Al ĉiuj recenzoj el La Brita Esperantisto

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Ligo al La Brita Esperantisto

Sur Parnaso

Recenzas Katelina Halo

Sur Parnaso. Timothy Brian Carr. Serio 'Stafeto', n-ro 21. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1997. 118p.

Jen la unua poezia kolekto de Tim Carr, kun poemoj ĉu novaj, ĉu jam konataj, ege legindaj kaj relegindaj.

Legontoj kiuj restas iom nespertaj lingve, 'malamas poezion' aŭ preferas romantikismon, komencu eble per la sekcio 'Debute' kiun la evoluinta poeto lokas antaŭlaste. Ili trovos ekzemple la torente elokventajn 'Rapsodio Kimra', 'Kanzono Roĥenrola' aŭ 'Maja Idilio', por persvadi ilin riski sin en la aliaj kvin sekcioj.

Ok rondeloj kaj okdek kvin sonetoj formas tiujn sekciojn. Stile, ili vidigas klaran evoluon post la debutoj. Tim Carr ĉiutage serĉas kaj trovas plian sencriĉan koncizon, pliajn signifoplenajn nommenciojn kaj vortfigurojn, pliajn surprizajn kunmetaĵojn. (Neologismoj tamen malmultas, kaj klariĝas per taŭgaj glosetoj; nur mi dubas pri englsaksa, p.82, malfacile prononcebla eĉ kiam ne misortografita enlgsaksa, p.109.) Laŭ li mem, la intenco de Tim Carr estas 'malanastezo de l' spirito'; jen bone trovita kaj ege ĝusta taksado, kiel de lia celo, tiel de lia sukceso.

Metrike, li esploras interesege la eblajn variaĵojn de la soneto, kiun li preferas nomi la 'dekkvaro' (p.69). Troviĝas sonetoj jambaj, trokeaj, anapestaj, amfibrakaj; sonetoj en dekkvar-, dekkvin-, dekses-silabaj versoj; sonetoj kun ekstra dekkvina verso; inversa soneto kie la trioj antaŭiras al la kvaroj. Preskaŭ-ŝekspiraj sonetoj havas tamen ringe-rimitajn kvarojn; preskaŭ-italaj havas krucrimojn, aŭ sep rimojn, aŭ nur rimoidojn. Troviĝas eĉ sonetoido kun sep duopaj rimoj, aa bb ktp. Kial ne?

Enhave, li studas la problemojn, devojn, rajtojn, povojn de poeto; plie, la roĥenrolon, futbalon, kinon, amikecon, flirtadon, amoron, multajn pitoreskajn, amuzajn, ĝuindajn aspektojn de la nuna vivo; ankaŭ, ofte, la malĝuindajn. 'Nur dek kvar versoj licus por verŝo de rankoro', li asertas; sed oni povas dubi, ĉu soneto estas sufiĉe grandskala vehiklo por liaj satiraj atakoj; foje nur titolo, foje eĉ ne tio, indikas kontraŭ kio li indignas, kaj kial. Sen estigo de normoj pri kiuj li kaj la leganto povas interkonsenti, tro ofte lia tondro bruas senfulme.

Tamen, ĉi tiu kolekto certe ne estos lia lasta. Jam admirante lian evolupovon, ni fidu ĝin.

 

 


Sur Parnaso Timothy Brian Carr Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo