Ligo al La Brita Esperantisto

Trevor Steele: Paradizo ŝtelita

Recenzo de Paul Gubbins

La aŭstraliano Trevor Steele estas unu el la plej fekundaj romanistoj – se ne nuntempe la plej fekunda – en Esperantujo. En 2010 aperis romano Flugi kun kakatuoj kun aŭstralia fono: sekvis du jarojn poste Paradizo ŝtelita kun samkontinenta temaro.

Pivotas la intrigo ĉirkaŭ George Augustus Robinson, kiu vivis inter 1791 kaj 1866, kaj liaj klopodoj 'protekti' la lastajn aborigenojn sur la insulo Tasmanio. Tamen ne pri ia historia sekaĵo temas: la leganto sekvas la ambiciojn de Robinson proksimiĝi al la restantaj aborigenoj, lerni ilian lingvon, esti akceptata de la triboj, kaj fine ilin konduki for de iliaj praaj teritorioj al la supozata sekureco de insulo neloĝata de blankuloj.

Tamen ĉu anĝelo aŭ diablo? Ĉu, kiel Robinson mem diras, 'miaj motivoj estas bonaj … [kaj] mi volas protekti miajn homgefratojn kontraŭ la kruela sorto kiun deziras al ili la blankaj kanajloj' (p.109), aŭ ĉu li estas 'unu el la grandaj ĉarlatanoj de nia epoko' (p.122), kiel opinias unu el liaj kritikantoj?

Fine evidentas, kie kuŝas la vero … kaj la leganto decidu, ĉu eblas paroli pri genocido, malgraŭ aŭ spite al la belaj kaj eĉ humanaj vortoj elfluantaj el la kolonia oficejo en Londono.

La romano estas verkata kaj de la vidpunkto de Robinson kaj de la vidpunkto de tiuj, kiuj lin konas, komisias aŭ prikomentas. Al tiuj ĉi saltoj kutimiĝas la leganto – eĉ se foje ne klaras, kial la diversaj sekcioj disdividiĝas jen per nova ĉapitro, jen per parto de blanka paĝo, jen per ^^^^-simbolo. Cetere, paĝon 78, ŝajne mankas divido. La paĝoj 270–267 (jes, tiel) aperas en mia ekzemplero en inversa ordo.

La romano, glate legebla, fidelas al 'normala', zamenhofa lingvo-uzo. Tial eblas rekomendi ĝin kaj al spertaj esperantistoj kaj al malpli spertaj dezirantaj ekpaŝi en esperantan literaturon.

Se en 2013 vi ankoraŭ ne aĉetis – aŭ legis – esperantan romanon, jen bona komenco.

 

Reen al:

Paradizo ŝtelita Trevor Steele Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo