Ligo al La Brita Esperantisto

La nekonata konato

Recenzo de Aleksandro Mollison el La Brita Esperantisto Julio - Aŭgusto 1978

La nekonata konato, mistera rakonto de Douglas P. Boatman. T. K. Kopenhago, 1977. I22p. Prezo: £1.95.

Post kiam mi legis tiun libron, mi pripensis, “Nu, ordinara rakonto, eĉ se mistera!” Sed poste mi konsideris plue. Evidente ĝi estas interesa kaj mi ja deziris finlegi ĝin por trovi la ‘solvon’. Ankaŭ ĝi estas bone verkita kaj al ĝi mankas preseraroj. Ĉu vere ordinara?

Jes, ĝi estas tia romano kia povas troviĝi en iu ajn librovendejo de la mondo. Tian romanon vi povas legi en vagonaro, en la hejmo, dum ferio. Ĝi estas senpretenda distra rakonto kaj pro tio Esperanto riĉiĝas.

Kelkloke mi trovis iujn rolulojn ne tute realaj— kiuj ne agis kiel normalaj homoj. Sed la rakonto ja estas mistera kaj strangaj homoj konvenas la rakonton. Ni ankaŭ memoru, ke la libron verkis la aŭtoro ĉirkaŭ 1930 (la nuna estas la dua eldono).

En tiu periodo la aŭtoroj verkis per stilo tre malsimila al la hodiaŭa, stilo, kiu spegulis la sopiron al materialaĵoj kaj la ĝeneralan deprimon de la homoj. Se mistero estas la kerno de la libro, melankolio estas la kadro.

Malgraŭ tio, mi rekomendas ĝin kiel agrablan kunulon—precipe se vi kutime legas en la lito antaŭ endormiĝo. Feliĉajn sonĝojn!

Aleksandro Mollison

 

Reen al:

La nekonata konato Douglas P. Boatman Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo