistoj kaj mencioj pri diversaj historiaj eventoj bremsas la intrigon kaj tro 'historiigas' la romanon. Nur en la malmultaj scenoj, kiam videblas Lenz inter familianoj (ekzemple paĝoj 165–172), spiras pli libere, pli romane, la rakonto. Tro ofte Lenz sidas en trinkejo, diskutante, ne agante: la sorto, eble, de ĵurnalisto-observanto, sed tio ne vivigas romanon.

Tial la 624 paĝoj de Morto de artisto pli agrable, pli flue legiĝis ol la 343 paĝoj de Kvazaŭ ĉio dependus de mi. Varme rekomendata estas la romano de Löwenstein, kiu rakontas, ne prelegas; honeste, tamen, la hibrida romano/historio de Steele ne plenumis esperojn. Dum gratulindas la aŭtoro pro la deziro prilumi malluman kaj malfacilan epokon, verŝajne nur tiuj, kiuj interesiĝas aparte pri prahitlerismo, aprezos la libron.

 

 


Morto de artisto. Kvazaŭ ĉio dependus de mi Anna Löwenstein Trevor Steele Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo