Al ĉiuj recenzoj el La Brita Esperantisto

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Ligo al La Brita Esperantisto

Originale perpleksiga

Malcolm Jones

Anna Maria Dall'Olio. Tabelo -- unuakta teatraĵo en dek naŭ scenoj. Pisa: Edistudio, 2006, broŝuro, 64 paĝoj (el kiuj 11 tute blankaj, kaj 3 dediĉitaj al 'Niaj Eldonaĵoj'). ISBN 978-88-7036-074-5.

Jen plurenigma verko. La enhavo mem de la drameto ('Originale verkita en Esperanto') estas ege enigmeca, tiom ke ĝi estas por simplulo kiel mi apenaŭ komprenebla.

Iom konsolas la priskribo en la enkonduko, ke la teatraĵo 'apartenas al la skolo simbolisma kaj de la absurdo'. Ĉu la titolo ĝustas, aŭ ĉu ĝi estu prefere Tabulo? Ĉu la kovrilpaĝa subtitola priskribo ĝustas, aŭ ĉu tiu sur la interna titolpaĝo preferindas ('Akto unika en 19 scenoj'!)? Kiu estas la aŭtoro tiel talenta, ke -- laŭ la dorskvrila informo -- ŝi post nur dujara kono de Esperanto ricevis premion pro tiu ĉi verko? (... kaj samfonte jam post nur unujara kono estas UEA-fakdelegito pri itala kaj angla lingvoj kaj literaturoj! Ĉu oni ŝanĝis la regulojn?)

Cetere, kiu estas la organizaĵo, kiu tiel bone komprenis kaj alte taksis la verkon, ke ĝi premiis ĝin 'libro d'oro', 2005? Kiu estas la Bruĉjo Kasini, tradukinto el la itala de la enkonduko verkita de la neesperantisto Gianni Cascone -- ĉu vere tiu samnoma eldonisto [NDLR: jes]? Se jes, mi miras, ke li permesis al si tiom da lingvaj eraroj kaj malglataĵoj (pli ol 30 dubindaĵoj en ĉirkaŭ 50 linioj). Verŝajne temis pri urĝa bezono aperigi la libron ĝustatempe por la florenca UK. Tamen, ni ne kulpigu la aŭtorinon pro la kritikista kaĉo de Cascone kaj Kasini, ŝi havas proprajn meritojn...

Eble la plej granda enigmo krom la rakonto mem estas la celo de la verko. Ŝajne la aŭtoro bone konas nek la kutiman esperantan publikon nek la kutimajn teknikajn eblojn por Esperanto-teatro. Ekzemple, kie troveblas scenejo, tra kiu povus leviĝi dum la unua sceno tabulo -- poste tablo, tamen trioble pli granda ol kvar aliaj jam surscenejaj -- portanta homon 'envolvitan per littukoj, kiu havas personan komputilon en la manoj'? -- por ne mencii la multajn fajne nuancitajn lumojn. Nu, tiel la aŭtoro povis tute libere verki ion ajn -- kaj tion ŝi ŝajne faris.

Nun konkrete pri la teksto. Estas multaj instrukcioj, sed ofte ne plenumeblaj. Tiu unua sceno komenciĝas: 'En la duonmallumo la siluetoj de 4 bildoj starantaj, senmovaj, malhelkapuĉigitaj ...'; dua alineo 'La personoj ne rigardas sin reciproke ...' -- ni devas do kompreni, ke la 'bildoj' kaj la 'personoj' samas, kaj ni devas demandi nin, ĉu entute videblus, se ili ja sin rigardus reciproke, kapuĉigitaj en duonmallumo.

Simile kelkajn liniojn sube, meze de ne sufiĉe klare priskribita dancado, '[ili] rondiras ... nombrante per lipoj 1... 2... 3... 4...'; kaj poste 'ili ekkoleras, kiam ili vidas la objekton...'. Ĉu mi menciu la fadenojn? Ne, vi mem ĝuu. Do, tre mistera unua sceno, en kiu neniu rolanto parolas (ni aŭdas nur la laŭtegan voĉon de Eliot), kaj videndaĵoj ne videblas.

La dua sceno komenciĝas iom pli esperdone: tiu surtablulo nun surplankulas kiel Novdungito en grava entrepreno. Lia monologo pri sia kandidatiĝo iom bone kritikas modernajn komercon kaj dungometodojn. La sekvaj, laŭvicaj paroloj de Unua Oficisto, Dua Oficisto kaj Unua Oficistino rivelas ne nur sintenojn rilate ege preman laboron, sed ankaŭ surprizan gepatran rilaton de la du lastaj kun la Novdungito, kaj ilian ne bonan interrilaton. Mi devas mencii, ke parolantoj estas indikataj nur per granda(j) inicialo(j); fakto, kiu ofte misgvidis min. Eĉ se la sistemo pravigeblas, mi ne subtenas la uzon de 'U.O.ino', kun punkto, kie devus esti streketo.

La tria sceno -- post instrukcio, ke interalie 'oni povas ekvidi evidente papertranĉilon, kiu ekaperas el lia [de U.N.] poŝo ...' -- konsistas el la 'fratiĝo' kaj erotiketa dancado de U.N. kun N., rivelinte siajn nomojn: N. nomiĝas Gregorio, kaj U.N. nomiĝas 'por ili Galvano', sed por Gregorio 'Giorgio', do en la teksto parolas 'G.' aŭ 'G./G.'!

En la kvara sceno parolas nur D.O.ino kaj E.V. En la kvina D.O.ino iĝas L., kaj G. iĝas L./G.: li parolas unue 'logite sed ne tro multe' kaj ŝi poste 'terurplene tamen sen montri tion'(!). Komence de la sesa L. kaj L./G. 'verŝajne seksumas'.

La rilatoj komplikiĝas, la lingvo ofte interesas, eĉ bone fluas, kaj ofte -- ene de Kafka-eca koŝmardramo -- leviĝas pensigaj demandoj pri homaj rilatoj kaj kondutmanieroj.

Sed bedaŭrinde svarmas eraroj (ne temas nur pri preseraroj, ankaŭ pri vortelekto aŭ gramatiko) tiom, ke leganto priatentas tute flankajn aferojn, aŭ amuziĝas laŭ ne celita maniero. Kion oni komprenu (kion aktoro faru?) per instrukcio 'ŝerĉante' aŭ 'malsatege', 'ĉiuj lumoj subiras okcidenten', 'lumo nereala', 'Lilly fiksas sian ventron ...'?

Por enigmemuloj jen bonega legaĵo. Por teatro-amantoj mi ne antaŭvidas multan ĝuon. Bedaŭrinda konkludo -- projekto ne matura, certe ne premiinda en tiu ĉi eldonita stato.

Malcolm Jones kunludis kun la Verda Ranaro en Florenco. Kiam ne ranarumante, li instruas fremdajn lingvojn en Skipton (ekde septembro, post frua emeritiĝo, partatempe -- kaj la redakcio de LBE deziras al li agrablan kaj ne tro okupatan postkarieron).

 

 

 


Anna Maria Dall'Olio.

Tabelo